TEJO-aktuale: numero 243, 2010-06-09

Kanditatiĝu por redakti Kontakton!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) alvokas al sinproponoj por la posteno de redaktoro de la revuo Kontakto.

La revuo Kontakto estas socikultura revuo por ĉefe junulara publiko. Ĝi aperas 6-foje jare en amplekso de 16 paĝoj kaj enhavas artikolojn pri diversaj temoj el la tutmonda socia, kultura kaj arta vivo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1072

[BAVELO-Aktuell] Franc-germana Esperanto-migrado sur "Jakobovojo" en la valo de Kinzig, Nigra Arbaro , 26a de Junio 2010, Germanio

Malsukcesa elŝuto.

FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio), de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010

ARTA PROGRAMO:

- Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj, Tifen, Emĉjo, Quentin , Ben, Cyrille, Gijom, JoMo, ktp...
- Okcitana tago
- Ekde Dimanĉo 15a ĝis ĵaŭdo 19a okazos kantateliero gvidata de KAJTO (matene aŭ posttagmeze)
- folka mondmuzika vespero: Martin Wiese (sola), JoMo kaj Liberecanoj
- Teatra + kanzon-hiphopa vespero: TTT (Tuluza Teatro-Trupo), Gijom, La Pafklik + Hiphopa vespero
- Tradicia bala vespero: JoMo solo, Kaj Tiel Plu kun balo
- Roka vespero: Dancers in red, Martin & la Talpoj
- Kajto en Tuluzo-Plaĝo + Teatra kaj internacia vespero: KAJTO ĉe Tuluzo Plaĝo (Les pauses musicales d'été en Quai de la Daurade en Tuluzo), TTT (Tuluza Teatro-Trupo)

Jam tuj aliĝu ĉe : Aliĝilo FESTO 2010: http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo
festo! Festo!! FESTO!!!

Invito al Prenzlau - 2010-06-09 – Plurlanda Esperanto-renkonto, Berlino, Germanio

9:00 – 10:00 Renkontiĝo de ĉiuj partoprenantoj en la restoracio „Schützenhaus“

10:00 –10:30 Salutvortoj, prezentado de gastoj

10:30 – 12:00 Prezentado de nova kaj amuza E. literaturo

12:00 – 13:00 Tagmanĝo (je propra pago)

13:00 - 13:30 Gastoj havas la vorton

13:30 – 14:30 Promenado tra la urba parko al la Dominikana monaĥejo

14:30 – 16:00 Vizito de monaĥejo

16:00 – 16:30 Returna vojo tra la urbo al la restoracio „Schützenhaus“

16:30 – 17:30 Kafoklaĉo

senfine: babilado, vespermanĝo, kantado, diskutoj ktp.

Demandoj al Edeltraut Henning, Friedrichstraße 6, 17291 Prenzlau, henning ĉe worldmove.de

La tuta programo estas elŝutebla de la adreso: http://brandenburgio.de/aranĝoj_2010/prenzlau-2010.pdf

TORPEDO-6 (08-12.10.2010) ILEI/AGEI-seminario pri projektoj kaj subvencipetado.

Pedagogiaj Tagoj, seminario, fakkunsido kun prelegoj, spertinterŝanĝo, klerigado, pluklerigado. Bonvolu frue aliĝi por ricevi rabaton! http://esperanto.de/agei

IJS kaj la Lingva Festivalo, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs, Hungario

Ĉu vi jam scias kion fari dum la someraj ferioj? Ĉu vi emus pasigi semajnon inter multaj junaj esperantistoj, kune dancante, kantante, ludante, gustumante bongustan hungaran vinon, fervore batalante per via akvopistolo? Venu al Hungario ĉi-somere! Aliĝu al IJS!
Kadre de IJS 2010 ni planas organizi Kulturan Lingvan Festivalon, dum kiu la diversnaciaj partoprenantoj povas prezenti iun tipan nacian dancon/kanton/manĝaĵon/vestaĵon/ludon en publika loko. La celo de la festivalo estas ne nur prezenti naciajn specialaĵojn de la diversaj landoj sed ankaŭ demonstri la helpan rolon de Esperanto en la kulturaj rilatoj inter la landoj. Nia celo estas organizi grandan, amuzan aranĝon kiu allogos multajn personojn. Por tio ni petas ankaŭ vian helpon.
La urbo Pécs estas unu el la Europaj Kulturaj Ĉefurboj en 2010. Ni planas organizi iun specialan programeron al kiu kontribuus esperantistoj el la fraturboj de Pécs.
Do se vi venas el la sekvaj urboj aŭ vi konas esperantistojn kiuj vivas tie, nepre kontaktu Petra (p punkto smideliusz ĉe gmail punkto com)
La fraturboj de Pécs:
Osijek – Kroatio, Fellbach – Germanio, Graz – Austrio, Lyon – Francio, Terracina – Italio, Lahti – Finnlando, Cluj Napoca – Rumanio, Arad – Rumanio, Novi Sad – Serbio, Kütahya – Turkio, Seattle – Usono, Tucson - Usono

4-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 29-an de majo, Essen, Germanio

La Esperanto-Grupo Essen invitas vin partopreni la 4-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). Ĉifoje ĝi okazos sabaton, la 29-an de majo je la 11.30 h en Essen, la ĉijara Kultura Ĉefurbo de Eŭropo. Ĝuu la tagon vizitante interesajn lokojn, promenante tra bela pejzaĝo, piknikante, je la frua vespero manĝante en restoracio kaj antaŭ ĉio babilante Esperanton.

Por ke ni pli bone povas plani la renkontiĝon, ni petas vin aliĝi sufiĉe ĝustatempe sub la retadreso ludger.schmeink ĉe esperanto.de. Krome mi petas vin indiki, ĉu vi volas vespermanĝi aŭ ne en la restoracio. Kiam la planado estas finfarita, ĉiu aliĝinto ricevos itineron.

Korajn salutojn de Ludger Schmeink

91-a Brita Kongreso de Esperanto, Llandudno, Kimrio, Britio, 14-17 de majo 2010

ĈAR vi faros novajn geamikojn, renkontos malnovajn geamikojn kaj havos oportunojn paroli kaj auskulti la Esperantan lingvon. Ĉu vi estas komencanto? Ne timu! Ni estas ĉiuj tre afablaj. Ĉu vi estas eksterlandano? Nu, nepre venu esplori la urbon Llandudno kaj la tutan Kimrion! Ĉu vi estas enlandano kaj regula kongresiranto? Bone - ni ĝojegos revidi vin ĉe Llandudno. Pliaj informoj: http://esperantollandudno2010.org.uk/

Venontaj renkontiĝoj

Beneluksa Kongreso, 13a ĝis 16a de Majo, Antverpeno, Belgio, Beneluksa Esperantokongreso kun Lingva Festivalo pri regionaj lingvoj (Frisa, Pikarda, Valona, ...) Ĉefa indeksa paĝo por la Kongreso de 2010: www.esperanto.be;

Anemona Renkontiĝo 2010, 14an ĝis la 16a de majo, Lesjöfors, Svedio http://seju.tejo.org/ar2010/;

91-a Brita Kongreso de Esperanto, Llandudno, Kimrio, Britio, 14-17 de majo 2010http://esperantollandudno2010.org.uk/

Komuna Franca kaj 87a Germana Esperanto-Kongreso, 21a ĝis 24a majo (pentekosto), Kaiserslautern Germanio Pliaj informoj: http://esperanto-france.org/kaiserslautern2010 (france), http://esperanto.de/gea/anmeldung_dek.html (germane);

Internaciisma Renkontiĝo la 21an, 22an kaj 23an de majo en Reus (Katalunio) http://esperanto.cat/reus2010/hejmo_eo.htm;

Blue floras la genciano 6 (Amuza junulara semajnfino) La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. 02.06 – 06.06.2010, Pliaj informoj kaj ALIĜILO: Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, Tel: 0049/7361/360615 (poŝtelefono: 0049/170/4739318), Retpoŝto:Inge.Simon ĉe esperanto.de;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!, 27.6. – 5.7.2010 http://roskilde.festoklubo.dk;

69ª kongreso de la Hispana Esperanta-Federacio inter la 2ª kaj la 5ª Julio 2010 en *Santiago de Compostela* ĉe Galegio, Hispanio http://www.galegio.org kaj http://www.esperanto.es;

OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a;

17.julio - 14.aŭgusto 2010*, *Someraj kursoj/staĝoj* : Esperanto-kastelo Greziljono, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique8;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://tejo.org/eo/node/1044;

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Jubilea 20-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010 en Marburg http://www.esperanto.de/KISO
24 - 26. septembro XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto - 'ARKONES' en Poznań, Pollando, http://www.arkones.org;

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu