TEJO-aktuale: numero 224, 2009-08

TEJO serĉas volontulon! Limdato 31a de aŭgusto

  • TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas la 31a de aŭgusto 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne sendodato), sed ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu

  • IJK 2011 en via lando!

  • Kandidatiĝu por organizi la 67-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15-a de decembro 2009. <br> Por pliaj informoj kontaktu lukasz ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski). Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

  • Kongresa Rezolucio de 65a IJK en Liberec

  • Dum la 65a IJK en Liberec, la Komitato aprobis Kongresan Rezolucion. Ĝi estas trovebla en bela elprintebla formo, kaj ĉi tie simple en la retpaĝo. Legu pli: http://tejo.org/eo/rezolucio-ijk2009

  • Novaĵoj pri JES en la JES-paĝaro

  • Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio. Legu pli: http://jes.pej.pl/

  • Filmeto pri la ĉi-jara IJK

    Malmultekosta loĝebleco por TEJO-aĝuloj: Itala Kongreso en Cassino, 2009.08.27-09.03

  • Itala Esperantista Junularo varme invitas vin al la 76-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo, ekde la 28-a de aŭgusto.

    Estas antaŭvidata junulara programeto, kaj kadre de la kongreso ankaŭ okazos Junulara Trejnada Seminario, gvidota de Michael Boris Mandirola kaj de eldonisto Bruĉjo Kasini.

    Plej substrekinde, danke al interkonsento kun Itala Esperanto-Federacio, disponeblas dudeko da loĝlokoj por junuloj (malpli ol 30-jaraaĝaj) laŭ aparte favoraj kondiĉoj: 16 eŭroj tage, inkluzive de loĝado kaj ĉiuj manĝoj!

    Informiĝu ĉe http://iej.esperanto.it/eo kaj mendu vian loĝlokon ĉe iej ĉe esperanto.it.

    La taga kotizo kompreneble ne inkluzivas aliĝon al la kongreso, pri kiu eblas informiĝi ĉe la oficiala kongresa retejo: http://italakongreso.esperantoitalia.it. La kotizo por eksterlandanoj dum la lasta aliĝperiodo estas 45€ entute.
    Fabio BETTANI

    IEJ - Itala Esperantista Junularo

    fabio.bettani ĉe esperanto.it

  • Membriĝo por 2010

  • Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2009 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

  • Profesia instruista trejnado en UAM kun ILEI-diplomo

  • La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
    La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 12-18.09.2009, la dua 30.01-05.02.2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultigon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.
    Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
    Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.
    Informo kaj aliĝo: interlin ĉe amu.edu.pl; ikoutny ĉe amu.edu.pl ĝis la 1a de septembro

  • KEKSO - 25a ĝis 27a de septembro 2009, Dessau, Germanio

  • La 8a Kekso-renkontiĝo okazos la 25an ĝis 27an de septembro 2009 en Dessau, Germanio. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/915

  • Venontaj renkontiĝoj

  • Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    8. Kekso Esperanto-renkontiĝo (25.09. - 27.09.09) en Dessau, Germanio http://www.tejo.org/eo/node/915;

    Venu al someraj kursoj en franca kastelo Greziljono http://gresillon.org/eventoj/programo_staĝoj_2009.doc;

    8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

    Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/

    Oranĝa renkontiĝo, 28-an, 29-an kaj 30-an de aŭgusto, Hernusando, Svedio http://www.tejo.org/seju/oranĝa-renkontiĝo-2009/;

    JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

    Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

  • TEJO serĉas volontulon! Limdato 31a de aŭgusto