TEJO-aktuale: numero 222, 2009-07

Invito al FESTO!!, 8an ĝis la 15an de aŭgusto, Zwingenberg (Bergstraße), Germanio

• Ĉi-jare Festo okazos en Germanio en la urbo Zwingenberg de la 8an ĝis la 15an de aŭgusto. Por aliĝi: http://festo.esperanto-jeunes.org/
Por ĝui esperantan etoson tuj post IJK, UK kaj MIRO, vi povas retrovi nin en FESTO. Vi ŝatas muzikon? *Multaj koncertoj* atendas vin: Supernova, Kapriol', Pafklik.... Vi deziras ekkoni novajn homojn el ĉiuj landoj? Festo estas la ĝusta loko.
Vi deziras retrovi amikojn? Invitu ilin!!!!
Se vi venas el Francio, el Kroatio aŭ el Germanio kaj ne volas vojaĝi sole, jam *pluraj karavanoj* estas organizitaj (eĉ *senpaga karavano* el Strasburgo!!!).
Eblas ankaŭ jam antaŭmendi la novan *T-ĉemizon* de Festo je via grandeco. Ĝi atendos vin je via alveno en Festo.
Ĝis FESTO!!!

• TEJO serĉas volontulon! (kandidatiĝlimdato plilongita)

• TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas ĵaŭdo, la 16a de julio 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne sendodato). Ni bonvenigas ĉiujn kandidatojn prezenti sin dum IJK (18a ĝis 25a de Julio, Liberec, Ĉeĥio). Tamen, ĉeesto dum la IJK ne estas kondiĉo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/volontulu

• Patroniĝo

• Fariĝu konscia subtenanto de TEJO! Fariĝu patrono de TEJO Pagante trioblon de vialanda MJ(-T)-kotizo vi ne nur subtenas la esperantistan junularon, vi ankaŭ ĝuas proksiman partoprenon en la junulara movado, ĉar de TEJO vi ricevas: Legi pli: http://tejo.org/eo/patrono

• Novaĵoj pri JES en la JES-paĝaro

• Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). Legu pli: http://jes.pej.pl/

• Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ

• ... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/911

• Augusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino, 2009.08.27-09.03

• Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 76a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/819

• Membriĝo por 2010

• Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2009 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho

• Kontribuu al TEJO-aktuale

• TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al tejo-aktuale(ĉe)tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta eldono.

• Venontaj renkontiĝoj

• 94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;
Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;
8. Kekso Esperanto-renkontiĝo (25.09. - 27.09.09) en Dessau, Germanio http://www.tejo.org/eo/node/915;
Venu al someraj kursoj en franca kastelo Greziljono http://gresillon.org/eventoj/programo_staĝoj_2009.doc;
Invito al FESTO!!, 8an ĝis la 15an de aŭgusto, Zwingenberg (Bergstraße), Germanio http://festo.esperanto-jeunes.org/;
7a SOMERE, 1a - 8a de augusto 2009 en Jünkerath, Germanio http://www.esperantoland.org/somere/

8a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010 en Saarbrücken, Germanio http://www.esperantoland.org/nr/

Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

• Invito al FESTO!!, 8an ĝis la 15an de aŭgusto, Zwingenberg (Bergstraße), Germanio