TEJO-aktuale: numero 244, 2010-06-09

[tejo] Jen via ŝanco vojaĝi al Kubo – Signifaj rabatoj por la flugoj IJK-en!

Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en la unika lando Kubo –- sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido? Ne plu hezitu!
Ni ĝojas informi, ke la partoprenantoj de la IJK povas ĝui tre signifan rabaton, flugante per Cubana de Aviación, 80-jara kuba flugkompanio. La netaj prezoj el Eŭropo (kun impostoj laŭ prezoj de decembro 2009) estas:

Parizo 300 EUR (+242.42)
Madrido 390 EUR (+289.75)
Londono 270 GBP (+172.20)
Romo 620 EUR (+76.87)
Moskvo 640 EUR (+137.26)
– komparu tion kun plejofte pli-ol-1,000€-aj biletoj el centra Eŭropo ĉe la aliaj kompanioj! Cubana flugas ankaŭ el diversaj amerikaj urboj kun speciala tarifo por la IJK-partoprenantoj –– la plenan liston vidu ĉe http://www.tejo.org/ijk/2010/pmwiki-2.2.8//pub/skins/ijk2010/img/flugreklamilo_havano.pdf
La kondiĉo por ricevi la rabaton estas elpago de la plena kongresa kotizo (tio servos kiel 'asekuro' vidpunkte de la flugkompanio). Post kiam vi kotizis, turnu vin al unu el la oficejoj de Cubana listigitaj ĉe http://www.cubana.cu/guide/?article=of_europa kaj menciu ke vi estas partoprenanto de la *Esperanto-Kongreso(!) en Havano*. Se estos peto pri pruvilo, bv. kontaktu la TEJO-oficejon per oficejo ĉe tejo.org , kiu provizos al vi tian. Ne forgesu ke necesas turista karto por eniri Kubon; tiun vi povas ricevi en Kuba ambasadejo se ekzistas en via lando aŭ helpe de vojaĝagentejo.
La biletoj aĉetitaj ne estos redoneblaj kaj ne eblos flugi per alia kompanio ol Cubana. La oferto estas nome de la flugkompanio kaj validas ĉiuj ties reguloj. TEJO ne respondecas pri la ofertoj nek povas garantii disponeblon, prezojn aŭ kondiĉojn.
Rapidu por profiti la ŝancon de tiom konsiderinda rabato! Cubana havas nur malmultajn flugojn semajne kaj la nombro de lokoj estas ja limigita. Ni ĝojos vidi vin en la IJK!
nome de TEJO-Estraro, Sergeo

PRI TEJO KAJ BIBLIOTEKO HODLER EN UEAVIVA

La reta filmbulteno "UEAviva" pliriĉiĝis per nova 7,5-minuta eldono, kiu konsistas el du eroj. Unue prezidanto Gregor Hinker kaj estraranino Oleksandra Kovyazina raportas pri la aprila kunsido de la TEJO-estraro. En la dua la usona verkistino Esther Schor rakontas pri sia vizito al Biblioteko Hector Hodler, kie ŝi kolektis materialojn por sia nova libro.
UEAviva n-ro 7 estas videbla ĉe: www.youtube.com/ueaviva#p/a/u/0/73HVmezzVmQ

[tejo] PEJ kunvenis en Varsovio

Saluton!
Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo.
Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno: http://pej.pl/pri-ni/dokumentoj/11-a-pej-kunveno/raporto/ kaj trarigardi fotojn de la evento: http://pej.pl/pri-ni/fotoj/11-a-pej-kunveno-fotoj/
Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010: http://pej.pl/pri-ni/dokumentoj/raporto-pri-agado-de-la-estraro-oficperiodo-2008-2010/
Amike, LukiZ

[tejo] Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010

Estu salutataj,
junaj Esperantistoj estas invititaj al speciala Esperanto tendaro:
Kiam? 13. – 22.08.2010
Kie? Germanio (unu de la plej granda urboj en Germanio - nomiĝas Essen - en okcidenta Germanio)
Kial? Eble ĉar vi volas partopreni ĉe granda skolta tendaro en Essen, la culturĉefurbo 2010
Kostoj? Verŝajne 110-180 eŭroj (vi devos organizi vian alvojaĝon mem)
La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperanto subtendaro dum pli granda skoltaevento. Ni tendumos en belaj, grandaj, nigraj tendoj laŭ tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj ni povas fari fajron. Ni volas ludi, kanti, babili, renkonti skoltojn kaj nin mem: junaj Esperantistoj. Ni ankaŭ volas montri nian Esperantomovadon al la aliaj partoprenantoj de la skolta tendaro.
Se vi volas partopreni aŭ havas demandojn bonvolu kontakti min relative rapide: tommeck ĉe web.de . Se ni havos almenaŭ 15 partoprenantojn ni okazigos la subtendaron. Ni bezonas vian respondon ĝis la fino de majo.
Vi povas trovi plijajn informojn pri la skolta evento en diversaj lingvoj ĉi tie: www.moveto10.eu & www.ruhrjamb2010.eu
Amike, Thomas Dresler, Germana Esperantisto kaj skolto

[Gresillon] Richa programo dum 4 someraj semajnoj en la franca E-kastelo --> redukto por aliĝo ĝis fino de majo

25 volontuloj el pluraj landoj zorgos pri vere interesa programo kaj agrabla restado inter al 17a de julio kaj 14a de aŭgusto 2010 en kastelo Greziljono.
Nia favora prezo validas ĝis fino de majo. Infanoj manĝas duonpreze. Ĉiuj prezoj tie: http://www.gresillon.org/spip.php?rubrique15&lang=eo
Aliĝilo kun pliaj informoj legu kaj printu de tie: http://bertox.free.fr/g/Gresillon2010.pdf aŭ petu min sendi al vi.

[Informitale] Augusto 2010 - Linjano Orsabla - Itala-Europa Kongreso... en Italujo, ĉe la maro, en aŭgusto

Al la Itala-Europa Kongreso en Linjano Orsabla (21-28a de augusto 2010) aliĝis ĝis nun esperantistoj el 24 malsamaj landoj, ne nur Europaj...
Por helpi al kelkaj landoj, kie la ĉefaj Esperanto-aranĝoj okazas en tiu ĉi monato, la organizantoj decidis prokrasti la duan rabatitajn aliĝperiodon ĝis la 31a de majo 2010 do restas al vi ankoraŭ kelkaj tagoj por aliĝi je favora prezo (75 euroj por italoj, 37,50 euroj por junuloj, handikapitoj kaj eksterlandanoj).
Rigardu la kompletan programon de prelegoj, seminarioj, kunvenoj, koncertoj kaj ekskursoj en la kongresa paĝaro: http://italakongreso.esperantoitalia.it

Eŭropa Gejfiero (EuroPride)

Venontsomere en Varsovio okazos la Eŭropa Gejfiero (EuroPride) - tuteŭropa parado de lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Mi ŝatus organizi Esperanto-grupon, kiu iros dum la Parado kun E-flago kaj tuko kun vokvorto en Esperanto. Pliaj informoj: Paweł Fischer-Kotowski, fiskot ĉe gmail.com

Internacia Esperanto-Tagnoktoj okazos ek de 1-a de Julio ĝis 10-a de Julio 2010, en Krimeo, suda Ukrainio, ĉe la bordo de Nigra Maro sur la kabo Tarhankut.

Avantaĝo por EU civitanoj, Usonanoj, Rusoj kaj kelkaj aliaj, ke oni ne bezonas vizon por eniri Ukrainion. Pli da informoj: http://esperanto.net/iet2010

[DEJ] Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010)

Ĝis nun kolektiĝis jam naŭ prelegoj, seminarioj kaj aliaj prezentoj por la 1-a Internacia Kongreso en Strasburgo, kiu okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010 (vendredo ĝis vendredo). Superrigardo pri la programo videblas ĉe http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo .
La kongreso rapide atingis internacian partoprenantaron: La ĝisnunaj aliĝoj venas el Nederlando, Belgio, Germanio, Italio kaj Usono. Ankaŭ homoj el aliaj landoj montris jam intereson. La nomoj de kelkaj unuaj aliĝintoj legeblas sur http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/partoprenantoj_ik1.php
Organizanto de la 1-a Internacia Kongreso estas la asocio EsperantoLand, kiu dum la pasinta jardeko survojigis la renkontiĝojn SOMERE kaj Novjara Renkontiĝo (NR). Entute la asocio organizis jam pli ol dudek semajnojn de Esperanto-renkontiĝoj. Lastatempe aldoniĝis la Novjara Internacia Semajno (NIS) kaj PRINTEMPE.
La nuna aliĝperiodo por la Internacia Kongreso finiĝos en la 10-a de junio.
Plezuran printempon - kaj eble ĝis revido dum SOMERE, Internacia Kongreso aŭ en alia renkontiĝo de EsperantoLand
Lu Wunsch-Rolshoven

Venontaj renkontiĝoj

4-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 29-an de majo, Essen, Germanio ludger.schmeink ĉe esperanto.de.

Blue floras la genciano 6 (Amuza junulara semajnfino) La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. 02.06 – 06.06.2010, Pliaj informoj kaj ALIĜILO: Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, Tel: 0049/7361/360615 (poŝtelefono: 0049/170/4739318), Retpoŝto:Inge.Simon ĉe esperanto.de;

Invito al Prenzlau - 2010-06-09 – Plurlanda Esperanto-renkonto, Berlino, Germanio http://brandenburgio.de/aranĝoj_2010/prenzlau-2010.pdf

Franc-germana Esperanto-migrado sur "Jakobovojo" en la valo de Kinzig, Nigra Arbaro , 26a de Junio 2010, Germanio Engelbert Sester engelbert.sester ĉe t-online.de.

Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!, 27.6. – 5.7.2010 http://roskilde.festoklubo.dk;

IET okazos de 1 julio ĝis 10 julio 2010, en Krimeo (suda Ukrainio ) ĉe Nigra Maro ĉe la loko Tarhankut

69ª kongreso de la Hispana Esperanta-Federacio inter la 2ª kaj la 5ª Julio 2010 en *Santiago de Compostela* ĉe Galegio, Hispanio http://www.galegio.org kaj http://www.esperanto.es;

OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a;

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://tejo.org/eo/node/1044;

FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
Speciala Esperanto-tendaro en Essen, Germanio, 13. – 22.08.2010

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado. http://esperanto.de/agei

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu