TEJO-aktuale: numero 245, 2010-06

Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin. Legu pli: http://tejo.org/eo/Komitato2010-2012

[tejo] Posteno de redaktoro por la revuo Kontakto

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) alvokas al sinproponoj por la posteno de Redaktoro de la revuo Kontakto. Limdato: 15a de junio 2010.
La revuo Kontakto estas socikultura revuo por ĉefe junulara publiko. Ĝi aperas 6-foje jare en amplekso de 16 paĝoj kaj enhavas artikolojn pri diversaj temoj el la tutmonda socia, kultura kaj arta vivo. Legu pli: http://tejo.org/eo/RedaktoroKontakto

[DEJ] Invito al Revelido-semajnfino 19./20.06.2010 en Sundern, Germanio

Karaj junaj amikoj de Esperanto en Nordrejn-Vestfalio,
Esperanto estas ĉie! Ne nur en la nigraj animoj de la Ruhr-areo, ne nur en la amuzaj animoj de nia rejnlandaj amikoj eĉ la sudvestfalo parolas la lingvon. Kaj la gastigema sudvestfalo eĉ invitas nin !
La urbo Sundern en la Sauerland pritraktas la temon Esperanto. Tie dum unu semajno temas nur pri nia lingvo. Kadre de la kultura somero okazas la Johannis-semajno. Kaj la kultura semajno ofertas multajn indaĵojn flanke de la lingvo Esperanto.
La venonta Revelido-semajnfino okazos tial en la urbo Sundern kaj tie en sia kvartalo Stockum. Je la 19a de junio renkontiĝas Esperanto-amikoj de tuta Nordrejn-vestfalio kaj apude. La plenkreskula asocio REVELO okazigos sian REVELO-tagon samtempe.
Komune ni volas inaŭguri la Esperanto-eksposicion kaj esplori la Esperanto-vidindaĵoj en la urbo. Posttagmeze estas la jarĉefkunveno de REVELO, kiun ni aŭ povas partopreni aŭ fari ŝipekskurson sur la lago Sorpesee. Vespere ni povos ekz. Kradrosti, se la vetero bonas. Tranoktado eblas.
Pliaj informoj kaj aliĝoj eblas ĉe andreas.diemel ĉe esperanto.de aŭ 0049 175 876 4601.
Kore salutas, Andreas Diemel

KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE

TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al tejo-aktuale(ĉe)tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta eldono.

[DEJ] Fotokonkurso de PEJ - limdato 15-a de junio

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.
Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe http://foto.pej.pl.

Kontakto 2010:2

Ĵus aperis en la teko de UEA la lasta numero de Kontakto pri medicino (kaj scienca, kaj alternativa). PDF versio jam haveblas ĉi tie: http://reto.uea.org/

KONTRIBUU AL KONTAKTO

Kutime ĉiu numero de Kontakto havas sian temon, aŭ emfazon, sed en ĉiu numero publikiĝas ankaŭ alitemaj materialoj. Kontaktu la redakcion pri ajnaj demandoj/proponoj:
kontakto(ĉe)tejo.orgkontakto-red <ĉe> mail.ru aŭ poŝte: Kontakto, Pavel Nikolajevich Mojhajev, ul. Rabochaja 24, kv. Jalta, Krim, UA-98612, Ukrainio

KONTRIBUU AL TEJO-TUTMONDE

Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org.

[tejo] TEJO serĉas volontulon

Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo, vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks

Venontaj renkontiĝoj

Franc-germana Esperanto-migrado sur "Jakobovojo" en la valo de Kinzig, Nigra Arbaro , 26a de Junio 2010, Germanio Engelbert Sester engelbert.sester ĉe t-online.de.

Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!, 27.6. – 5.7.2010 http://roskilde.festoklubo.dk;

IET okazos de 1 julio ĝis 10 julio 2010, en Krimeo (suda Ukrainio ) ĉe Nigra Maro ĉe la loko Tarhankut

  • Thomas Dresler tommeck ĉe web.de

    June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

    Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
    24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

    TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

    9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

    2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

    Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

  • Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012