TEJO-aktuale: numero 248, 2010-07-13

[tejo] TEJO serĉas volontulon

Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks

E-Redakcio de PR dum la 95-a UK en Havano

Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj,
Jam de kelkaj semajnoj en la Pola Radio daŭras la retrorigarda ciklo kaj dume mankas – malgraŭ demandaj intervenoj - pli precizaj informoj pri tio, kiam revenos la ĝisdata emisiado de niaj programoj.
Ni tutkore dankas al ĉiuj geamikoj de nia redakcio, al ĉiuj geaŭskultantoj, kiuj daŭre sekvas niajn programojn kaj trovas ankaŭ tiuformulajn E-elsendojn interesaj kaj informaj. Ilin senĉese eblas aŭskulti kaj elŝuti ĉe la kutima adreso - http://www.facebook.com/l/2d3c1vKBi8yl9YqASOwGIxFnBsw;www.polskieradio.pl/eo. Kaj ĉe la konataj adresoj esperanto ĉe polskieradio.pl kaj barbarinella ĉe gmail.com ni senĉese atendas reagajn leterojn de niaj geaŭskultantoj.
Tiuj adresoj troviĝas ankaŭ sur la paĝoj de la >fejsbuka< grupo Amikaro de la PR en Esperanto (http://www.facebook.com/group.php?gid=326997163456) kaj ni ĝojas konstati, ke ĝi senĉese – kvankam nun iom malpli rapide - vastiĝas kaj jam kunigis 910 geamikojn de nia redakcio.
Grandpaŝe proksimiĝas la 95a UK de Esperanto en Havano. Nunjare nur unu perosono reprezentos nin dum la Havana UK. Ni ne scias, ĉu eblos ĝisdate raporti el Havano, sed ĉeestanta la kongreson red. Barbara Pietrzak faros sian eblon por registri laŭeble multajn sondokumentojn kaj ĉeokaze intervjuojn, interparolojn, opiniinterŝanĝojn. Pri tio ni ja informis en nia programo la 12-an de julio.
Sed, la Universala Kongeso tradicie estas ankaŭ la okazo renkontiĝi kun niaj geaŭskultantoj por en rekta interparolo aŭskulti iliajn opiniojn, dezirojn kaj atendojn. Same estos nunjare. Barbara do atendas ĉiujn aŭskultantojn kaj radioamikojn de la E-Redakcio de PR ĉe nia stado kadre de la Movada Foiro – sabate, la 17-an de julio je la 19-a horo. Kiel kutime ankaŭ dum la havana UK okazos tradicia renkontiĝo de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio, la tn. AERA. Ĝi estas planita por ĵaŭdo, la 22-a de julio je la 12-a horo. La nomon de la salono bv. konsulti anticipe en la Kongresa Libro.
Senĉese atendante viajn korespondajn reagojn ni volas certigi vin, ke ili ĉiuj ĉiam gravas en nia laboro, eĉ en la nuna retrorigarda periodo. Ni memorigas niajn adresojn: esperanto ĉe polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella ĉe gmail.com
Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-Redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al la amika rondo de la Esperantlingva Radiofonio !
Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

NOVAJ REKORDOJ ĈE KER-EKZAMENOJ

La 5-an kaj 6-an de julio 2010 en Slovakio kaj Usono okazis la 12-a sesio de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) paralele en SES (Somera Esperanto-Studado de lernu.net-anoj)) en la slovaka urbo Piešťany kaj en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en la Universitato de San-Diego en Usono. Dank’ al la aktiva antaŭpreparo kaj multnombra partoprenantaro de la EU-projekto Grundtvig dum tiu ĉi ĝemela sesio la ekzamenojn trapasis 48 personoj, t.e. je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko.
En Slovakio ekzameniĝis 35 personoj, el kiuj 11 je nivelo B1, 10 je B2 kaj 14 je C1. Ili reprezentis 10 landojn: Pollando (21), Slovakio (4), Hispanio kaj Nederlando (po 2), Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio kaj Svedio (po 1).
En Usono ekzameniĝis 13 kandidatoj, el kiuj 11 el Usono kaj po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Je nivelo B1 ekzameniĝis 2 personoj kaj je nivelo B2 unu.
Sume la 12-an sesion trapasis 48 personoj el 13 landoj. Rezulte la nombro de trapasintoj de la KER-ekzamenoj kreskis al 186 personoj el 31 landoj. Pollando transprenis la lokon de la lando kun plej multe da ekzamenitoj, entute 28. Dua estas Germanio kun 26 kaj tria Francio kun 25 ekzamenitoj.
La sekva, 13-a ekzamensesio okazos dum la 95-a UK en Havano kaj la 14-a dum la Itala Esperanto-Kongreso en Lignano. Al ambaŭ sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin ĉe ikso.net aŭ surloke.
(Katalin Kováts, gvidanto de la KER-komisiono de UEA)

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 387, 2010-07-13

[baveleto] Varia programo de OSIEK-Konferenco en Herzberg (17a -23a de julio 2010)

Karaj,
en la aldonaĵo vi trovas la varian programon de la OSIEK-konferenco en Herzberg (se pro teknikaj kialoj vi tamen ne povis ricevs ĝin sube en la aldonaĵo, bv. viziti la hejmpaĝon http://esperanto-urbo.de kaj rigardu la menuon Programoj 2010. Tie estas detaloj pri la konferenco kaj elŝutebla la tutsemajna programo en pdf-formato.
Nemalmultaj gravuloj el la Esperanto-movado prelegos, diskutos, ktp. Rigardu mem!
Ankaŭ parttempa ĉeesto eblas, kompreneble lau interkonsento kun la respondeculoj de OSIEK-Konferenco.
Amike kaj samideane salutas Petro Zilvar, Zsofia Korody, Harald Mantz

LA KOMITATO DE UEA ELEKTIS EN GRANDA UNUANIMECO

La Komitato de UEA povis efike eklabori en sia unua kunsido en Havano sabaton, la 17-an de julio, ĉar diference de kunsidoj eĉ en pluraj eŭropaj UK-oj, ĝi havis kvorumon tuj je la komenco. Ĉeestis komence 26 komitatanoj; fine de la kunsido la nombro estis jam 36, nome 32 komitatanoj A, 3 komitatanoj B plus unu intertempe elektita komitatano C.
La ĉefa tasko en la sabata kunsido estis la elektoj. La Komitato voĉdonis per sekreta baloto pri la proponoj de la Elekta Komisiono, kiujn ĝi ricevis jam en majo. Unue estis elektitaj komitatanoj C. Ĉiuj ses kandidatoj sukcesis en la voĉdonado. Por Loes Demmendaal voĉdonis 24, kontraŭ 1 kaj 2 sindetenis; Paulo Branco ricevis respektive 21, 4 kaj 1; Jean Codjo 20, 4 kaj 2; Josep Franquesa Sole 20, 5 kaj 1; Stefano Keller 20, 0 kaj 6; kaj Marcel Delforge 19, 1 kaj 6.
Sekvis la elekto de la Estraro por la periodo 2010-2013. Probal Dasgupta estis reelektita kiel prezidanto per 26 por, 2 kontraŭ kaj 4 sindetenoj. Claude Nourmont kiel vicprezidanto ricevis respektive 26, 4 kaj 2 voĉojn, kaj Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario per 27, 4 kaj 1 voĉoj. Same kiel antaŭe, Nourmont plu respondecos pri edukado, kulturo kaj kongresoj kaj Pietrzak pri informado. Loes Demmendaal reelektiĝis kiel estrarano pri financo kaj administrado per 28, 2 kaj 2 voĉoj. Tri estraranoj estas novaj: Maritza Gurierrez pri landa kaj regiona agado (resp. 26, 3, 3), Stefano Keller pri eksteraj rilatoj (24, 3, 5) kaj Amri Wandel pri scienca kaj faka agado (23, 5, 4). Kvankam ne en la tuj antaŭa periodo, Gutierrez estis estrarano jam pli frue dum unu mandato kaj Wandel dum du mandatoj.
Kiel komitataj reviziantoj estis elektitaj Paulo Branco kaj Marcel Delforge unuanime. Ambau ricevis 29 porajn voĉojn; du sindetenis. Simile elektiĝis ankaŭ la membroj de la Financa Komisiono. Flory Witdoeckt ricevis 30 porajn voĉojn kun 1 sindeteno, Gianfranco Polerani resp. 29 kaj 2, kaj Josep Franquesa Sole 28 kaj 3.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 389, 2010-07-18

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio

Tiuj kiuj volas viziti Vjetnamion, ni elkore invitas vin al KS, kiu okazos inter la 18a kaj la 20a de decembro 2010 en Hanojo, Vjetnamio.

Samtempe okazos la jubileon de la miljaraĝa malnova citadelo Thang Long ( kiu nun estas Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio ). Ankaŭ okazos Universala Kongreso de esperanto en la jaro 2012. Vi ne nur povos partopreni al komuna seminario de aziaj junuloj per esperanto kun ĉeftemo : "komunikiloj inter junaj esperantistoj" sed ankaŭ ekskursi, viziti vidindaĵojn kaj tradiciajn vestiĝarojn de Hanojo. En semajnfino vi povos viziti noktan bazaron en centra malnova urbo aŭ spekti surakvan pupteatron, fari pliajn aliajn aferojn. Baldaŭ decembro venos do pensu kaj decidu, ni atendas vin, kaj ni kredas ke vi ne bedaŭros!

Legu pli: http://tejo.org/eo/KS2010

Venontaj renkontiĝoj

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://tejo.org/eo/node/1044;

Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010) http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010 Thomas Dresler tommeck ĉe web.de

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Somera festo en Jüterbog 2010, 21.aŭgusto, Germanio, Ulrich Wilke, plantago ĉe gmx.de, por berlinanoj, speciale por uzi komunajn biletojn por al- kaj revojaĝo; s-ino Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog, nur epoŝte: carola-langer ĉe web.de, por brandenburgianoj kaj poloj

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Semajno!, 18a – 20a de Decembro 2010, Hanojo, Vjetnamio, http://tejo.org/eo/KS2010

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu