TEJO-aktuale: numero 225, 2009-09

ARKONES - 18-20 IX 2009

  • Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe boninfluos vin.

    Vi povas proponi viajn programkontribuojn. Estas ja malfermita Esperantista aranĝo.

    Leszek Dobrowolski – la vizaĝo de ARKONES. Tiu juna talenta knabo gvidos ĉi jaran programon.

    Ĉe la paĝaro www.arkones.republika.pl estas atingebla arĥivo de informoj pri pasintaj Artaj Konfrontoj.

  • IJK 2011 en via lando!

  • Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. <br> Por pliaj informoj kontaktu lukasz ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski). Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

  • Estrara kaj aliaj elektoj en Liberec'

  • Dum la 65a IJK en Liberec' la Komitato de TEJO elektis novan Estraron.

    Reelektitaj estis Gregor Hinker kiel Prezidanto kaj Sergeo Tyrin kiel kasisto. Aldone estis elektita Oleksandra Kovyazina (Saŝa), Irmina Szustak kaj Łukasz Żebrowski (LukiZ) kiel Vicprezidantoj kaj Paulína Kožuchová kiel Ĝenerala Sekretario. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/976

  • Kontakto 2009:1 kaj 2009:2 jam haveblaj rete

  • La retaj (plenkoloraj) pdf-versioj de "Kontakto 2009:1" (229) kaj "Kontakto 2009:2" (230) ambaŭ jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/, ensalutu kaj elektu la sekcion "Teko"). Legu pli: http://tejo.org/eo/node/974

  • Vinilkosmo MP3 – nova servo de Vinilkosmo

  • Vinilkosmo, la muzikeldonejo de nia faka sekcio Eurokka, kreis novan servon: En vinilkosmo-mp3.com eblas aĉeti kaj elŝuti MP3-ajn versiojn de esperantlingva muziko. Ankaŭ oni povas provaŭskulti la kantojn antaŭe. Legu pli: http://tejo.org/eo/vinilkosmo-mp3

  • Traduku ĉuvaŝan fabelon!

  • Karaj samideanoj, ni ŝatus prezenti projekton "Traduku fabelon" organizata enkadre de la 14a Internacia Lingva Festivalo (Rusio, Ĉeboksari, 12-18.10.2009). Legu pli: http://tejo.org/eo/traduku-fabelon

  • Membriĝo por 2010

  • Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2009 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

  • Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, karavano "Kverka folio"

  • Kara samideano,
    Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko invitas vin partopreni en la Internacia karavano Kverka folio, organizota enkadre de la 14 Internacia Lingva Festivalo en Ĉeboksaro (Rusio). Ĝi okazos inter la 11-18 de oktobro. Legu pli: http://tejo.org/eo/lf/ĉeboksaro

  • 14-a Internacia arta E-festivalo Velura Sezono (2009), Jalta, Ukrainio, 27-an de septembro - 6-an de oktobro

  • La festivalo okazas en periodo, kiu en Jalto nomiĝas velura sezono, kiam suno jam ne bruligas, sed maro estas ankoraŭ varma. Do, ni atendas vin :-)

    Jalto estas fama ripozurbo en duoninsulo Krimeo ĉe Nigra maro(Ukrainio), oni nomas ĝin Perlo de la suda bordo de Krimeo. Norde ĝin ŝirmas montoj, sude karesas la maro. Tio kreas mediteranean klimaton. Belega naturo, montoj, maro, historiaj vidindaĵoj allogas amason de turistoj.

    Ĝi estis unu el luliloj de la internacia Esperanto-movado. En centro de la urbo estas du memortabuloj omaĝe al famaj Esperanto-pioniroj.

    La festivalo havas celon propagandon de Esperanto al la lokaj loĝantoj, ripozantoj kaj eksterlandaj turistoj, kiu tiutempe abundas en Jalto. Koncertoj okazas en halo de la urba kultura centro kaj sur la urboplaco.

    Legu pli: http://www.jaltaespero.narod.ru/

  • Venontaj renkontiĝoj

  • 8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

    Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/

    JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

    Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, karavano "Kverka folio", 11-18 de oktobro http://tejo.org/eo/lf/ĉeboksaro;

    ArKonEs 18-20 de septembro 2009 http://arkones.org/;

    Velura Sezono en Jalto 27-an de septembro - 6-an de oktobro http://www.jaltaespero.narod.ru/;

    Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

  • ARKONES - 18-20 IX 2009