TEJO-aktuale: numero 240, 2010-04

Vikipedia konkurso: Monato de Vikipedio

La esperanta Vikipedio organizas dum aprilo grandan konkurson por instigi verkadon. Tiu konkurso estas malfermita al ĉiuj kiuj pretas kontribui, spertaj vikipediistoj aŭ ne.

La konkurso premias ne nur kvanton, sed ankaŭ grave kvaliton juĝante la plibonigadon de artikoloj kaj aprezante bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/vikipedia_konkurso

Kandidatiĝu por Komitataneco B de TEJO

Venas la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2010 ĝis la 31-a de majo 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1042

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

La atendata oficiala KD-albumo de ETERNE RIMA sub titolo "Samideano" aperos jam la 15an de marto 2010 kaj disponeblos ĉe http://www.facebook.com/l/16450;www.vinilkosmo.com ! Plej freŝa novstila krunk-hiphopo kaj arenbio, 65 minutoj da muziko, 18 kantoj kaj aldone 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaokeo - - jen la albumo, kiun oni ne rajtas preteratenti! Aŭskultu pecon el la albumo en alta sonkvalito en la ludlisto ĉe Ipernity kaj myspace furoran arenbian kanton "Samideano", kaj la senkompatan "Jam ne plu estas mok'" . La albumo jam estas elŝutebla en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe : http://www.facebook.com/l/16450;www.vinilkosmo-mp3.com/eterne-rima-c-74_158.html?language=eo

Klerigsesioj kaj UEA/KER ekzamenoj B1, B2, C1 dum PSI

KLERIGSESIOJ organizataj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (studmoduloj por spertiĝi pri Esperanto-gramatiko, literaturo, kulturo kaj metodiko) okazos dum PSI (Printempa Semajno Internacia) en St. Andreasberg, proksime al Herzberg am Harz.
EKZAMENOJ: eblos trapasi UEA ekzamenojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2, C1. La parola parto estos iam dum la semajno, la skriba okazos la 8an de aprilo inter 13:30-17:30. (Eblas aliĝi ankaŭ nur al la parola parto aŭ nur al la skriba.) Aliĝilon vi trovas ĉe http://edukado.net aŭ bv. anonci vin ĉe Zsófia Kóródy per http://ic-herzberg.de Kontakto.
Detaloj pri la programo kaj la ekzamenoj sur la paĝaro de PSI http://www.esperanto.de/psi/news/lingva-ekzamen-oferto-dum-psi.-aligu-nun
Detaloj pri la studsesioj/klerigmoduloj ĉe http://esperanto.de/agei Instruistaj kursoj

Multajn salutojn de Zsofia Korody, prezidanto de AGEI, komisiito de GEA por instruado

Grupo kaj programoj de Pola Radio subtenenadaj !

Vinilkosmo kaj EUROKKA invitas ĉiujn esperanto-artistojn kaj ŝatantoj de esperanto-muziko membriĝi al la Pola radio-grupo. jam de longe VINILKOSMO / EUROKKA kontribuas per muzikproduktaĵoj por pliriĉigi la radioprogramojn muzikkulture. La redakcio de Pola Radio ĉiam subetenis Esperanto-muzikon kaj ties aktoroj. Ni invista vin ĉiujn subteni kaj aliĝi al la grupo : http://www.facebook.com/group.php?gid=326997163456 kaj aŭskulti la radioprogramojn ĉe http://www.facebook.com/l/69ec9;www.polskieradio.pl/eo/
Antaŭdankon pro via reago.. Plej muzike salutas Flo !

Fotokonkurso de PEJ

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.

Nun PEJ lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.

La proponojn oni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe http://foto.pej.pl. La konkurso okazas sub aŭspicioj de TEJO. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1051

Favorpreza aliĝkategorio al OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo

Karaj,
granda internacia konferenco: OSIEK (17.07.2010 - 23.07.2010 en Herzberg - la Esperanto-urbo) kun multaj interesaj prelegoj okazos en Herzberg - la Esperanto-urbo. Cheftemo: Kial Esperanto estas revolucia lingvo? Aliĝilon kun provizora programo kaj pluaj informoj vi trovas sub: http://esperanto-urbo.de Programkalendaro 2010 http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a
Amike salutas, Petro Zilvar Zsofia Korody kaj ICH-teamo

Anemona Renkontiĝo 2010, 14an ĝis la 16a de majo, Lesjöfors, Svedio

Kiam oni faras ion la duan jaron sinsekve, tempas paroli pri tradicioj. La tradicia printempa renkontiĝo de SEJU, Anemona renkontiĝo, okazos ĉi-jare la 14an ĝis la 16a de majo en Lesjöfors, Värmland. Kiel kutime ni fariĝos gaja aro da junuloj, kiuj umos, kuiros ekskvizitan manĝon kaj ĝenerale pasigos kune neforgeseblan semajnfinon. Legu pli: http://seju.tejo.org/ar2010/

[TEJO] IJK 2011 EN UKRAINIO!

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno. Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon de kreos UkrEA (Ukraina Esperanto Asocio) kaj ULEJ (Ukraina Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe http://www.ijk-67.retejo.info (Se vi jam nun volas lerni la ukrainan lingvon: jen e-ukraina vortaro http://www.ukrainio.org.ua/vortaro/vortoj.htm) Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe http://www.tejo.org/ijk/2010/.

Venontaj renkontiĝoj

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 2010: JE PASKO EN TRENTINO, LA PLEJ MOJOSA REGIONO DE ITALIO! http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php;

Komuna Franca kaj 87a Germana Esperanto-Kongreso, 21a ĝis 24a majo (pentekosto), Kaiserslautern Germanio Pliaj informoj: http://esperanto-france.org/kaiserslautern2010 (france), http://esperanto.de/gea/anmeldung_dek.html (germane);

Beneluksa Kongreso, 13a ĝis 16a de Majo, Antverpeno, Belgio, Beneluksa Esperantokongreso kun Lingva Festivalo pri regionaj lingvoj (Frisa, Pikarda, Valona, ...) Ĉefa indeksa paĝo por la Kongreso de 2010: www.esperanto.be;

9. Kekso en Hamburg, 02.04. - 05.04.2010 (Germanio) http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html;

Blue floras la genciano 6 (Amuza junulara semajnfino) La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. 02.06 – 06.06.2010, Pliaj informoj kaj ALIĜILO: Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, Tel: 0049/7361/360615 (poŝtelefono: 0049/170/4739318), Retpoŝto:Inge.Simon ĉe esperanto.de;

HEJ invitas al IJS, de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto, en la urbo Pécs http://www.ijs.hu/?q=eo/IJS-2010_;

1-a PRINTEMPE, 2-a - 6-a de apr. 2010, supozeble en Eifel-montaro http://www.esperantoland.org/printempe/;

8-a SOMERE, 23-a de julio - 6-a de augusto 2010 en Jünkerath/Eifel http://www.esperantoland.org/somere/;

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 supozeble en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!, 27.6. – 5.7.2010 http://roskilde.festoklubo.dk;

. la 21-a IJS en Pécs, Hungario, inter la 3-a kaj 9-a de aŭgusto http://tejo.org/eo/node/1044;

OSIEK-Konferenco (17.07.2010 - 23.07.2010) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910a;

Anemona Renkontiĝo 2010, 14an ĝis la 16a de majo, Lesjöfors, Svedio http://seju.tejo.org/ar2010/;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu