TEJO-aktuale: numero 229, 2009-10-30

Membriĝo por 2010

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

IJK 2011 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Somero por Esperanto en Sidnejo

Inter la 10 kaj 23 de januaro organizas la Aŭstralia Esperanto-asocio intensajn kursojn de esperanto, en la urbo Sidnejo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/997

La nombro de aliĝintoj al JES grave kreskis

Certe homoj kiuj forlasis interreton dum kelkaj semajnoj ne povus kredi kion estas nuntempe videbla sur la retpaĝo de JES.
Ĉar fakte, la retpaĝo montris "nur" 100 aliĝintojn je la 6a de oktobro. Certe pro la proksimiĝo de limdato, post kiam la prezo plialtiĝis, homoj amase aliĝis, tiel ke la nombro superis 150 je la 14a de oktobro, kaj 190 je la 17a. Legu pli : http://tejo.org/eo/node/998

Novaj KDoj havebla ĉe Vinilkosmo

Trejnkurso por instruistoj en Togolando en decembro 2009

Inter la 16-a kaj 31-a de decembro 2009 okazos, en Instituto Zamenhof, en Lome (Togolando) trejnkurso por E-instruistoj. Estas atendataj deko da partoprenantoj. Por efika selektado de la partoprenontoj, nun okazas preparkurso, kies programo jenas :
Paŝo I : Nia biblioteko
Paŝo II : El la Fundamento de Esperanto
Paŝo III : Zamenhof kaj Esperanto (iom da Historio)
Paŝo IV : Esperantismo
Paŝo V : Iom da metotidiko pri la E-instruado
Paŝo VI : Uzado de Vortaroj
Paŝo VII : Valoroj de Esperantaj diplomoj
Paŝo VIII: Tendencoj en la Esperanto-movado
Paŝo IX : Vivokonceptoj
Paŝo X : Nutrado de la tuta Homo
Paŝo XI : Tropo kaj Fabeloj/Proverboj afrikaj
La preparkurso komenciĝis la 2-an de oktobro 2009, kaj la 17-an ĵus iris la paŝo III al la kursanoj. Laŭ la tempoplanado, en ĉiu semajno la kursanoj ricevas almenaŭ unu paŝon. Tiel ĝis la fino de novembro ĉiuj paŝoj estos en la manoj de la kursanoj. Ĝis nun ĉio iras tre bone, kaj esperindas, ke tiel pluestos ĝis la fino de la preparkurso, kaj tiel estos ankaŭ por la trejnkurso mem en decembro 2009.
La preparkurso nun gvidas laborantoj de ACE (Afrika Centro Esperantista), kiuj gvidos ankaŭ la ĉeestan kurson en decembro 2009. Pliaj informoj: afrikacentro ĉe hotmail.com kaj esp.togo ĉe cafe.tg

Nova novaĵletero el Francio

ZEFIRO n-ro 01: Zorge Esperanto France Informas Rete ĵus aperis. Pliaj informoj: Aleks Kadar, alekska ĉe gmail.com

Venontaj renkontiĝoj

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;

Malferma Tago pri Ivo Lapenna, 28.11.2009, CO, Roterdamo, Nederlando http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=338;

Post-Somera Klaĉkunveno (PSKK) – Zutendaal, 2009-10-30 ĝis 2009-11-02 http://www.fleja.be/pskk/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu