TEJO-aktuale: numero 230, 2010-01-31

Membriĝo por 2010

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

IJK 2011 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

La kvara Kontakto de la jaro 2009 aperis!

La retaj (plenkoloraj) pdf-versioj de "Kontakto 2009:4" (232) estas nun disponebla por la abonantoj, ĉe la Reta Jarlibro de UEA, ensalutu kaj elektu la sekcion "Teko"). Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1021

Nova estraro de TEJO kunvenis en Poznano, Polujo

La nova estraro de TEJO estis elektita dum IJK 2009 en Liberec', Ĉeĥujo. Ĝi unuafoje kunvenis inter la 18-a kaj 21-a de Septembro en Poznano, Polujo. La kunveno havis bonegan fruktodonan etoson, kie partoprenis ĉiuj estraranoj kaj eĉ du volontuloj, eksonta (Paŭlo) kaj sekvonta (Aleks). La estraro de TEJO diskutis kaj trovis solvon por la akraj demandoj de ofte malfruanta Kontakto kaj longe ne aperanta papera versio de Pasporta Servo. Krom tio la estraro de TEJO diskutis kaj decidis pri multaj aliaj temoj rilataj al TEJO-agado, ekzemple IJK, Komunikado, E@I, komisiitoj, KODEJO, retejoj kaj financoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1019

IJK 2010 okazos en Kubo

Aprilo 2009: La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun ĝojo anoncas kaj informas, ke ĝi venis al la decido, ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.

Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn.

IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK.

Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro kaj LKK donos dum la venontaj monatoj. Legu pli : http://tejo.org/eo/ijk/2010

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2010

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Legu pli: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=344#2

Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontoj

Dum la 95-a UK en Havano okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: amri ĉe huji.ac.il, ĝis 2010-01-31. Legu pli: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=345#2

e-programo en radio el Brazilo aŭebla per interreto

Ĉiu dimanĉe, ekde la 15-a de novembro (tago de la brazila respublika proklamigo), de la 10h ĝis la 10h30 (laŭ nuntempa somera brazilja horo aŭ laŭ UTC -2) – estiĝos radia programo pri esperanto. Ĝi okazos komence en la portugala, ĉar ĝi celas unue disvastigi e-on inter ne esperantistoj. La programo nomiĝos en la portugala: 'esperanto é o show. voce, o artista' = 'esperanto estas la spektaklo. vi, la artisto'

Ĝi okazos per Radio Melodia - 'La elkora radio' - Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri e-instruado kaj disvastigado, estos la prezentanto.
Vi estas invitita kunlabori, disvastigi kaj aŭskulti ĝin kaj ktp.

Oni aŭskultos ĝin per: www.melodiaweb.com.br
(klaku sur maldekstra laŭtparolilo k post elektu ligilon "Alternativo")

Pliaj informoj de s-ron Osmar Santos - direktoro de la Radio - pro lia apogo al esperanto:
http://www.melodiaweb.com.br/Contato.aspx

2a pagkategorio de JES finas je la 15a de Novembro

Mi memorigas, ke post 5 tagoj (do la 15-an de novembro) finiĝas la dua
aliĝperiodo por JES. Pliaj informoj: http://jes.pej.pl/

Venontaj renkontiĝoj

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;

Malferma Tago pri Ivo Lapenna, 28.11.2009, CO, Roterdamo, Nederlando http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=338;

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu