TEJO-aktuale: numero 216, 2009-05

Konkurso Partoprenu IJK-n

  • Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

    La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn -- la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

    Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

  • Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

  • Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio. Legu pli: http://tejo.org/eo/TT-redaktisto

  • Ekzameniĝu en Esperanto dum IJK en Ĉeĥujo!

  • Ĉu vi jam havas atestilon pri via scio de la internacia lingvo? Se aliĝos sufiĉaj interesatoj, okazos dum la IJK en Liberec la novtipaj ekzamenoj en Esperanto (niveloj B1, B2, C1) kontraŭ avantaĝa prezo: danke al subteno de UEA la ekzamenkotizoj en la enkonduka jaro 2009 estas subvenciataj. La novtipaj ekzamenoj kongruas kun la Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo. Interesatoj pri ekzameniĝo je la niveloj B1, B2, C1 bonvolu kiel eble plej rapide skribi al <ijk.ekzamenoj@esperanto.cz>.

    - Informaro pri la novtipaj ekzamenoj: http://tinyurl.com/ca73rr
    - Kotizekzemploj: http://tinyurl.com/d3tupz
    - Detala kotizlisto: http://tinyurl.com/dz5e6u

    Petr Adam Dohnálek,
    responsulo pri la lingvoekzamenoj dum IJK 2009 en Liberec'

  • Junulara Programo dum UK kaj malmultkosta amasloĝejo

  • Dum ĉi-jara UK en Bjalistoko okazos aparte interesa Junulara Programo. Kadre de ĝi okazos inter alie Aktivula Trejnado, diversaj prezentadoj, renkontiĝoj kun interesaj homoj en Salono de Junularo, Kultur-Lingva Festivalo kaj... unua koncerto de brazila metalgupo Supernova!

    Por sperti tion aliĝu ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html (prefere tuj, ĉar favorpreza aliĝperiodo daŭras ankoraŭ ĝis la 31-a de marto. Gejunuloj naskiĝintaj en la 1989-a jaro kaj poste aliĝas SENPAGE!

    Krome ekzistas speciala malmultkosta loĝpropono por junularo. Temas pri amasloĝejo, kie tuta semajno kostos nur ĉirkaŭ 20 eŭrojn (depende de kurzo de zloto).

    Atentu! La propono validas ekskluzive por junularo ĝis la 29-a vivojaro kaj ne troveblas en la UEA-paĝaro. Por rezervi lokon en malmultkosta amasloĝejo sendu mesaĝon al viavento@onet.eu kun konfirmo de via aliĝo ricevita de UEA.

    Amike, LukiZ

  • Limdatoj por aliĝkategorioj de someraj renkontiĝoj alproksimiĝas

  • Post KEF kaj antaŭ IJK okazos antaŭkongreso en Vieno, trajna karavano el Francio kaj bicikla el Szczecin (Pollando), Somera Esperanto-Studado (SES2009) en Slovakio, ILEI-konferenco en Pollando. Poste okazos karavano de IJK al la UK en Bjalistoko, kiun sekvos MIRO en Kroatio kaj FESTO en Germanio.

  • Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperantokongreso, Pentekosto 2009 (28.5. – 3.6.2009), Herzberg am Harz, Germanio

  • Okazos kune la Germana Esperanto-Kongreso kaj la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz (Germanio). Ĉi tiun duoblan kongreson okazigos la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio. La ĉeftemo estos "Esperanto por multkultura Eŭropo". Inter la programeroj estas prelegoj, ekskursoj kaj aliaj eventoj por la junularo. Por pliaj informoj, vidu http://www.tejo.org/eo/node/821.

  • Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto

  • Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!

    La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj! Legu pli: http://tejo.org/eo/ps

  • 1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009)

  • La 4-an semajnfinon de majo okazos en Ĉinio internacia junulara seminario. La temo estos "Junularo kaj Interpaciĝo" kaj la kunvenejo estos la Heilongjiang-a Scienc-teknika Instituto en Harbino. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/870

  • TEJO-estraro nun havas blogon en tejo.org

  • Saluton, karaj,

    Jen la blogo de la TEJO-estraro. En ĝi vi povos legi pri lastatempaj novaĵoj de la tuta estraro de via organizo. Baldaŭ venos la unuaj! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/886

    Federico
    TEJO-volontulo

  • Venontaj renkontiĝoj

  • Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

    Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;

    94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

    ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

    44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

    2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

    Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;

    1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009) http://tejo.org/eo/node/870;

    Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php;

    Anemona renkontiĝo la 22-a ĝis la 24-a de majo 2009 http://tejo.org/eo/node/871;

  • Konkurso Partoprenu IJK-n