TEJO-aktuale: numero 217, 2009-05

IJK 2010 okazos en Kubo

  • La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun ĝojo anoncas kaj informas, ke ĝi venis al la decido ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso IJK okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.

    Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn.

    IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK.

    Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro donos dum la venontaj monatoj. Vidu: http://tejo.org/eo/node/887

  • Blogo de TEJO-estraro enhavas novaĵojn

  • Jen la blogo de la TEJO-estraro. En ĝi vi povos legi pri lastatempaj novaĵoj de la tuta estraro de via organizo. Legu pli: http://tejo.org/eo/blog/2747

  • Anemona renkontiĝo la 22-a ĝis la 24-a de majo 2009

  • SEJU kaj SEF invitas al la Anemona Renkontiĝo, de la 22-a ĝis la 24-a de majo, en Borlänge, Svedio. Ni ankoraŭ preparas la retpaĝon, kaj aperos iom post iom pli da informoj kaj bildoj, sed jam eblas aliĝi. Venu ĝui la svedan printempon inter amikoj, konataj aŭ konotaj! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/871

  • Internacia seminario “Apliko de Esperanto en la faka kaj profesia agado “Karlovo 12-15.06.2009 Bulgario

  • Temoj de la prelegoj-diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun profesia agado de la prelegonto.La prelegonto povas prezenti koncize sian prelegon kaj poste estos diskutoj pri la temo.La plenan tekston de la prelego ni publikigos post la seminario en prelegaro.Ni petas la prelegontojn ĝis 25.05 sendi al ni resumojn de la prelegoj , ĉar ni dezirus disdoni ilin al la partoprenontoj en la komenco de la Seminario.

    Vi povus ricevi skribante al nia reta aŭ poŝta adreso kaj same telefonante al mi: +359 885056469 aŭ prof. Leonov leonov ĉe rozabg.com

  • Nova redaktisto por TEJO Tutmonde trovita

  • Hodiaŭ ni kun plezuro ricevis mesaĝon de Nicola Ruggiero kiu akceptas kun ĝojo sian nomumon kiel nova redaktoro de TEJO Tutmonde. Ni nun antaŭĝojas poeziajn numerojn de TT. Legu pli: http://tejo.org/eo/blog/2747

  • Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto

  • Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!

    La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj! Legu pli: http://tejo.org/eo/ps

  • Konkurso Partoprenu IJK-n

  • Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

    La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn -- la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

    Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

  • Kontribuoj por Kontakto serĉata

  • Mi varme invitas ĉiujn verkemulojn kontribui por la sekvaj numeroj, kies temoj estos:
    - K-to 230, 2009:2. MALGRANDAJ ETNOJ. Ankoraŭ estas spaco por via kontribuo - rapidu!
    - K-to 231, 2009:3. TELEVIDO. Planata limdato: la 15a de julio.
    Tamen ni danke akceptos ĈIUJN kontribuojn kaj proponojn! Ĝis la sekva numero, kiu atingos vin jam tre baldaŭ!
    Amike, Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, kontakto ĉe tejo.org

  • Nova TEJO-volontulo

  • Saluton,

    ekde hodiaŭ mi, Paŭlo Ebermann, estas TEJO-volontulo. Mi anstataŭas la ĝisnunan volontulon Federico, kaj laŭplane restos ĝis fino de somero aŭ komenco de aŭtuno, kiam eklaboros nova volontulo kun normala daŭro. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/906

  • Venontaj renkontiĝoj

  • Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

    94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

    ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

    44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

    2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

    Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;

    Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php;

  • IJK 2010 okazos en Kubo