TEJO-aktuale: numero 247, 2009-08-21

[tejo] TEJO serĉas volontulon

Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks

[tejo] Skoltoj relevas la flagon

Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.
SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn aŭ nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj aŭ internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti: http://esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com por ricevi pliajn informojn.

Somere venu por egaj Esperanto-semajnoj al franca kastelo kun parko

Venu por edifo kaj amuziĝo pri: Astronomio; Tajĝiĉjŭano; Libro-bindado; Brazilaj dancoj; Teatraĵoj-skeĉoj; Kantu-Dancu; Nova lingvo-ludo; Verki poezion por kanto; Tradukado de Privat el la franca; Historio de TESPA
Venu por kulturi arton en: Spektaklo ''Ludoviko Lazaro''; Muzika prezento de pola bardo sen barbo
Venu por paroli kaj lerni Esperanton per: Baza kurso laŭ rekta metodo (Cseh) aŭ por dubemaj francoj; Ludu por paroli; Trejni konversaciadon; Komentado de tekstoj; Tradukado el la franca de E. Privat
Bonvenigas kastelo Greziljono, okcidente de Parizo. La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30 €). Elektu vian propran formulon.

Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado.

Somera festo en Jüterbog 2010, 21.aŭgusto, Germanio

Ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35.

Sabate, je la 21-a de aŭgusto 2010 ekde la 14-a horo (13:00 h publika estrarkunsido) atendos vin ĝardeno kun tenistablo kaj kradorostilo en bela miljaraĝa urbo, kiu situas sude de Berlino.

Tranoktemuloj (2009-08-21/22) kunportu tendon kaj dormsakon aŭ memstare turnu sin al http://www.jueterbog.eu/cms/front_content.php?idcat=182, la listo de la gastigantoj en Jüterbog. Por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj zorgos Carola Langer kaj Peter Kühnel de la asocieto Eo-domo Michendorf.

Kotizo: 5,00 €; (Rabatita: 2,50 € (poloj, senlaboruloj, studentoj, infanoj))

Ĉifoje la distanco inter Berlino kaj la festejo estas iomete pli granda, pro tio bv. doni informon pri via partoprendeziro al

Ulrich Wilke, Hufelandstr. 31, D-10407 Berlin, Tel.: (030) 4247686, poŝtel.: (0173) 4449290, epoŝto: plantago ĉe gmx.de, por berlinanoj, speciale por uzi komunajn biletojn por al- kaj revojaĝo;

s-ino Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog, nur epoŝte: carola-langer ĉe web.de, por brandenburgianoj kaj poloj

Venontaj renkontiĝoj

OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a;

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://tejo.org/eo/node/1044;

Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010) http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010 Thomas Dresler tommeck ĉe web.de

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu