TEJO-aktuale: numero 228, 2009-10-30

Ĝisdatigo de la TEJO-aktuale-retpoŝtabonanto-listo finita

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,
La ĝisdatigo estas finita, dankon por viaj reagoj kaj via kunlaboro.
Kore, Julia NOE,
redaktorino de TEJO-aktuale

IJK 2011 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Membriĝo por 2010

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĈE UEA

Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, estos legebla rete kontraŭ malpli alta pago. Jam ekde 2004 la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj povas legi ĝin rete samtage, kiam la redaktoro transdonas ĝin al la presejo, sed ekde 2010 sufiĉos pagi la kotizon de Membro kun Jarlibro, t.e. 24 EUR aŭ, en t.n. B-landoj, 12 EUR, por ĝui tiun eblecon. La kotizo de Membro-Abonanto kostas respektive 60 kaj 30 EUR.

La MJ-membroj ricevos ankaŭ la Jarlibron, sed antaŭ ĝia apero la Centra Oficejo sendos al ili mesaĝon kun la peto, ke tiuj, kiuj ne bezonas paperan Jarlibron, sciigu tion al la CO. Ili ja povas ĉiukaze konsulti la informojn pri delegitoj kaj la ceteran enhavon de la Jarrlibro ankaŭ rete.

Ankaŭ la plej malmultekosta membrokategorio de UEA, Membro kun Gvidlibro, ricevos novan servon en 2010, retan novaĵbultenon, kiu aperos ĉiumonate. La MG-kotizo kostas 10 EUR por A-landoj kaj 5 EUR por B-landoj.

Jam de longe la individuaj membroj rajtas 2-foje jare mendi librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA kun rabato de 10%. Ekde nun la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas la rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas. La limo de 2 mendoj restas nur por la kategorioj MJ kaj MG. ĉar la MJ-membroj povos legi la revuon rete, ili havos aliron ankaŭ al la rubriko Laste aperis. Ankaŭ la Membroj kun Gvidlibro ricevos ĝin kiel parton de sia monata novaĵbulteno. Informojn pri novaj varoj en la Libroservo povas senpage ricevi ĉiu ajn, ankaŭ ne-membro, abonante ilin ĉe katalogo.uea.org/index.php . Senpagaj por ĉiuj estas ankaŭ la Gazetaraj Komunikoj de UEA per abono ĉe www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html

La kotizoj de UEA por la jaro 2010 troviĝas ĉe www.uea.org/alighoj/alighkotizoj2010.html kaj reta aliĝilo ĉe db.uea.org/alighoj/alighilo.php

INTERNACIA KLUBO “ESPERANTOTUR” ofertas “VOJAĜOJ al CENTRA AMERIKO laŭ Itinero de Ernesto Hemingway”

TEJO-Estrarkunveno en Poznano

Mi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO. Estis la unua kunveno de la nova Estraro, do por mi la unua entute.
La etoso estis bonega. Plej grave estis ke ni (estraranoj kaj nova kaj malnova volontuloj) povis pli bone ekkoni unu la alian. Tion ni ankaŭ faris kaj mi konkludas: mojose!
Paulinka, Ĝenerala Sekretario

Patroniĝo

Fariĝu konscia subtenanto de TEJO! Fariĝu patrono de TEJO!
Pagante trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas: Legu pli: http://tejo.org/eo/patrono

La Nederlanda ILEI-Sekcio invitas vin!

En sabato la 17a de oktobro 2009 okazos en la biblioteka salono de la Andreo Cseh-Domo (Riowstraat 172, 2585 HW Den Haag, Nederlando, telefono 070 3556677) la tradicia NGGE-Studotago. Tiam la ambasadorino de Kubo kaj respondeculo pri Edukaj Aferoj parolos al la ĉeestantoj pri la edukada sistemo en Kubo. Plie, Ana Montesinos de Gomis, konata Esperantistino el Britio prezentos ludojn kaj ludilojn por lerni pri la E-kulturo. Nia lasta programero estos telekonferenco kun reprezentanto de nia ĝemela ILEI-Sekcio en Kubo kaj ILEI-Estrarano Julián Hernández Angulo. Li parolos pri la stato de la instruado en la lando de la venontjaraj gravaj eventoj, kiaj estas UK, IJK kaj ILEI-Konferenco kaj fine de lia parolado eblos ankaw starigi demandojn al li. La programo estos kompletigita per la kutima ero 'Lingvaj demandoj' gvidata de Rob Moerbeek.
La Cseh-Domo estas atingebla de la Centra Stacidomo per la tramlinio 9 direkte al Scheveningen (1 zono). Akcepto kun kafo/teo je la 10:30. Komenco je la 11:00.
La aliĝkotizo estas EUR 5,00, kiuj estas surloke pageblaj. Ĉiel estas rekomendinde sin anonci al la adreso de la Sekretario iesperanto@versatel.nl

Informis:
Atilio ORELLANA ROJAS
NGGE-Sekretario
Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag
Nederlando

[tejo] Olimpiaj Ludoj 2016 – Esperanto

Saluton, gekaraj!

Mi kaj miaj brazilaj amikoj planas nian agadon por meti Esperanton en la Olimpiaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro! Ni havas 7 jarojn por tion fari! Kaj ni bezonas VIAN HELPON! Unu el la plej simplaj agadoj, kiujn ni planas estas kontakti la sportistojn kaj konvinki ilin lerni Esperanton. Ni babilos kun ili pri la Olimpia internaciema spirito, pri la unuiĝo de ĉiuj popoloj en Olimpia etoso kaj pri la advantaĝoj lerni Esperanton por ke ĉiuj sportistoj povu babili inter si dum la ludoj! (tiuj sportistoj kiuj instruas infanojn estas des pli bone! Konvinku ilin instrui Esperanton al la infanoj ankaŭ). En Brazilo, la esperantistoj en ĉiu urbo provos kontakti la sportistojn de siaj urboj por konvinki ilin. ĈU VI EKSTERLANDANOJ POVAS FARI LA SAMAN EN VIAJ URBOJ??? Bonvolu! Ni bezonas helpon! Se Esperanto ne eniros la Ludojn tra la politika vojo (ni provos!!!), almenaŭ ĝi eniros la Ludojn tra la sportistoj!!!

Venontaj renkontiĝoj

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj http://bejo.esperanto.org.br;

Malferma Tago pri Ivo Lapenna, 28.11.2009, CO, Roterdamo, Nederlando http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=338;

Post-Somera Klaĉkunveno (PSKK) – Zutendaal, 2009-10-30 ĝis 2009-11-02 http://www.fleja.be/pskk/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu