TEJO-aktuale: numero 249, 2010-08

[tejo] TEJO serĉas volontulon

Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks

Kongresi kongresi, post Havano al Linjano ! 20a ĝis 28a de Aŭgusto, Italio

Lastaj tagoj por profiti la lastan someran kongreson, de la 20a ĝis la 21a ĝis la 28a de aŭgusto ĉi-jare. Ĉe la maro apud Venecio, la stando de Linjano atendas vin kaj viajn amikojn. Ne-italoj ricevas 50% rabaton de la aliĝkotizo: nur 45 eŭroj. Junuloj, familianoj, handikapuloj ankaŭ ricevas saman rabaton. Infanoj ĝis 14-jaraj aliĝas senpage.

Loĝado estas aparte malmultekosta: 7 plenaj tagoj, inkluzive ĉiuj manĝoj, kostas nur ek de 260 euroj, en bela turisma vilaĝo ĉe la plaĝo, kun olimpika naĝejo kaj ĉiuspecaj sportejoj. Ĝis hodiaŭ aliĝis jam 256 samideanoj el 33 malsamaj landoj.

Lastaj tagoj por mendi la ok ekskursojn al Venecio, al Triesto, al Udine, al Treviso, al San Daniele, al Gorico, al Palmanova, al la Natura rezervo de rivero Stelo: ĉiu belaj, ĉiuj malmultekostaj, ĉiuj tre verdaj. Ankoraŭ por ili ĉiuj estas kelkaj liberaj lokoj.

Kursoj, seminarioj, prelegoj, ekzamenoj estas jam elekteblaj en la programo en la retpaĝoj http:/italakongreso.esperantoitalia.it . Same kiel koncertoj, filmoj, teatraĵoj, ludoj ktp.

Aliĝu tuj, antaŭ ol riski tion forgesi, ĉe la retpaĝoj kongresaj: http:/italakongreso.esperantoitalia.it

Bruĉjo Kasini - Brunetto Casini retpoŝto: esperanto ĉe edistudio.it, skajpo: edistudio54 tel. 050 982955, +39 329 7463600, +48 694 681873

[baveleto] Artikolo pri sukcesa OSIEK-konferenco en la Esperanto-urbo Herzberg

La dua plej granda Esperanto-flago en la mondo unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg/H. (Germanio) por saluti 50 partoprenantojn el 12 landoj en OSIEK kunveno. OSIEK signifas Organiza Societo por Internaciaj Esperanto-Konferencoj; ĝia nuna kunveno okazis en la Esperanto-urbo inter la 17-a kaj la 23-a de julio ĉijara; ek de nun la nova flago ornamos la urbodomon ĉiufoje kiam okazos signifa Esperanto-aranĝo en la urbo. Koncerne la laborojn de la OSIEK-konferenco, ili meritas laŭdon pro siaj varieco kaj nivelo. Nespecife pri Esperanto, sed pri ĝeneralaj kulturaj temoj, prelegis Zsófia Kóródy (Malsupra Saksio), Lena Karpunina (Taĝikio), kaj la konata muzikisto Ĵak Lepuil, kiu regalis la ĉeestantojn per koncerto. La priesperantajn temojn prezentis i.a. Josef Dörr (Esperanto, la lingvo de la amasoj kaj de la elito?) kaj Toon Witkam (Esplori vortouzon en interreto: nova konkordancilo por E-o). La konferenco atingis sian pinton per du elstaraj lekcioj, respektive fare de Michel Duc-Goninaz kaj Detlev Blanke: la unua detale kaj dokument-riĉe analizis la lingvo-problemon kaj la pozicion de Esperanto en la Eŭropa Unio “inter teorio, realo kaj utopio”; la dua tre objektive pristudis la ideologiajn kontribuojn al Esperanto de kelkaj pensuloj, ek de Zamenhof tra Lanti ĝis Lapenna. En la diskuto reliefiĝis la interveno de la konata Esperanto-historiisto Ulrich Lins, kies verko “La danĝera lingvo” jam fariĝis mejloŝtono en la internacilingva batalo. La venonta OSIEK-konferenco okazos en Ĉinio. G. C. Fighiera

Pri: FESTO, ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !

Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo OKAZOS NE PLU en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj en la mondo : Ĉe Vinilkosmo kaj sidejo de EUROKKA ! Ne tro for de Tuluzo ;) ĉe la domo de Flo !

Ĉiuj novaĵoj http://www.esperanto-jeunes.org/Tria-Informilo tie ! kaj por atingi la lokon tie http://www.esperanto-jeunes.org/Loko Loko - Kiel atingi la lokon ?

FESTO ! FESTO ! FESTO !</strong> FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo de JEFO, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, okazos en Donneville (apud Tuluzo), de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun karavano de IJS kaj BEMI al FESTO.
Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero !
Ĝi estos subĉiela somera festivalo en granda tereno kie partoprenantoj tendumos ĉu en individuaj tendoj ĉu en granda tendego.
La programo ne ŝanĝiĝis kaj restos la sama krom ke Kim J. Henriksen de “Hotel Desperado” sin anoncis surprize kaj koncertos vendrede 13an kiel stelula artisto dum la interkona programo.
Programon vidu ĉe http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/248958
Bonvenon al FESTO kaj aliĝu se vi ankoraŭ ne faris .. restas kelkaj lokoj por tendfestumi.

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,
Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,
kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.
Havano, 24 julio 2010
Rim. Oficiala anglalingva traduko de la rezolucio estas jam havebla ĉe la Centra Oficejo de UEA. Tradukoj en aliaj lingvoj estos haveblaj poste.

Fonto: N-ro 391 - Gazetaraj Komunikoj de UEA

[DEJ] 10. Kekso Esperanto-renkontiĝo Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio

Saluton,
de la 22.10. - 24.10.2010 en la germana urbo Karlsruhe okazos la jubilea 10a Kekso renkontiĝo.
Pro pliaj informoj, vizitu la esperantilingvan interretpaĝon de la renkontiĝo: http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
Kore salutas, Leo Sakaguchi

[pri IJK] Fotoj pri la restado en Kubo 2010 (turismado, UK, IJK)

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010) http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010 Thomas Dresler tommeck ĉe web.de

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Somera festo en Jüterbog 2010, 21.aŭgusto, Germanio, Ulrich Wilke, plantago ĉe gmx.de, por berlinanoj, speciale por uzi komunajn biletojn por al- kaj revojaĝo; s-ino Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog, nur epoŝte: carola-langer ĉe web.de, por brandenburgianoj kaj poloj

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

10. Kekso Esperantotreffen Karlsruhe 22.10. - 24.10.2010, Germanio http://www.esperanto.de/kej/Kekso_e.html
Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu