TEJO-aktuale: numero 223, 2009-08

Raporto de ARD pri la 65-a IJK en Liberec'

  • Marde la 22-an de julio 2009 en sia noktomeza programo "Nachtmagazin" ("Nokta magazino"), la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, organizata inter la 18-a kaj la 25-a de julio en Liberec' (Ĉeĥio) kunlabore de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Laŭ statistikoj de ARD <1> vidis tiun raporton ĉirkaŭ 560.000 spektantoj. Vidu ĝin: http://www.youtube.com/watch?v=rwqJITm5xrM

  • TEJO ricevis novan estraron

  • Kun partopreno de pli ol 300 kongresanoj disvolviĝas en en la ĉeĥa urbo Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, pri kiu intertempe raportis en sia novaĵelsendo ankaŭ la germana televido ARD.
    Dum IJK kunsidas ankaŭ la Komitato de TEJO, kiu jam traktis la plej gravan punkton de sia tagordo, la elekton de nova Estraro por la dujara periodo 2009-2011. Kiel prezidanto estis reelektita Gregor Hinker el Aŭstrio. Paulína Kožuchová el Slovakio fariĝis ĝenerala sekretario kaj Sergeo Tyrin el Israelo kasisto. Saŝa Kovjazina el Ukrainio respondecos pri informado, Łukaŝ Żebrowski el Pollando pri IJK kaj kongresoj, kaj Irmina Szustak el Pollando pri landa agado. Kvar el la ses estraranoj estas novaj; nur Hinker kaj Tyrin oficis ankaŭ en la antaŭa periodo. Krome la Komitato elektis Marek Blahuŝ el Ĉeĥio kiel komisiiton pri reta agado. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/976

  • Oranĝa renkontiĝo, 28-an, 29-an kaj 30-an de aŭgusto, Hernusando, Svedio

  • La trian sinsekvan jaron, kun anticipo kaj ĝojo, ni povas inviti al la pli-kaj-pli tradicia ĉiu-jara renkontiĝo de Hernusando, kunaranĝaĵo inter la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. La 28-an, 29-an kaj 30-an de aŭgusto ni renkontiĝos, kaj ĝojos la saman neforgeseblan etoson kiel en 2007 kaj 2008. La ĉi-jara temo estas "la citrono". En la tuta citrusfamilio, la citrono estas eble la plej honesta frukto. Cetere, ĝi estas bone ŝatata kaj uzata, en kuirado, bakado, drinkmiksado, kaj en la eduka sistemo. Ĝi havas kontraŭbakteriaj ecoj, kaj historie estis uzata kontraŭ toksoj kaj skorbuto. Oni povas uzi citronojn por produkti insektan pesticidon, konstrui baterion, aŭ poluri kuprajn potojn. Citronoj estas kultivataj ĉefe en malriĉaj regionoj de la mondo. Per citrona temigo, ni povas ricevi pli profundan komprenon ankaŭ de la acidaj partoj de la esperantomovado. Legu pli: http://www.tejo.org/seju/oranĝa-renkontiĝo-2009/

  • Novaĵoj pri JES en la JES-paĝaro

  • Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio. Legu pli: http://jes.pej.pl/

  • Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ

  • ... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/911

  • Malmultekosta loĝebleco por TEJO-aĝuloj: Itala Kongreso en Cassino, 2009.08.27-09.03

  • Itala Esperantista Junularo varme invitas vin al la 76-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo, ekde la 28-a de aŭgusto.

    Estas antaŭvidata junulara programeto, kaj kadre de la kongreso ankaŭ okazos Junulara Trejnada Seminario, gvidota de Michael Boris Mandirola kaj de eldonisto Bruĉjo Kasini.

    Plej substrekinde, danke al interkonsento kun Itala Esperanto-Federacio, disponeblas dudeko da loĝlokoj por junuloj (malpli ol 30-jaraaĝaj) laŭ aparte favoraj kondiĉoj: 16 eŭroj tage, inkluzive de loĝado kaj ĉiuj manĝoj!

    Informiĝu ĉe http://iej.esperanto.it/eo kaj mendu vian loĝlokon ĉe iej@esperanto.it. <br> La taga kotizo kompreneble ne inkluzivas aliĝon al la kongreso, pri kiu eblas informiĝi ĉe la oficiala kongresa retejo: http://italakongreso.esperantoitalia.it. La kotizo por eksterlandanoj dum la lasta aliĝperiodo estas 45€ entute.
    Fabio BETTANI

    IEJ - Itala Esperantista Junularo

    fabio.bettani ĉe esperanto.it

  • Membriĝo por 2010

  • Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2009 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

  • La nova numero de KONTAKTO estas jam en la reto

  • La pdf-versio de "Kontakto 2009:2" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (ensalutu ĉe http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko").

    Mi deziras al ĉiuj agrablan legadon kaj varme invitas ĉiujn verkemulojn kontribui por la sekvaj numeroj, kies eventualaj temoj estos:
    K-to 232, 2009:4. TELEVIDO. Ankoraŭ estas spaco por via kontribuo - rapidu!
    K-to 233, 2009:5. IDOLOJ. Ĉu estas bone aŭ malbone havi idolojn? Ĉu idoloj nur montras sekvindan ekzemplon aŭ ankaŭ danĝere influas nian personan elekton? Ĉu vi povas rakonti pri la homoj, kiuj laŭ via opinio grave influis vian vivon aŭ la vivon de via lando? Planata limdato: la 15a de septembro. Rapidu!
    K-to 234, 2009:6. MODERNA ARTO. Ĉu la moderna amas-kulturo meritas la nomon "arto"? Ĉu la novaj teĥnologioj mortigas la arton aŭ male – donas al ĝi novan elanon? Ĉu en la moderna mondo tiel tradiciaj artoj kiel pentrarto aŭ literaturo plu havos la iaman gravecon? Rakontu pri viaj impresoj kaj ŝatataĵoj en la moderna artista mondo! Planata limdato: la 1a de novembro.
    La temoj povas esti "ŝovitaj" aŭ ŝanĝitaj depende de la venintaj kontribuoj, sed neniu via artikolo estos superflua!
    Amike, Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, kontakto ĉe tejo.org

  • Kontribuu al TEJO-Tutmonde

  • Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org.

  • Venontaj renkontiĝoj

  • Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    8. Kekso Esperanto-renkontiĝo (25.09. - 27.09.09) en Dessau, Germanio http://www.tejo.org/eo/node/915;

    Venu al someraj kursoj en franca kastelo Greziljono http://gresillon.org/eventoj/programo_staĝoj_2009.doc;

    8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

    Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/

    Oranĝa renkontiĝo, 28-an, 29-an kaj 30-an de aŭgusto, Hernusando, Svedio http://www.tejo.org/seju/oranĝa-renkontiĝo-2009/;

    JES, 26.12.09 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando http://jes.pej.pl/;

    Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

  • Raporto de ARD pri la 65-a IJK en Liberec'