TEJO-aktuale: numero 213, 2009-03

Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio. Legu pli: http://tejo.org/eo/TT-redaktisto

Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio

PSI estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 25-a PSI ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj diversaĝaj.

Pliajn informojn per: Germana Esperanto-Asocio, Jörg Gersonde, psi ĉe esperanto.de aŭ en http://tejo.org/eo/node/727.

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 29a de Junio ĝis 17a de Julio 2009, San

Saluton, iom alternativa al la eŭropaj grandaj renkontiĝoj en somero: En Usono okazas la "Nord-Amerika Somera Kursaro", ĉi-jare jam la 40an fojon. Tiu aranĝo okazos de 29a de Junio ĝis 17a de Julio 2009, do longas tri semajnojn. Estas Esperanto-kursoj de diversaj niveloj de spertaj instruistoj, tri horojn tage. Eblas ricevi kredit-poentojn de la usona universitata sistemo (ĉar la kursoj estas oficialaj kursoj de "University of California, San Diego", kie la aranĝo okazos). Krom la kursoj estas bunta programo vespere kaj semajnfine. La kostoj estas iom grandaj, sed se vi ĉiuokaze iam volis studi en Usono, jen bona ebleco. (Kaj estas ebleco por stipendioj, ŝajne.) Jen detaloj: http://esperanto.org/nask/

Paŭlo

30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, 25.4.2009, Roterdamo, Nederlando

Anna Löwenstein en la aprila Malferma Tago. En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. Pliaj informoj: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=316#1

1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009)

La 4-an semajnfinon de majo okazos en Ĉinio internacia junulara seminario. La temo estos "Junularo kaj Interpaciĝo" kaj la kunvenejo estos la Heilongjiang-a Scienc-teknika Instituto en Harbino. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/870.

Venontaj renkontiĝoj

Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/727;

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio) http://tejo.org/eo/node/842;

Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;

Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;

94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

33a IJF - Internacia Junulara Festivalo 8 aprilo ĝis 14 aprilo 2009, Giulianova, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2009/;

ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php;

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;

2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;

Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;