Somero por Esperanto en Sidnejo
Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/997
TEJO-aktuale: numero 234, 2010-01
Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/997
La pdf-versio de "Kontakto 2009:6" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/ kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko"). La numero rezultis tre diverstema, do mi esperas, ke ĉiu el vi trovos ion interesan.
Mi varme gratulas ĉiujn okaze de la jar-ŝanĝaj vestoj kaj invitas legi Kontakton kaj kontribui al ĝi ankaŭ sekvajare. La eventualaj temoj de la baldaŭaj numeroj estos:
K-to 235, 2010:1. MODERNA ARTO. Planata limdato: la 1a de februaro.
K-to 236, 2010:2. MEDICINO - TRADICIA KAJ SCIENCA. Planata limdato: la 15a de marto.
La temoj povas esti "ŝovitaj" aŭ ŝanĝitaj depende de la venintaj kontribuoj, sed neniu via artikolo estos superflua!
Krome, bonvolu atenti, ke daŭre okazas la reta enketo, kies celo estas plibonigo de la revuo. Bonvolu viziti la paĝon http://tejo.org/limesurvey/ kaj informi pri ĝi viajn amikojn!
Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, Kontakto ĉe tejo.org
La prelegoj kaj aliaj programeroj de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 28-an de novembro, fariĝas videblaj en Interreto. Kiel la unua estis enretigita 52-minuta filmo kun la unua parto de la prelego de prof. Carlo Minnaja pri siaj renkontiĝoj kun Ivo Lapenna, al kies 100-a datreveno la novembra Malferma Tago estis dediĉita. Prof. Minnaja estas prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Oni antaŭvidas, ke en januaro ĉiuj programeroj estos deponitaj kiel filmoj en la Reta Kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/doc/97850/home/video (el N-ro 352 - Gazetaraj Komunikoj de UEA)
La kompanioj Cubana de Aviación kaj Copa Airlines estas la oficialaj flugkompanioj de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010). Ambaŭ ofertas favorajn prezojn al la kongresanoj. La oferto de Cubana de Aviacion inkluzivas flugojn al Havano el 5 urboj en Eŭropo kaj 13 urboj en Ameriko, dum Copa Airlines flugas el diversaj urboj en Centra kaj Suda Ameriko kaj la Kariba regiono. Pli detalaj informoj troviĝas en la januara numero de la revuo Esperanto kaj en www.uea.org/pdf/flugreklamilo_havano.pdf (el N-ro 352 - Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Kunvenigi eksterlandajn kaj ĉiliajn gejulojn, kiuj parolas aŭ lernas Esperanton, en agrabla kaj integriga, etoso, aktive vivigante la valorojn kulturajn kaj spiritajn de la Esperanta Movado. Pli da informoj: http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho
Jam eblas aliĝi al Internacia Junulara Festivalo 2010, kiu okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Ronĉenjo (Roncegno), mirinda montara urbo en la nord-itala regiono Trentino, 500 metrojn super marnivelo, facilege atingebla per trajno (fervojlinio Trento-Venecio) kaj aŭtomobilo. Aliĝoj al IJF 2010 jam malfermiĝis! Eblas aliĝi kiam ajn vi deziras, sed memoru: la aliĝintoj antaŭ la 31-a de januaro 2010 ĝuos fortran rabaton. Pliaj informoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php
Jen ĵus elektita emblemo de la 66-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos inter la 24-a kaj 31-a de julio 2010 en ĉarma kampadejo de Santa Cruz del Norte. Oficialigon de la emblemo baldaŭ sekvos paĝaro de la aranĝo. En la unua duono de januaro aperos tie kotiztabelo kaj aliĝilo. Lige kun tio, kompreneble la unua aliĝperiodo estos pli longa ol kutime kaj daŭros minimume monaton ekde apero de aliĝilo. Tuj antaŭ IJK en Havano okazos la 95-a Universala Kongreso de Esperanto. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1029
Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 31-a de januaro 2010. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson
Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho
(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;
June (nur 100-jare), sune, kune - Itala Esperanto-Kongreso ek de la 21-a de aŭgusto 2010 apud Venecio http://italakongreso.esperantoitalia.it/;
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu