TEJO-aktuale: numero 253, 2010-09-16

EN LA RETA BROKANTEJO DE UEA NUN ANKAŬ PERIODAĴOJ

Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, ĉar ili elĉerpiĝis. La fako de brokantaĵoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj serĉas elĉerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantaĵoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaŭ liston de malnovaj periodaĵoj.
La reta brokantejo troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie eblas serĉi deziratan libron tajpante ĝian titolon en la serĉfenestreto. Eblas ankaŭ foliumi listojn de brokantaĵoj ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Klakante la mendobutonon ĉe la koncerna titolo oni povas meti ĝin en sian aĉetkorbon, tute same kiel ĉe la "malbrokantaj" eldonaĵoj. Eblas ankaŭ elŝuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantaĵoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaŭ 1400 titoloj. La listo de brokantaĵoj ankoraŭ ne ĝisdatiĝas aŭtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaŭ titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.
La nova brokantejo de periodaĵoj troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie la periodaĵoj estas ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Ĉe ĉiu unuopa numero troviĝas mendobutono por aldoni ĝin al sia aĉetkorbo. Se oni ne trovas serĉatan revuon aŭ unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, ĉu ĝi intertempe fariĝis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaŭ librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke ĝi momente ne estas havebla. Inter la periodaĵoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj eĉ kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informiĝi ĉe libroservo ĉe co.uea.org. (el: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 396, 2010-09-16

22a Eŭropa Rendevuo, sabato, novembro 13, je 2:00ptm - novembro 14, je 7:00ptm, Stella-Plage - 40km for de Bulonjo-ĉe-maro, Francio

Tiu rendevuo okazas en la bela urbeto Stella kiu situas apud plaĝo, nur 40km for de Bulonjo-ĉe-maro.
Informoj ĉe Julia Hédoŭ aŭ ĉe aplutniak ĉe esperanto-nord.org aŭ ĉe http://arrasesperanto.free.fr/

[DEJ] Ludo-semajnfino "KoKoLoRES", la 30-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro en Oer-Erkenschwick, Germanio

Saluton karaj!
Se vi ŝatas partopreni gajan Esperanto-aranĝon en bela regiono, venu al la venonta, 10-a KoKoLoRES, kiu okazos de ĵaŭdo, la 30-a de septembro ĝis dimanĉo, la 3-a de oktobro en Oer-Erkenschwick. Tie situas la Kinder-Jugendcamp Haard (vidu http://www.kinder-jugendcamp.de). Partoprenos homoj el Nederlando, Belgio, Italio kaj Germanio - bona okazo por komencantoj praktiki Esperanton!
Eblas partopreni unuopajn tagojn sen tranokto, sed bv. ĉiukaze anonci vian venon!
Mi volonte sendos pliajn informojn pri la loko, la vojo, la kotizo.
Amike, Petra

[baveleto] SANO1 28.12.-02.01.2011 in Sieber/Harz, Germanio

Saluton,
la alternativa silvestra seminario en la Harz-vilaĝo kostas nur 139 €, se vi aliĝas ĝis la 5-a de oktobro 2010.
La prezo enhavas tranoktadon en 2- resp. 3-lita ĉambro, manĝaĵojn, silvestran bufedon, kurson, prelegojn, gvidatajn migradojn. Ni preferos alternativajn temojn, ankaŭ pri bonfarto kaj saneco, ekskursojn, vintrosportumadon, naĝadon, ktp.
Vi povos kunkrei ion novan. Demandu nin.
Amike salutas la teamo de via ICH
http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Patroniĝo

Fariĝu konscia subtenanto de TEJO!
Fariĝu patrono de TEJO

Pagante trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas:

Legu pli: http://tejo.org/eo/patrono

[Junulara E-Semajno] JES-limdato: 30-a de septembro, onta limdato 15a de novembro

Malsukcesa elŝuto.

[tejo] Fwd: [pej] Fariĝu volontulo en Bjalistoko!

Bjalistoka Esperanto-Societo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj (ne-poloj), kiuj volas ekde februaro-marto dediĉi 9 monatojn al laboro en la societo, kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS). Restis jam nemulte da tempo por decidiĝi kaj deklari sin kandidato al la projekto. Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe nia retpaĝo: http://espero.bialystok.pl/eo/article,401,12,1.html
Informu amikojn, diskonigu la komunikon!
Amike, Przemek Wierzbowski

[baveleto] internacia agado, Tago de la Bunteco

Varbado por Esperanto povas okazi alimaniere, ĉu ne?
Samtempe ekflugis gasbalonoj kun la surskriboj en la lingvoj angla, germana, pola kaj Esperanto "Kontraŭ rasismo".
Krom Herzberg partoprenis la ĝemelurboj de Osterode am Harz: Ostroda en Pollando, Scarborough en Britio kaj ĝemelurbo de Herzberg am Harz: Góra en Pollando. En Herzberg kaj Góra la Esperanto-kluboj, geamikoj helpis kunordigi la farendaĵojn por tiu tago de la projekto "Vielfalt tut gut" (bunteco bonas), kiun iniciatis la germana Ministerio por Familio, Maljunuloj, Virinoj kaj Junularo. La tagan buntan programon riĉigis muziko, dancoj, ekspozicio, kuirado, sporto, ludoj, informbudoj. La ĉefa atrakcio tamen estis la samtempa ekflugigo de po 500 gasbalonoj el la partneraj urboj de tri landoj, simbole al solidareco, kunlaboro, alvoko kontraŭ rasismo kaj al interpopola kompreniĝo. La multkoloraj balonoj havis surskribojn en la pola, angla, germana kaj plej grandlitere en Esperanto.
Vi trovas multajn fotojn pri la unika internacia inform- kaj varbagado ĉe http://esperanto-urbo.de
Amike salutas, Peter Zilvar kaj Zsofia Korody

Venontaj renkontiĝoj

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

PSKK, 15a ĝis 17a de Oktobro 2010, Olmen-Balen, Belgio http://www.fleja.be sub PSKK

10. Kekso Esperantotreffen Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
22a Eŭropa Rendevuo, sabato, novembro 13, je 2:00ptm - novembro 14, je 7:00ptm, Stella-Plage - 40km for de Bulonjo-ĉe-maro, Francio Informoj ĉe Julia Hédoŭ aŭ ĉe aplutniak ĉe esperanto-nord.org aŭ ĉe http://arrasesperanto.free.fr/

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu