TEJO-aktuale: numero 246, 2010-06

[tejo] TEJO serĉas volontulon

Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks

Intervjuon de Eterne Rima en Varsovia Vento

Ni invitas vin por aŭskulti intervjuon de Eterne Rima en Varsovia Vento! kaj pli... ĉe : http://www.facebook.com/l/85282;www.podkasto.net/

Plej muzike salutas, Flo !

[DEJ] SOMERE ĝui en bela naturo: 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto, Jünkerath, Eifel

Saluton!
Jam la oka Somera Mezeuropa Renkontiĝo (SOMERE) okazos ĉi-jare, de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2010. Ni denove kunvenos en la plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier (Treviro), kie okazis jam pluraj belaj kunvenoj de SOMERE.
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? Ĉu ĉi-jare fine de julio/komence de aŭgusto konvenos kaj plaĉos al vi? Tiam
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Deko da homoj jam aliĝis
Venonta limdato: 20-a de junio
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi - se eblas, en ne tro fora estonteco (venonta limdato estas la 20-a de junio). Ĝis nun deko da aliĝintoj troviĝas sur la paĝo http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere8.php - aliaj jam anoncis sian intencon veni.
La informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE troveblas en la reto ĉe http://www.esperantoland.org/somere/ .
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE (aŭ dum Internacia Kongreso en Strasburgo, http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso)
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand, Internaciaj ferioj, http://www.esperantoland.org

TEJO Tutmonde 2010:1

TEJO Tutmonde 2010:1 nun haveblas en la reta teko de UEA! La ĉi-foja numero prezentas, inter aliaj, raporto pri la ĉi jara IJF, la agadon de de PEJ kaj intervujon kun komisiitoj de TEJO. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1104

Ankoraŭ estas liberaj lokoj por Roskilde 2010!

La Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO), nia landa sekcio en Danio, ĉiujare okazigas dum la grandega Roskilde-Festivalo laborfeston por Esperantistoj el la tuta mondo, ekde la 27a de junio ĝis la 5a de julio 2010. Antaŭ kaj post la festivalo ankaŭ okazos aranĝon en Kopenhago. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1105

[DEJ] KISO: postmorgaŭ komenciĝos nova aliĝperiodo, 23-a ĝis la 29-a de augusto 2010, Marburg, Germanio

Saluton!
La tempo pasas, kaj tiel ankau baldaŭ la limdato por ankoraŭ ebla favorpreza aliĝo al KISO, do jam 12 homoj aligis kaj kelkaj pripensas sian venon. Jen ankoraŭ mallonge la informoj:
Okazos la 20-a KISO de lundo, la 23-a, gis dimanco, la 29-a de augusto 2010 en Marburg en la Naturamika Kabano, kiu situas en la arbaro proksime al la urbo.
Detalajn kaj pli kaj pli aktualajn informojn vi trovas rete www.esperanto.de/KISO
Ĉion bonan kaj plezuran someron deziras al vi nome de la organiza teamo, Yulia Koryak

[pri IJK] Pri partopreno al IJK 2010

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Franc-germana Esperanto-migrado sur "Jakobovojo" en la valo de Kinzig, Nigra Arbaro , 26a de Junio 2010, Germanio Engelbert Sester engelbert.sester ĉe t-online.de.

Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!, 27.6. – 5.7.2010 http://roskilde.festoklubo.dk;

IET okazos de 1 julio ĝis 10 julio 2010, en Krimeo (suda Ukrainio ) ĉe Nigra Maro ĉe la loko Tarhankut http://esperanto.net/iet2010

69ª kongreso de la Hispana Esperanta-Federacio inter la 2ª kaj la 5ª Julio 2010 en *Santiago de Compostela* ĉe Galegio, Hispanio http://www.galegio.org kaj http://www.esperanto.es;

OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a;

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://tejo.org/eo/node/1044;

Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010) http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010 Thomas Dresler tommeck ĉe web.de

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu