TEJO-aktuale: numero 235, 2010-01

TEJO-aktuale vivas de viaj kontribuoj

TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al tejo-aktuale(ĉe)tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta eldono.

Limdato plilongita: IJK 2011 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Invito al Aalen/Ellwangen/Rosenberg, Vojaĝo al la kripoj kaj la arto de Sieger Köder en la Ŝvaba ĵuraso, 29-a – 31-a de januaro 2010

Sieger Köder (SK), germana katolika pastro kaj artisto, estas unu el la plej konataj pentristoj de la 20-a jarcento - lia ĉefa temo: religia arto kaj scenaranĝoj de la nasko de Kristo. Li estas energiplena „predikanto per bildoj“ diboĉanta en koloroj. Tipa specialaĵo lia estas la kriposcenaroj pri la nasko de Jesuo. Multaj el ili estas ekspoziciataj plurloke ĉirkaŭ Aalen kaj Ellwangen dum la kristnaska tempo. Aliĝu baldaŭ, ĉar mi havas lokon nur por 20 personoj.

Mia verda urseto atendas ioman mondonaĉon por miaj kostoj.

Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, Tel.: +49/7361/360615

poŝtelefono: 0170/4739318, retpoŝtadreso: Inge.Simon ĉe esperanto.de

Blue floras la genciano 6 (Amuza junulara semajnfino) La Esperanto-junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas vin. 02.06 – 06.06.2010

Tute egale, ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj - junuloj kaj junkoruloj-, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj. Planata estas amuza semajn-fino en Platt (komunumo Zellerndorf) en la regiono Weinviertel en la norda regiono de Niederösterreich . La "Retzer Land", la ĉirkaŭaĵo de la urboj Retz kaj Pulkau situas ĉ. 1 horo for de Vieno. Ne timu krokodiladon, ni parolas Esperanton!!! Ĉiu estas bonvena.
Pliaj informoj kaj ALIĜILO: Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, Tel: 0049/7361/360615 (poŝtelefono: 0049/170/4739318), Retpoŝto:Inge.Simon ĉe esperanto.de

9. Kekso en Hamburg, 02.04. - 05.04.2010 (Germanio)

La renkontiĝo kostas 20 € por eksterlandanoj. Krome la kotizo estas 35 € por sub 18-uloj kaj 50 € por super 18-uloj kaj enhavas loĝadon, manĝadon, programon kaj dolĉaĵojn. Alvenon kaj foriron ĉiuj devas mem plani kaj iom da poŝmono dum promeno en la urbo ne malhelpas. Germanoj kiuj partoprenas la unuan fojon iun Esperanto renkontiĝon partoprenas por nur 15 €. Pliaj informoj: http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html

Beneluksa Kongreso, 13a ĝis 16a de Aprilo, Antverpeno, Belgio

Beneluksa Esperantokongreso kun Lingva Festivalo pri regionaj lingvoj (Frisa, Pikarda, Valona, ...) Ĉefa indeksa paĝo por la Kongreso de 2010: www.esperanto.be

Komuna Franca kaj 87a Germana Esperanto-Kongreso, 21a ĝis 24a majo (pentekosto), Kaiserslautern Germanio

"Internacia Junulara Festivalo en Italio bonvenigas ankaŭ familiojn kun beboj kaj infanoj!"

Ĉijare, italaj esperantistoj havas plian kialon por inviti ankaŭ junajn familiojn al IJF, kiu okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en la vilaĝo Roncegno, en la mirinda montara regiono Trentino: ĉiutage dum la posttagmezo funkcios speciala infanejo, por la plezuro de la junaj - kaj junegaj - filoj de Esperanto-familioj! Por pliaj informoj, vizitu la festivalan retejon (http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php) aŭ rekte kontaktu Italan E-Junularon (iej ĉe esperanto.it). La unua - kaj plej malmultekosta - aliĝperiodo finiĝos la 31-an de januaro 2010.

Membriĝo por 2010

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

Venontaj renkontiĝoj

(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;

June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;

Unua Junulara Renkontiĝo en Ĉilio - Pikarkin' - 5a ĝis 8a de februaro 2010 http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho;

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO 2010: JE PASKO EN TRENTINO, LA PLEJ MOJOSA REGIONO DE ITALIO! http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu