TEJO-aktuale: numero 232, 2009-12

IJK 2011 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

I N F O R M I L O Nr.1 pri la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 46), 26-an de Junio – la 4-an de Julio, 2010, Litovio

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46 estas dediĉata al 35-jariĝo de litova urbo VISAGINAS.

ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT -44287 Kaunas, Litovio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas : litova.ea@mail.lt ; pjegorovas@takas.lt kaj irenaa@takas.lt .

Virtualaj albumoj de Vinilkosmo premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

La nova numero de Kontakto estas jam en la reto

La pdf-versio de "Kontakto 2009:5" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (ensalutu ĉe http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). La ĉefa temo de la 20-paĝa (jes!) numero estas "Televido", sed, kompreneble, temos ne nur pri ĝi.

Mi varme invitas ĉiujn verkemulojn kontribui por la sekvaj numeroj, kies eventualaj temoj estos:

K-to 234, 2009:6. IDOLOJ. Rapidu pri la kontribuo!

K-to 235, 2010:1. MODERNA ARTO. Planata limdato: la 15a de januaro.

La temoj povas esti "ŝovitaj" aŭ ŝanĝitaj depende de la venintaj kontribuoj, sed neniu via artikolo estos superflua!

Krome, bonvolu atenti, ke la 1an de decembro startas la enketo, kies celo estas plibonigo de la revuo. Bonvolu viziti la paĝon kaj informi pri ĝi viajn amikojn!

Amike,

Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro

kontakto@tejo.org

[tejo] Volontulado en Gvatemalo

Saluton,

Jen plusendita propono de volontulado:

Estas serĉata volontulo, kiu pretus instrui dum almenaŭ 3 monatoj, sed prefereble dum la tuta lernojaro 2010 (de januaro al septembro) en vilaĝa lernejo de Gvatemalo. Loko kiu havas unu el la plej belaj pejzaĝoj en la mondo.

La instruisto devas havi bonajn sciojn pri uzado de komputiloj kaj interreto krom denaska aŭ alta kaj flua nivelo de la hispana lingvo. Estas rekomendinda esti instruisto profesie (sed ne nepras). La laboro estos kun geinfanoj, kiuj aĝas inter 6 kaj 14. Ankaŭ eblos instrui esperanton.

La volontulo ricevos pro la laboro la tagmanĝon kaj loĝejon (ĉambron en la lernejo).

Bonvolu diskonigi tiun ĉi alvokon kaj kontakti Carlos G. (retadreso: carlos ĉe lithoswebs.com) aŭ Philippe Chavignon (retadreso: werphatao ĉe hotmail.com) por havi pli informon.

Dankon. Amike, Carlos G.

Via opinio pri Kontakto

Karaj Legantoj de Kontakto!

Via opinio pri la revuo estas por ni ege grava. Tial ni decidis fari enketon, per kiu ni volas ekscii, kion vi ŝatas, malŝatas kaj volus havi en la revuo. Tio helpos al ni plibonigi Kontakton kaj prepari ĝin ĝuste laŭ via plaĉo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1026

Membriĝo por 2010

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

Venontaj renkontiĝoj

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu