Somero por Esperanto en Sidnejo
Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/997
TEJO-aktuale: numero 233, 2009-12
Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/997
Ni bezonas tradukantojn de la TEJO-retejo. Se vi pretas traduki la paĝaron, bonvolu skribi al chuck(ĉe)tejo.org aŭ lasi mesaĝon ĉi tie skribante la jenajn informojn: http://tejo.org/eo/traduku
Okaze de la 150a datreveno de L. L. Zamenhof, je la 15a de decembro,
pluraj ĉefpaĝoj de google montris apartan emblemon de Google, kun la "l"
anstataŭigita kun esperanta flago.
Dekoj da naciaj guglaj ĉefapaĝoj montras tiun emblemon, inter aliaj la
israela, la argentina, la hispana, la sveda, la tajvana, la japana, la
slovaka, la rusa, la ĉina, la pola, la franca, la bulgara, la meksika, kaj
multaj aliaj.
Klakante sur la logotipo, oni rekte havis guglajn serĉrezultojn rilate al
Zamenhof aŭ al Esperanto.
Ankaŭ Wikipedia disponigis informojn ĉitiutage, en la rubriko
"aktualaĵo" de nacilingvaj ĉefpaĝoj.
Itala Esperanto-Federacio iĝas centjara. Jen kialo por partopreni ĝian
kongreson kaj konstati kiom ĝi estas juna. Pri la suno ne estas problemo.
Ĝi daure brilas super la strandoj inter Venecio kaj Triesto, kie oni
kongresos. Precize en Lignano Sabbiadoro. La kuneco rezultas el la fakto,
ke Kubo estas malproksima sed Venecio proksima. Pro seminario de Europa
Esperanto-Unio, financota de la Eŭropa Komunumo, multaj europaj
esperantistoj jam antaŭanoncis sian ĉeeston. Rigardu en http://italakongreso.esperantoitalia.it/
kaj aliĝu senpripense. Vi rajtas donaci ion al vi de tempo al tempo.
Informoj ĉe fei ĉe esperanto.it.
La LKK
Ĉu vi kapablas programadi en Drupalo? Ĉu vi ŝatus kunlabori en
tutmonda projekto kiu kunigos E-o-instruistojn kaj lernantojn?
TEJO transprenas la retprojekton "Monda kalendaro" (www.mondakalendaro.org) kaj
volas plilarĝigi ĝian amplekson je nova dimensio: Esperanto kursoj en la
mondo.
Celo: ĉiu facile k rapide trovu fizikajn Esperanto-kursojn en sia
proksimeco. Instruistoj facile k rapide povu enskribi siajn kursojn.
Bezonata programado: Aldono de novaj kategorioj al la ekzista datenbazo,
modifo de la aspekto.
Ĉu vi interesiĝas kunlabori? -> kontaktu la TEJO-oficejon oficejo ĉe
tejo.org
Eterne Rima de pluraj monatoj aktivas en Tokio por prepari sian hiphopan
albumon ... kiel elŝutebla donaco por vi ĉi tie jen la ligo por libere
elŝuti la albumeton : http://www.facebook.com/l/937fe;www.mediafire.com/?zkz2dzyzzwz
Por la REP'
01 - Por La Rep' (4:06)
02 - Mia Loko (3:33)
03 - Elspezoj (3:46)
04 - Ne Lasu Ŝi Enui (3:41)
Tiu varbalbumeto anoncas la alvenon de la oficiala KD "Samideano", kiu
aperos baldaŭ en 2010 ĉe VINILKOSMO.
Pluraj videoj videblas ĉe la paĝo de Eternerima ĉe http://www.facebook.com/l/937fe;www.myspace.com/eternerima
vidu pli ĉe http://www.facebook.com/l/937fe;www.ipernity.com/blog/39007/212091
kaj ĉe http://www.facebook.com/l/937fe;hiphopesperanto.blogspot.com/2009/12/ep-por-la-rep-havebla-nun.html
Se vi estas membro de TEJO, vi povas havi propran blogon ĉe tejo.org. Jen, kiel eblas ekhavi ĝin (kaj listo de la blogoj). Legu pli: http://tejo.org/eo/blogo
Mi, la redaktino de TEJO-aktuale salutas ĉiuj legantoj de JES kaj dankas por via intereso en TEJO-aktuale en 2009. Se vi havas proponojn aŭ kontribuojn vi povas kontakti min persone dum JES aŭ sendi ĝi retpoŝte al la retadreso tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho
(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu