TEJO-aktuale: numero 215, 2009-04

Konkurso Partoprenu IJK-n

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn -- la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, 25.4.2009, Roterdamo, Nederlando

Anna Löwenstein en la aprila Malferma Tago. En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. Pliaj informoj: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=316#1

Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio. Legu pli: http://tejo.org/eo/TT-redaktisto

Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio

PSI estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 25-a PSI ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj diversaĝaj.

Pliajn informojn per:
Germana Esperanto-Asocio, Jörg Gersonde, psi ĉe esperanto.de
aŭ en la oficiala retpaĝo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/727

ILEI-konferenco, 17-25an de julio en Krakovo, Pollando

La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado” estas la temo por ĉijara ILEI konferenco, kiu okazos la 17-25an de julio en Krakovo,Pollandokaj de konferenca Simpozio, kiu okazos ĵaude, la 23an de julio. Unu el celoj de konferencaj Simpozioj estas ebligi kunvenon kaj kunlaboron de esperantistaj sciencistoj kun neesperantistaj sciencitoj de loka medio.Tiucele estas proponataj minimume du laborlingvoj: esperanto kaj la oficiala lingvo de la gastiganta lando (kompreneble, kun tradukoj) - ĉifoje la pola.

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php

Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php .Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Maùgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando ĉe gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petroviã rade ĉe ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd ĉe esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

Ekzameniĝu en Esperanto dum IJK en Ĉeĥujo!

Ĉu vi jam havas atestilon pri via scio de la internacia lingvo? Se aliĝos sufiĉaj interesatoj, okazos dum la IJK en Liberec la novtipaj ekzamenoj en Esperanto (niveloj B1, B2, C1) kontraŭ avantaĝa prezo: danke al subteno de UEA la ekzamenkotizoj en la enkonduka jaro 2009 estas subvenciataj. La novtipaj ekzamenoj kongruas kun la Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo. Interesatoj pri ekzameniĝo je la niveloj B1, B2, C1 bonvolu kiel eble plej rapide skribi al <ijk.ekzamenoj@esperanto.cz>.

- Informaro pri la novtipaj ekzamenoj: http://tinyurl.com/ca73rr
- Kotizekzemploj: http://tinyurl.com/d3tupz
- Detala kotizlisto: http://tinyurl.com/dz5e6u

Petr Adam Dohnálek,
responsulo pri la lingvoekzamenoj dum IJK 2009 en Liberec'

Junulara Programo dum UK kaj malmultkosta amasloĝejo

Dum ĉi-jara UK en Bjalistoko okazos aparte interesa Junulara Programo. Kadre de ĝi okazos inter alie Aktivula Trejnado, diversaj prezentadoj, renkontiĝoj kun interesaj homoj en Salono de Junularo, Kultur-Lingva Festivalo kaj... unua koncerto de brazila metalgupo Supernova!

Por sperti tion aliĝu ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html (prefere tuj, ĉar favorpreza aliĝperiodo daŭras ankoraŭ ĝis la 31-a de marto. Gejunuloj naskiĝintaj en la 1989-a jaro kaj poste aliĝas SENPAGE!

Krome ekzistas speciala malmultkosta loĝpropono por junularo. Temas pri amasloĝejo, kie tuta semajno kostos nur ĉirkaŭ 20 eŭrojn (depende de kurzo de zloto).

Atentu! La propono validas ekskluzive por junularo ĝis la 29-a vivojaro kaj ne troveblas en la UEA-paĝaro. Por rezervi lokon en malmultkosta amasloĝejo sendu mesaĝon al viavento@onet.eu kun konfirmo de via aliĝo ricevita de UEA.

Amike, LukiZ

IJF 2009, de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2009 en Giulianova, Italio

  • IJF 2009 okazos en Giulianova, ĉarmega itala urbo laŭ la Adriatika marbordo, en la centra regiono Abruzo. La temo de la ĉijara festivalo estos "Eŭropa identeco". Aldone, la Itala Esperantista Junularo disponigas helpon por partoprenantoj el malriĉaj landoj. Vidu la informplenan retpaĝon! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/858

  • Venontaj renkontiĝoj

    Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

    Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;

    94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

    ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

    44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

    2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

    Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

    Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;

    1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009) http://tejo.org/eo/node/870;

    Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php;