TEJO-aktuale: numero 218, 2009-06

Nova TEJO-volontulo

  • Saluton,

    ekde hodiaŭ mi, Paŭlo Ebermann, estas TEJO-volontulo. Mi anstataŭas la ĝisnunan volontulon Federico, kaj laŭplane restos ĝis fino de somero aŭ komenco de aŭtuno, kiam eklaboros nova volontulo kun normala daŭro. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/906

  • Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto

  • Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!

    La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj! Legu pli: http://tejo.org/eo/ps

  • Kontribuoj por Kontakto serĉata

  • Mi varme invitas ĉiujn verkemulojn kontribui por la sekvaj numeroj, kies temoj estos:
    - K-to 230, 2009:2. MALGRANDAJ ETNOJ. Ankoraŭ estas spaco por via kontribuo - rapidu!
    - K-to 231, 2009:3. TELEVIDO. Planata limdato: la 15a de julio.
    Tamen ni danke akceptos ĈIUJN kontribuojn kaj proponojn! Ĝis la sekva numero, kiu atingos vin jam tre baldaŭ!
    Amike, Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, kontakto ĉe tejo.org

  • Invito al FESTO!!, 8an ĝis la 15an de aŭgusto, Zwingenberg (Bergstraße), Germanio

  • Ĉi-jare Festo okazos en Germanio en la urbo Zwingenberg de la 8an ĝis la 15an de aŭgusto. Por aliĝi: http://festo.esperanto-jeunes.org/
    Por ĝui esperantan etoson tuj post IJK, UK kaj MIRO, vi povas retrovi nin en FESTO. Vi ŝatas muzikon? *Multaj koncertoj* atendas vin: Supernova, Kapriol', Pafklik.... Vi deziras ekkoni novajn homojn el ĉiuj landoj? Festo estas la ĝusta loko.
    Vi deziras retrovi amikojn? Invitu ilin!!!!
    Se vi venas el Francio, el Kroatio aŭ el Germanio kaj ne volas vojaĝi sole, jam *pluraj karavanoj* estas organizitaj (eĉ *senpaga karavano* el Strasburgo!!!).
    Eblas ankaŭ jam antaŭmendi la novan *T-ĉemizon* de Festo je via grandeco. Ĝi atendos vin je via alveno en Festo.
    Ĝis FESTO!!!

  • Interesa renkontiĝo en Finnlando / 19a/20a de Septembro, Pori/Björneborg, Finlando

  • Esperanto-Asocio de Finnlando okazigas tradicie du jarajn semajnfinajn eventojn: Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kun la asocia jarkunveno kaj ceteraj ĉefe movadaj temoj, kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro kun temoj kulturaj kaj turismaj. Kompreneble kun eroj amuziĝaj en ambaŭ. Tria tradicia evento estas juniaj someraj kursoj en la popolaltlernejo ĉe la ortodoksa monaĥejo Valamo.
    Ni ĉiam bonvenigas alilandajn amikojn, kaj nun ni aparte vin invitas kaj instigas al niaj Aŭtunaj Tagoj 19. - 20.9.2009 en la sudokcidenta provinca urbo Pori/Björneborg (140 km norde de Turku/Åbo, 190 km sude de Vaasa/Vasa). Ni elektis la temon 200-jara Finnlando. La jaro 1809, kiam Finnlando estis eksigita de la sveda regno, estis turnopunkto kiu komencis la vojon al popollingva nacia emancipo. Kio kaj kiel, pri tio ni kolektas programon kun erudicio kaj arto.

  • Filmo pri unua IJK

  • En la arkivoj de UEA troviĝis filmo el unua IJK. Ĝi nun estas rete spektebla en la Ipernity-paĝaro de UEA. Plenkvalitan version de ĝi ni montros en la filmejo de ĉi-jara, 65a IJK en Liberec'. Vidu: http://www.ipernity.com/doc/97850/4716426

  • 2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)

  • La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/834

  • UEAviva: kun TEJO-volontuloj

  • Saluton karaj TEJOanoj,
    en la nova eldono de UEAviva troviĝas ankaŭ peco pri intaj kaj antaj TEJO-volontuloj. Sed vi devos antaŭe elteni ĝis la mezo ;-)
    http://www.youtube.com/UEAviva
    Paŭlo (TEJO-volontulo)

  • Venontaj renkontiĝoj

  • Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

    94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

    ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

    44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

    2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

    Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;

    Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

  • Nova TEJO-volontulo