IJK 2011 en via lando!
Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson
TEJO-aktuale: numero 231, 2009-11
Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson
Se vi tion ĉi povas legi, la translokiĝo de tejo.org al nova servilo sukcesis :-)
Se vi trovos ion, kio ne funkcias, sendu mesaĝon al Paŭlo aŭ la oficejo, aŭ lasu komenton ĉi tie. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1023
Antaŭ kelkaj tagoj la nombro de uzantoj ĉe la retejo www.pasportaservo.org superis 1000 uzantojn! El ili, pli ol duono estas gastigantoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1025
La esperantlinga vikipedio naskiĝis en novembro 2001, fondita de Chuck Smith, 10 monatoj post la kreado de la Vikipedio mem. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1022
Karaj muzikŝatantoj,
Aŭskultu intervjuon en Pola Radio pri Vinilkosmo kaj aktualaj muzikaj projektoj en jena ligo: http://www.facebook.com/l/5d341;www.ipernity.com/blog/39007/202203
kaj la tutan elsendon de la 29a/10/2009 ĉe: http://www.facebook.com/l/5d341;www.polskieradio.pl/podcasting/show/?nr=12&name=radiowe_polecane aŭ http://www.facebook.com/l/5d341;www.polskieradio.pl/eo/
Bonan aŭskultadon !
Plej muzike
Flo !
http://www.facebook.com/l/5d341;www.vinilkosmo-mp3.com
http://www.facebook.com/l/5d341;www.vinilkosmo.com
Pagante trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas: Legu pli: http://tejo.org/eo/patrono
kara(j) (ge) s-ano(j),
kun granda bedaŭro mi informas vin tion:
la programo de esperanto en radio melodia ne plu okazos.
jen estiĝis ideologia konflikto ne transirebla.
kun amikeco kaj malĝojo,
juscelino gama
uea fakdelegito pri instruado kaj disvastigo de esperanto.
La retejo pasportaservo.org jam pli ol mil uzantoj kaj komence de la jaro aperos la libro. Tiel plenumiĝos unu el la plej grandaj transformiĝoj de Pasporta Servo, ĉi-foje en la retan mondon. Sed la libreto restas grava parto de la servo, kaj simbole kaj praktike.
Verŝajne multaj homoj havas demandon, ĉu la reta versio (ĉe www.pasportaservo.org, nomita PS2.0) estas anstataŭigo de la "klasika" libretversio.
La respondo estas ne. Sed ja libretversio iĝas aldonversio por la
retejo. Certe ĝi estas kutima agrabla versio kiun oni povas meti en la
poŝo kaj uzi en lokoj kie malfacilas retumi, kaj eblas montri al amikoj
kaj diri: "Jen, vidu kiel funkcias esperanto, mi povas konkeri tutan mondon
ne elspezante por loĝado".
Sed la libretversio ankaŭ havas siajn malavantaĝojn, ĝi povas perdiĝi
inter multaj aliaj libroj, ĝi povas rompiĝi, la informoj malnovas kaj ne
eblas aliĝi se vi ĉiujn kvar monatojn ŝanĝas loĝlokon.
Tamen la retejo ankaŭ avantaĝas. Facila kaj rapida aliĝado, estas pli facile havi kontakton kun gastigantoj, la informoj ĉiam estas aktualaj se la gastigantoj translokiĝas, ŝanĝas adreson, telefonon, ktp, kaj estas pli sekure ĉar oni povas kaŝi adreson kaj retpoŝtadreson, kaj korespondi nur per la konto. Tre helpas trovi gastiganton per mapo en la retejo. Kaj se vi aliĝas al pasportaservo.org kiel "gastiganto" vi povos aperi en la papera versio. Nur gravas, ke vi indiku ĉiujn datumojn kaj veran nomon. Alia agrabla momento de pasportaservo.org estas, ke vi povas ekkonatiĝi kun novaj esperantistoj kaj korespondi. Sur la retpaĝo vi povas legi blogaĵojn de aliaj pasportservanoj kaj skribi proprajn. Estas fantastike multe, kion vi povas fari tie.
Tiukaze, estus erare aserti ke la reta versio kontraŭas kaj anstataŭigas paperan version. Estas nur malsamaj aspektoj de la sama reto.
IOM DA HISTORIO
Pasporta Servo, kiun eldonis stabile Derk Ederveen dum 13 jaroj, je la
fino de 2008 estis transdonita al TEJO.
Derk pro personaj kialoj decidis transdoni Pasportan Servon kaj TEJO
akceptis la prizorgadon de PS.
Sed ne tiom ĉio facilas, kiel ŝajnas. TEJO devas fari multajn aferojn denove.
Multaj jam komencis kompreni ke la libreto ne plu estas tiel bona varbilo, iam homoj ekopiniis ke estas pli facile trovi tranoktejon pere de la reto ĉe la neesperantistaj retejoj, ĉar ne ĉiam, la teoriaj gastigantoj volus havi gastojn; povus okazi, ke tiuj homoj forgesis malmembriĝi aŭ simple ŝatas ricevi libreton. Do, la pasportserva libro komencis malgajni rilate al aliaj retejoj kun samaj servoj pro ĝia neaktualeco, kaj nemoderneco. Ne plu eblas uzi tion kiel bonan varbilon.
Dum IJK 2008 en Szombathely (Hungario), oni decidis efektivigi la ideon de Pasporta Servo 2.0 en la reto, kiu fakte jam de pluraj jaroj estis diskutata. La ideo de retejo plisimpligis la uzadon por multaj uzantoj, ĉar pli kaj pli da esperantistoj "loĝas" en la reto.
TEJO anoncis konkurson kaj kelkaj programistoj skribis proponojn. Unu propono estis akceptita kaj post unu jaro la retejo jam estis prezentita dum IJK 2009 en Liberec, Ĉeĥio. Kvankam la reta sistemo devigis rezigni de la antaŭa sistemo, por havi kaj la retejon kaj la libretversion kongruata, oni devas ŝanĝi la sistemon de enbazigo. Pro tiu kialo, la retejo nombris malmulte da gastigantoj, sed tiu nombro, tago post tago, pligrandiĝas.
KIEL KONTRIBUI
Vi certe povas kontribui per aliĝado! Prefere per la reto, tiel oni povas
pli facile kaj efektive prilabori datumojn. Aliĝinte certigu, ke vi
plenigis ĉiujn viajn datumojn ĝuste, kun plena nomo, aĝo kaj adreso,
ktp. Tio estas bezonata por aperi en la libro.
Se por vi estas pli oportune aliĝi papere, kontaktu vian landan
organizanton aŭ sendu al la oficejo en Roterdamo
(www.tejo.org/eo/kontaktu).
Ankaŭ vi estas bonvena komenti pri PS al oficejo ĉe tejo.org kaj
informado ĉe tejo.org.
KONKLUDO
Pasporta Servo 2.0 estas nova bebo de TEJO, kiu kreiĝis kun doloro. Dependas de ni ke tiu bebo havos nun fruktodonan kaj ĝojan vivon. Kaj pasportaservo.org kaj la libreto plu ĝojigos espertantistajn vojaĝemulojn.
Dum ni skribas tiujn liniojn, la retpaĝo nombras pli ol mil uzantoj, el kiuj preskaŭ sescent gastigas. La unuan libron TEJO planas eldoni je la komenco de la jaro 2010.
Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho
8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;
JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;
(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu