TEJO-aktuale: numero 250, 2010-08-21

ĜISDATIGO DE LA TEJO-AKTUALE-RETPOŜTABONANTO-LISTO

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,
inter tiu eldono de TA (250) kaj la eldono de TA (252) okazos ĝisdatigo de la retpoŝtabonanto-listo. Do se vi ricevas nenion retpoŝton pri TA ĉio enordas. Se vi ne ricevas la eldonon 252, kiu estas planita por la 17.09.2010, via retpoŝto estas laŭ la datumbazo “ne valida” kaj mi sensukcese provis atingi vin retpoŝte. Vi nepre povas realiĝi per http://www.uea.org/retlistoj.
Dankon por via kompreno, Julia NOE, redaktorino de TEJO-aktuale

RoMEo frapas denove!

Kaj ĉi-foje temas pri duobla bato, publikigante ne unu sed du bildstriojn!

Lupo Alberto rakontas la vivon de la Lupo Alberto, La plej fama helblua lupo en la mondo, lia amrilato kun la kokino Marta, lia amikeco kun Henriko La Talpo kaj ĉiuj la batoj kiujn li ricevas el la hundo Moseo... la unuaj bildstrioj, kaj la plej bonaj kaj amuzaj vinjetoj, ĉiuj grupigitaj en unu komikslibreto. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/RoMEo2010

[baveleto] 5a interurba (Herzberg kaj Gora/PL) junulsemajno / 15 Rusaj gastoj

Karaj,
je fino de julio 2010 okazis jam la 5-a SALO (Somera Arbara Lernejo) kun gejunuloj el Herzberg am Harz kaj Gora/PL. La komunan semajnon financas la du ĝemelurboj kaj la german-pola junularfondaĵo. Aktivaj instruistinoj estis s-ino Lidka Nowak el Gora kaj Zsofia Korody el Herzberg. Krome flanke de GEJ venis la talenta studento Andre Müller el Leipzig, kiu entuziasmigis la gejunulojn. Okazis eksterordinare bona etoso. La gejunuloj dancis kaj kantis kune. La interesaj endomaj kaj eksterdomaj ludoj plaĉis al la gejunuloj. Ĉiun antautagmezon en 2 grupoj okazis intensa Esperanto-kurso kun multaj kaktivigaj ludoj, kantoj, konversacioj. La detalan programon vi trovas ĉe: http://esperanto-urbo.de Aktuale, fotojn rekte ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=59128178 Ĉiuj atendas pluajn internaciajn E-junulagadojn kaj la 6-an SALO en somero 2011 en Herzberg-Sieber.

15 gastoj el Ruslando (el Moskvo kaj aliaj urboj) dum rondvojaĝo tra Eŭropo rondrigardis en la Esperanto-urbo. Multaj estis surprizitaj pri la surstrataj kaj instituciaj, okulfrapaj Esperanto-rilataj atingaĵoj en la unua oficiala Esperanto-urbo de la mondo. Fotojn pri la mallonga sed programricha vizito de la rusa grupo vi trovas en la retalbumo de http://esperanto-urbo.de aŭ rekte ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=54900288.

Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar Zsofia Korody Harald Mantz

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), Raporto pri la 60a kongreso en Beregdaróc, HU, 2.-9.8.2010

Kunvenis 40 partoprenantoj el 11 landoj (AT, CH, CZ, DE, FR, HU, MG, NL, RO, RU, SE) en la konferencejo HÉT CSILLAG en vilaĝa ĉirkaŭaĵo proksime de la ukraina landlimo. Unuan fojon ĉeestis nian kongreson la prezidanto de la Internacia Esperanto-Instituto en Den Haag, NL. Biblia temo de la kongreso estis: “Inter ili neniu havis mankon”, Agoj 4, 34 La tagoj komenciĝis kaj finiĝis per komunaj preĝoj uzante la preĝ- kaj diservan libron ADORU. Prelegoj kaj kontribuoj de la partoprenintoj riĉigis la programon, ekz. pri Philippe Melanchthon kaj A. Dürer, Charles Darwin/Teilhard de Chardin, Ekumeno, Sören Kirkegaard, Andreo Cseh (1895-1961), Henk de Hoog (KELI-prezidinto 1955-61), UK en Kubo, Ekleziaj tonaloj, Vang-preĝejo (NO/PL), Kantado. En muzikvespero estis prezentitaj hungaraj popolkantoj akompanitaj per citro. En la libera tempo refreŝigis nin la hotela naĝejo. Tuttaga ekskurso gvidis nin al najbaraj vilaĝoj kun reformitaj preĝejoj kaj muelilaj muzeoj, duontaga ekskurso okazis al proksima marĉo per ĉevalĉaroj. La kongreso finiĝis per gaja adiaŭa vespero. Du kongresanoj estis viktimoj de ŝtelistoj en Budapest. La kongresanoj kun pli ol 65 jarojn avantaĝe vojaĝis senkoste en Hungario.

En 2011 KELI 100jariĝos kaj havos kongreson en Podĕbrady, CZ.

Siegfried Krüger

Nova volontulino: Manuela Ronco

Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!

Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.

Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)

[tejo] Jam eblas aliĝi al JES 2010

Saluton!
Finiĝas jam po iomete someraj Esperanto-vojaĝoj, do venas plej bona tempo plani vintrajn aranĝojn. Junulara E-Semajno ĉi-jare okazos en Burg (Spreewald) en Germanio. Pli detalajn informojn oni povas trovi en la paĝaro http://jes.pej.pl/

Plej gravas tamen informo, ke jam eblas aliĝi al la evento, do ne hezitu tuj fari, por trafi la plej malmultkostan aliĝperiodon!
Amike, LukiZ

PROGRAMEROJ DE LA HAVANA UK EN LA RETA KINEJO

Multaj programeroj de la 95-a Universala Kongreso en Havano estis filmitaj kaj la registraĵoj aperos iom post iom en la Reta Kinejo de UEA. La laboro estas farata volontule kaj etendiĝos verŝajne tra du-tri monatoj. Kiel la unuajn la filmisto Franciso L. Veuthey finpretigis la programerojn "La nova Estraro sin prezentas" kaj "La Centra Oficejo respondas", kiuj jam estas videblaj.

La programero "La nova Estraro sin prezentas" daŭris 1,5 horojn. En la Reta Kinejo ĝi estas dividita en tri partojn. La 50-minuta "La Centra Oficejo respondas" estas dividita en du partojn.

Reta Kinejo de UEA: www.ipernity.com/doc/97850/home/video

El Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 394, 2010-08-21

ESPERANTA ORĜANIZAĴO POR UN EKFUNKCIAS

En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.
UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en Parizo, Ĝenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj de UN kaj Unesko. UEA ankaŭ mem organzias konferencojn kaj seminariojn en Ĝenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la valoro de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la problemo de lingva malegaleco ĝenerale.
La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko. Ĝi argumentos por subtenado de UN per informado al la publiko pri ĝia valoro, instruado pri UN en la lernejoj, konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.
Detaloj pri membriĝo, retpaĝaro kaj agadplano de Esperanto por UN estos publikigitaj baldaŭ.

[baveleto] TORPEDo-6 kaj ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado

TORPEDo-6 kaj ILEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado,2010-10-08 ĝis 2010-10-12 en Herzberg am Harz organizata de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg kaj ILEI
Bonvenon! Ne maltrafu la bonan ŝancon kaj la favorkotizan aliĝeblon ĝis la fino de aŭgusto! (Se vi bezonas iom da subvencio por helpi partoprenon, bv. tuj anonci tion ĉe la suba adreso.) <br>

Intensa semajnfina trejnado, seminariaj tagoj kun famaj metodikistoj, fakuloj. Prelegoj, fakkunsidoj, seminario por kursgvidantoj, instruantoj, instruistoj, projektontoj, ĉiuj lernemuloj.

Partoprenkotizo: 40 EUR (rabato por AGEI-membroj kaj junuloj) ĝis 31.08.2010, poste 45 EUR TORPEDO-6, la tradicia oktobra renkonto pedagogia ofertas fakprelegojn, celas diskutadon, spertinterŝanĝon inter instruantoj de Esperanto, eblon je klerigado, pluklerigado, konatiĝon kun spertaj praktikantoj de Esperanto-instruado. Ĝi estas bona metiejo por ekkoni instrumetodojn, lernmaterialojn, instruhelpilojn, ktp. kaj ĉijare eĉ spertiĝi pri EU-projektoj, subvencioj por lerneja kaj eksterlerneja instruado.
SPECIALA OFERTO EN 2010: Okazos ILEI-Seminario pri naciaj kaj internaciaj projektoj, subvencioj kaj subvencipetado. Ni raportos pri sukcesaj lernejaj, universitataj, eksterlernejaj projektoj, ekz. Comenius, Erasmus, Grundtvig, donas praktikan helpon por serĉado de financa subteno ĉe EU.
Aliĝu ĉe: Zsofia Korody (prezidanto de AGEI, estrarano de ILEI) per poŝto aŭ retmesaĝo: DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, esperanto-zentrum@web.de aŭ uzu la retan aliĝilon ĉe http://ic-herzberg.de

Venontaj renkontiĝoj

24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

10. Kekso Esperantotreffen Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu