TEJO-aktuale: numero 214, 2009-03

Konkurso Partoprenu IJK-n

Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en amasloĝejo kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la amasloĝejo, do la diferencon vi pagos).

La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn
-- la premioj financos ĝis 80% de ĉiuj kostoj.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n". Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, 25.4.2009, Roterdamo, Nederlando

Anna Löwenstein en la aprila Malferma Tago. En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. Pliaj informoj: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=316#1

Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio. Legu pli: http://tejo.org/eo/TT-redaktisto

Somera Esperanto-Studado (SES-2009) okazos inter la 10-a kaj la 18-a de julio 2009. Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo!

La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90km de Vieno.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

- Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto;

- Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;

- Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 4-5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenontoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova eŭropa referenckadro pri lingvo-instruado de A1 ĝis C1. Pliaj informoj: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

ILEI-konferenco, 17-25an de julio en Krakovo, Pollando

“La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado” estas la temo por ĉijara ILEI konferenco, kiu okazos la 17-25an de julio en Krakovo, Pollando kaj de konferenca Simpozio, kiu okazos ĵaude, la 23an de julio. Unu el celoj de konferencaj Simpozioj estas ebligi kunvenon kaj kunlaboron de esperantistaj sciencistoj kun neesperantistaj sciencitoj de loka medio.Tiucele estas proponataj minimume du laborlingvoj: esperanto kaj la oficiala lingvo de la gastiganta lando (kompreneble, kun tradukoj) - ĉifoje la pola. Limdato por la unua aliĝperiodo estas la 31a de Marto 2009.

Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://ilei.info/konferenco/2009/konferenco_2009.php

Reta aliĝilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php .Vi ĉiam estas bonvena skribi al: Maùgosia J. Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com ― ĉefa loka organizanto, Radojica Petroviã rade@ikso.net ― prezidanto de ILEI, Sjoerd Bosga sjoerd@esperanto.se ― kasisto de ILEI.

Organizantoj

Unua rep-disko en Esperanto !

Jen nova varbada video estas videbla ĉe http://farbskatol.net

La Pafklik eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj. Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".

Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laŭ mp3 versio por la ŝatantoj de karaokeo.

La Pafklik - Fek al Esperanto Vinilkosmo-2009

=> KD jam aĉeteblas (16 EUR + sendokosto) http://www.vinilkosmo.com
=> Tri titoloj jam aŭskulteblas: http://www.pafklik.com, http://pafklik.ipernity.com

Ĉu vi spektus animaciajn filmojn en E-o?

Saluton.

Mia revo estas fari animaciajn filmojn en Esperanto. Ĝuste nun mi studas ĉe lernejo en Vankuvero, Kanado. Mi volas montri al miaj samklasanoj kaj instruistoj ke ja ekzistas homoj el ĉirkaŭ la mondo kiuj volas vidi novajn animaciaĵojn en Esperanto.

Se vi subtenas mian revon, bonvolu sendi poŝtkarton al mi ĉe la jena adreso.

Simmon Keith Barney
1111 Pacific St, # 407
Vancouver, BC
V6E 3X7
CANADA

Bonvolu senti vin libera plusendi mian peton.

Antaŭdankas vin
Simono <simmon ĉe traevoli.com>

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)

Junuloj bonvenos en la estonta Mezorienta Kunveno, kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en Iznik, Turkio. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/842

IJF 2009, de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2009 en Giulianova, Italio

IJF 2009 okazos en Giulianova, ĉarmega itala urbo laŭ la Adriatika marbordo, en la centra regiono Abruzo. La temo de la ĉijara festivalo estos "Eŭropa identeco". Aldone, la Itala Esperantista Junularo disponigas helpon por partoprenantoj el malriĉaj landoj. Vidu la informplenan retpaĝon! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/858

Venontaj renkontiĝoj

Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo ĝis 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/727;

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio) http://tejo.org/eo/node/842;

Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;

94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

33a IJF - Internacia Junulara Festivalo 8 aprilo ĝis 14 aprilo 2009, Giulianova, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2009/;

ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;

1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009) http://tejo.org/eo/node/870;