TEJO-aktuale: numero 252, 2010-09

[tejo] Nova redaktoro de Kontakto - Rogener Pavinski!

TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro de Kontakto dum la venontaj du jaroj estas Rogener Pavinski.
Rogener estas brazilano, filmisto, kunkreinto de la DVD "Esperanto estas", muzikisto i.a. voĉo de Supernova, kaj eksa estrarano de TEJO (2007-2009).
Rogener estis elektita de la estraro de TEJO en konkurso kun pli ol 20 kandidatoj. Post longa pripensado kaj multaj intervjuoj la estraro prijuĝis Rogener-n kiel la plej bona kandidato.
La nova redaktoro eklaboros laŭ nova koncepto, ellaborita surbaze de legantara enketo.
- "Mi antaŭĝojas je refreŝigo de Kontakto kun nova koncepto". Gregor Hinker, prezidanto de TEJO
- "Mi tre kontentas pri la elekto de Rogener. Li havas valorajn spertojn kiel redaktoro de Momenton!, brazila e-gazeto, kaj povos per sia vasta kontaktaro allogi kontribuantojn el diversaj partoj de Esperantujo". Oleksandra Kovyazina, vicprezidanto de TEJO
- "Mi multe dankas la konfidon, kiun TEJO-estraro havas je miaj kapabloj. Ni strebos doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Ni planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de tiu nova Kontakto". Rogener Pavinski
La unua numero redaktota de Rogener estos numero 2010:05.

Ĝisdatigo de la TEJO-aktuale-retpoŝtabonanto-listo finita

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,

La ĝisdatigo estas finita, dankon por viaj reagoj kaj via kunlaboro.

Kore, Julia NOE,

redaktorino de TEJO-aktuale

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo

Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro!!!

Vi povas plibonigi vian nivelon de Esperanto partoprenante en kursoj.

Gvidantoj de kursoj estos:

1a Kurso:. Stano Marĉek

2a Kurso: Augusto Casquero

3a Kurso: Spomenka Štimec

Posttagmeze, vi mem elektos vian programon: promenado, piedirado en montaro Esterel (kunportu viajn marŝŝuojn), familia vivo ĝis la vespero. Distraĵoj. La studejo estas komforta hotelo "Le Renouveau" en Agay (ĉe Saint-Raphael). Francio

Informoj kaj aliĝoj : Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

[tejo] Novaj dokumentoj ĉe tejo.org

Salutojn!
Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en tejo.org!
* Unue, nun disponeblas la raporto pri la estrar-kunveno de la estraro de TEJO (bildo rilatas) kiu okazis en aprilo (dum cindraj nuboj ŝvebis super Eŭropo, sed tamen tutestrarana), kiu jam aperis en TEJO Tutmonde. Vidu tie la raporton:http://www.tejo.org/eo/node/1142
* Ankaŭ la jarraporto por la jarperiodo 2009-2010 aldoniĝis al la listo trovebla tie: http://www.tejo.org/eo/jarraporto
* La analizo de la rezultoj de la enketo pri kontakto, kiu estis malferma fine de 2009 kaj komence de 2010, estas nun disponebla. La analizo de tiuj rezultoj jam estis tre utila al diskutoj rilate al estonto de Kontakto. Vizitu la jenan paĝon: http://www.tejo.org/eo/node/1143
* KODEJO estis alia enketo dediĉita al landaj sekcioj, ankaŭ malferma al respondoj komence de tiu ĉi jaro. La superrigardo por KODEJO 2009 nun elŝuteblas tie: http://www.tejo.org/eo/SuperrigardoKODEJO
Fartu bone, Aleks.

Oberkirch la urbo de la vino, Dimanĉo 26.09.2010, Germanio

La Esperanto-grupo Oberkirch invitas al aŭtunan migradon je la Dimanĉo 26.09.2010. Renkontiĝon estas 10.30 horo ĉe Puto de Bankejo “Volksbank” apud de la Stacicomo.

Esperanto kaj vino

Promeni kun ĝuo – Migrado tra bela pejzaĝo, kun mirindaj elrigardoj al Oberkirch kaj ĉirkaŭaĵo. Tute egale, ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj - junuloj kaj junkoruloj-, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj.

Se vi deziras partopreni, bonvolu respondu al tiun mesaĝon, mi sendos la retan konfirmon.

Esperanto-Gruppe Oberkirch, Engelbert Sester, Engelbert.sester ĉe t-online.de

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio

Torino estas urbo kiun vi devas malkovri. Dividita inter historio, magio kaj novaj teknologioj, estas loko kie kultura integriĝo estas ĉiutaga viv-modelo. Kunvivado inter diversaj popoloj sub la rigardo de la reĝoj el pasinteco, inter la barokaj fasadoj, kiuj antau 150 jaroj vidis la naskiĝon de Italio. Tradiocio kaj moderneco, naturo kaj eno-gastronomio inter la Alpoj kaj la verda torina montetaro.
Benvenuti a Torino!
Video: Torino, pasia urbo - http://vimeo.com/14586979
Video: Torino, historia urbo - http://vimeo.com/14587971
La nacia kongreso okazos en Torino, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011
http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SEK-Bulteno en la reto

Nia bulteno estas dissendita al la retaj adresoj de esperantistoj en pli ol 30 landoj. Tamen ĝi ankaŭ estas legebla kaj elŝutebla ĉe: http://www.gazetejo.org

La Redakcio dankas al Carlos Divizia kiu volonte helpis enretigi nian bultenon ĉe la ttt-ejo Gazetejo.

Kalendaro de Interkultura Centro Herzberg (ICH) de Septembro ĝis Januaro haveblas

La eventoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) haveblas en http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Venontaj renkontiĝoj

24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

PSKK, 15a ĝis 17a de Oktobro 2010, Olmen-Balen, Belgio http://www.fleja.be sub PSKK <br>

10. Kekso Esperantotreffen Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu