TEJO-aktuale: numero 251, 2010-09

ĜISDATIGO DE LA TEJO-AKTUALE-RETPOĜTABONANTO-LISTO

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,
inter tiu eldono de TA (250) kaj la onta eldono de TA (252) okazos ĝisdatigo de la retpoŝtabonanto-listo. Do se vi ricevas nenion retpoŝton pri TA ĉio enordas. Se vi ne ricevas la ontan eldonon, kiu estas planita por la 17.09.2010, via retpoŝto estas laŭ la datumbazo “ne valida” kaj mi sensukcese provis atingi vin retpoŝte. Vi nepre povas realiĝi per http://www.uea.org/retlistoj.
Dankon por via kompreno, Julia NOE, redaktorino de TEJO-aktuale

[DEJ] Ok nacioj en la 1-a "Internacia Kongreso" de EsperantoLand

Esperanto-parolantoj el ok landoj partoprenis en la unua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand, kiu okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Strasburgo, Francio. Ĉeestis entute 24 homoj el Nederlando, Belgio, Francio, Hispanio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono, el kiuj 18 tranoktis en la kongresa hotelo.
La prelegoj traktis diversajn temojn rilate al “Esperanto kiel”.
La turisma programo gvidis la partoprenantojn per promenoj al la bela malnova urbocentro de Strasburgo kaj al la najbara Kehl; krome okazis vizito de regiona radiostacio. Oni povis ĝui impresan noktan lumigon de la katedralo kun muziko, boatan rondveturadon tra la urbo kaj, kompreneble, la gastronomiajn ofertojn de Strasburgo. Pliaj ekskursoj iris al florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg.
Kelkaj materialoj de la kongresaj prelegoj jam disponeblas en la retejo de la kongreso, aliaj sekvos. http://www.esperantoland.de/internacia_kongreso/index.shtml#programeroj
La dua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand estas planata por la unua aŭgusta semajno de 2011, verŝajne en Belgio aŭ Nederlando.
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

[tejo] IJK 2012 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 68-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 1-a de decembro 2010.
Por pliaj informoj kontaktu ijk ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski, estrarano pri kongresoj).
Dokumentoj troviĝas ĉe http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Novaj numeroj de Kontakto kaj TEJO tutmonde aperis!

La lasta numero de Kontakto (2010:3, numero 237), jam disponeblas en la teko de uea plenkolore, kaj baldaŭ alvenos ĉe via hejmo. La ĉi-foja temo estas urboj. Ĝi mencias ekzistantajn urbojn kiel Loveno-la-Nova kaj Brno, kaj ne ekzistantajn el scienc-fikcio. Ankaŭ legeblas artikoloj pri neceseja filosofio, kaj pri homeopatio.

Kontakto konstante ĉasas kontribuojn! Ne hezitu sendi artikolojn al kontakto ĉe tejo.org! La sekvantaj temoj estos:

Numero 238 (2010:4): "Katastrofoj"
Numero 239 (2010:5): "Juneco"

Ankaŭ TEJO tutmonde 140 (2010:2) aperis, kun raporto pri SES 2010, rezultoj de la enketo pri Kontakto malfermita komence de tiu ĉi jaro, raporto pri la estrar-kunveno de la estraro en Aprilo, artikolo pri filmoj en Esperanto kaj recenzoj. Ankaŭ kontribuu vi al TEJO-Tutmonde! (sendu kontribuojn al tejo-tutmonde ĉe tejo.org)

Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1140

Andoro konkerita

Esperanto floras plejparte en Eŭropo, malgraŭ tio kelkaj eŭropaj landoj simple estas tro malgrandaj por ke estu tie por ĝi loko. Unu el tiuj estas Andoro, lando 65-oble malpli granda ol Belgio, kie laŭ Vikipedio la unusola esperantisto mortis en 1998. Ĉar apenaŭ estas eble organizi esperanto-aranĝon en tiu montara landeto, kie ĉiu loketo tre kostas kaj movado mankas, decidis la partoprenintoj de la junulara renkontiĝo FESTO okazinta en Francio apud Tuluzo fari tien ekskurson. Okazinta la 17-an de aŭgusto 2010 kaj organizita de Marek Blahuš kaj Salomé Hug, ĝi venigis al Andoro 33 junajn esperantistojn el 10 landoj - eble la plej granda kvanto kiu iam ajn kune vizitis ĝin. Plej multaj homoj iras al Andoro por skii aŭ aĉeti, sed ni ne faris tie (nur) tion: Dum promeno tra la ĉefurbo Andoro la Malnova ni per afiŝo reklamis esperanton, kaj kompreneble parolis la lingvon ĉie: ankaŭ en Casa de la Vall - la plej grava konstruaĵo de la lando, kie en unu ĉambro kunvenas ankaŭ la 28-kapa parlamento kun la 7-kapa registaro. Tie la ĉiĉeronino sciis respondadi la esperantlingvajn demandojn de la grupanoj eĉ sen interpretado, ĉar ŝi ja pro la komplika lingva situacio de Andoro regis ne nur la katalunan (oficialan lingvon de tiu lando, kaj nur tiu lando), sed ankaŭ almenaŭ la hispanan, la francan kaj la italan. Andoro ja estas eta, sed tre internacia lando.
-- raportis Marek BLAHUŠ

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio

Nova iniciato: en Herzberg okazos la unua novjara renkonto kun la temoj: saneco, alternativa vivmaniero, bonsento, kreemo, sportoj, ktp.
Legu pli: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

Al la partoprenintoj de FESTO 2010 en Donneville

Dankon pro via partopreno en FESTO ! Hej homoj aldonu viajn fotojn pri FESTO 2010 en ĉi tiu grupo! http://www.facebook.com/l/f23e5IMqvIlaeXOY82sb_jYwn3w;www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/270614
Dankegon !!! Flo !

PSKK, 15a ĝis 17a de Oktobro 2010, Olmen-Balen, Belgio

En oktobro denove okazos PSKK, la postsomera klaĉkunveno de FLEJA. Ni invitas vin ĉiujn por veni ĝui, babili, amuziĝi, ludi, danci,... kun ni! Ĉiuj informoj troviĝas ĉe http://www.fleja.be sub PSKK

[instru-german] desegno-konkurso por lernejanoj

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

10. Kekso Esperantotreffen Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu