TEJO-aktuale: numero 226, 2009-10-30

Nova TEJO-volontulo komencas labori

  • Saluton,

    mi estas Aleks. Hodiaŭ mi komencis mian laboron kiel TEJO-volontulo en la Centra Oficejo. Ĝis la fino de la semajno, kiam estos la Estrarkunveno, Paŭlo ankoraŭ restos por klarigi ĉion. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/aleks

  • Post-Somera Klaĉkunveno (PSKK) – Zutendaal, 2009-10-30 ĝis 2009-11-02

    Estraro de TEJO kunvenos en Poznano dum ArKonEs.

  • La nova Estraro de TEJO, elektita dum IJK en Liberec, kunvenos por sia unua estrarkunveno en Poznano, Polujo, inter la 18a kaj 21a de Septembro 2009, flanke de la XXV-a ArKonEs. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/990

  • Nova paĝaro de PEJ

  • Nia landa sekcio en Pollando, Pola Esperanto-Junularo (PEJ), renovigis sian retpaĝaron.

    La retejo bazigita sur sistemo WordPress estas dulingva (pola kaj Esperanta), enhavas ĉefe aktualaĵojn kaj plurajn informojn pri la organizo kaj pri Esperanto-movado en Pollando. Iru kaj rigardu la paĝaron ĉe pej.pl!

  • (Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj

  • Okazos en la urbo Charqueada/SP (180 km de la ĉefurbo San-Paŭlo) de la 7a ĝis la 11a de januaro 2010 (provizore) la Novjara Renkontiĝo de Brazila Esperantista Junulara Organizo, kiu ankaŭ bonvenigus alilandanojn.

    La ideo estas havi aranĝon por ke la junaj esperantistoj havu taŭgan ejon por amuziĝi kaj esperantumi en neformala etoso (por tiu iom pli formala ni havas BEJK-n kaj BKE-n).

    Oni antaŭvidas lui bieneton por ke ni havu bonegan etoson por esperantumi kune. La pokapa kotizo estos ĉirkaŭ 50 realoj. Tamen, tiu kotizo estas provizora, ĉar ni serĉadas apogantojn (t.e. la urbodomo, maljunaj esperantistoj, eĉ la kaso de BEJO) por iom kovri la kostojn.

    La surloka organizanto (Guilherme) bezonas scii kiom da homoj interesiĝas partopreni tian distran aranĝon. Do informu al ni konfirmante ke vi iras (aŭ montru intereson, aŭ petu informojn) per bejoesperanto ĉe yahoo.com.br, por ke oni povu lui taŭgan lokon por la koncerna nombro de interesiĝantoj.

    Pli da detaloj aperos baldaŭ. Estu atenta al la ret-paĝo de BEJO:
    http://bejo.esperanto.org.br

    Dankegon, Felipe Queiroz
    Ĝenerala Sekretario de BEJO

  • [ilei-flugiloj] Instrui Esperanton en Ĉinio

    Malsukcesa elŝuto.

    Membriĝo por 2010

  • Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

  • Malferma Tago pri Ivo Lapenna, 28.11.2009, CO, Roterdamo, Nederlando

  • La 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro 2009, estos dediĉita al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna (1909-1987), la longtempa ĝenerala sekretario kaj prezidanto de UEA. Prof. Carlo Minnaja, prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna kaj redaktoro de la impona libro Eseoj memore al Ivo Lapenna faros dum la tago du prelegojn pri la vivo kaj verko de la legendeca oratoro kaj movada gvidanto, pri kiu personajn rememorojn prezentos ankaŭ prof. Duncan Charters. Krome oni montros filmojn kun fragmentoj el diversaj paroladoj de Lapenna. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=338

  • Ankoraŭ 100 tagojn, inaŭguro de la Zamenhof-monumento en la Esperanto-urbo, 15.12.2009, Herzberg (Harz), Germanio

  • Nun la sonĝo por multaj realiĝos - ĝuste okaze de la grava jubileo dato. La urboadministracio kaj la urbestro volonte konsentis kaj ni kuraĝe mendis la monumenton.
    Sur ĉ. 1 metra ŝtuparo (kun fundamento) estos granda nigra marmorŝtono (postamento), sur kiu staros la 0,85 metran alta Zamenhof-busto el blanka marmoro. Ni preparos grandan inaŭguran ceremonion je la 15-a de decembro 2009 en la Esperanto-urbo. Legu pli: http://esperanto-urbo.de

  • Venontaj renkontiĝoj

  • 8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

    Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/

    JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

    Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, karavano "Kverka folio", 11-18 de oktobro http://tejo.org/eo/lf/ĉeboksaro; ArKonEs 18-20 de septembro 2009 http://arkones.org/;

    Velura Sezono en Jalto 27-an de septembro - 6-an de oktobro http://www.jaltaespero.narod.ru/;

    Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

  • Nova TEJO-volontulo komencas labori