TEJO-aktuale: numero 255, 2010-11

Membriĝu por 2011

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2011 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.)

IJK 2012 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 68-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 1-a de decembro 2010.

Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 1-a de decembro 2010. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Esperanto-Rege' kun Jonny M.

Jonny M (Jonas Marx) el Germanio de kelkaj monatoj esperantiĝis kaj li jam anoncas ke baldaŭ aperos la unuaj muzikaĵoj en Esperanto!
Verŝajne estos eĉ eta albumo, ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj.....
Jam tuj videblas lia unua esperanto-regeo "En somero" ĉe Youtube (http://www.facebook.com/l/d8c89-sLYkVoof_M884cAULGHtQ;www.youtube.com/watch?v=KP3px4HUzpg&feature=player_embedded).
Jonas kontakteblas ĉe Myspace : http://www.facebook.com/l/d8c89nQ3I-B2r0kXCAUm6xcqeog;www.myspace.com/jonny-m
Kaj ankaŭ ĉe Ipernity : http://www.facebook.com/l/d8c890NaEaYLauEMFf13E4KsDGA;www.ipernity.com/home/142067

33-a Malferma Tago de la CO de UEA, sabato, 27a novembro 2010, 10:00atm - 5:00ptm

Mauro Nervi, prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto, estos la ĉefpreleganto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Li faros du prelegojn: pri la idea esenco de la Akademio Literatura kaj pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio Baldur Ragnarsson.
Prelgos ankaŭ Etsuo Miyoshi ("Ĉu guto malgranda traboros la monton granitan?"), Katalin Kováts (pri la nova retejo de edukado.net) kaj Heidi Goes (pri instruvojaĝo al Indonezio). Krome libroprezentoj kaj filmoj.
Oni povos profiti de rabatoj (minimume 10%) en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, senpagaj kompreneble, estos varmaj la tutan tagon. Pliaj informoj: http://www.uea.org

[BAVELO-Aktuell] Pupteatraĵo Premiero: "La konsil-konsolantaro" - sensaciaj edukmetodoj

Malsukcesa elŝuto.

[pri IJK] Raporto pri la 66a IJK en elsendo de Varsovia Vento

Malsukcesa elŝuto.

[instru-german] Diplomlaboraĵoj pri aŭ en esperant(ologi)o

Malsukcesa elŝuto.

[tejo] Invito al renkontiĝo de ĈEJ en Zirovnice

Saluton, kara amiko / amikino!
En la nomo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo mi ŝatus inviti al la 7-a renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto (kaj 5a internacia), kiu okazos de la 12-a ĝis la 14-a de novembro (do, vendredo ĝis dimanĉo) en Ĵirovnice (ĉeĥe Žirovnice) en sudorienta Bohemio.
Ĉi-jare ĉeestos ankaŭ speciala gasto - fama psiĥiatro kaj verkisto Max Kašparů: http://eo.wikipedia.org/wiki/Max_Ka%C5%A1par%C5%AF
La renkontiĝo okazos en "Ripozdomo de IKUE". Ni dormos sur litoj, sed bonvolu kunporti dormosakon. Disponeblos por ni ankaŭ kuirejo. Manĝado eblas en restoracio aŭ kunportu vian manĝaĵon.
Pliajn informojn kaj detalojn (ne nur pri atingebleco per trajno) vi povas trovi en la paĝaro: http://esperanto.blahus.cz/ĉej/?zirovnice10
Se vi intencas veni, skribu al ni, ĉar ni planas oferti al vi transporton per aŭtomobilo de fervoja stacio (situita 3 km de la urbo), do ni bezonas scii, kiam vi alvenos. Ni poste respondos al vi kaj konfirmos al vi, ke ni scias pri vi :)
En la nomo de la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo vin oficiale invitas Miroslav Hruška (poŝtel. +420608224993, ĉej ĉe esperanto.cz).
Ni antaŭĝojas vian alvenon!

7. Rata Rendevuo, 6a de novembro en Lügde, Germanio

Programo kaj detaloj pri la 7-a Rata Rendevuo ankaŭ en la nova Ratkaptista Kuriero n-ro 46 http://www.esperanto.de/hameln/ratkaptista%20kuriero.htm . Aliĝo ĝis la 3-a de nov. 2010 ĉe: H.W.Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hess.Oldendorf, hameln ĉe esperanto.de ; Tel.: 0162/7536396

Venontaj renkontiĝoj

22a Eŭropa Rendevuo, sabato, novembro 13, je 2:00ptm - novembro 14, je 7:00ptm, Stella-Plage - 40km for de Bulonjo-ĉe-maro, Francio Informoj ĉe Julia Hédoŭ aŭ ĉe aplutniak ĉe esperanto-nord.org aŭ ĉe http://arrasesperanto.free.fr/

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu