TEJO-aktuale: numero 212, 2009-03

5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)

Ekpretiĝas la kvina Ibera Renkontiĝo en Oporto. Ĝi okazos en la nordo de Portugalio inter la 6a kaj la 8a de marto de 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/839

Voĉdonu proponon pri kurso de Esperanto en LivaMocha!

Saluton al ĉiuj!
Post relative sukcesa kampanjo por esperanto en la usona teritorio, mi petas al vi ke partoprenu alian: Ekzistas moderna kaj bunta retejo pri instruado de lingvoj – kun bonaj servoj senpagaj krom kelkaj pagendaj – kiu furoras almenaŭ en Brazilo, nome LiveMocha www.livemocha.com>. Tiu retejo jam havas kursojn de la angla, franca, germana, hinda, hispana, islanda, itala, japana, portugala, kaj rusa, kaj ekzistas propono por disponigi kurson de esperanto tie por ke oni balotu aŭ ne. Kiel baloti? Vi bezonas registriĝi en la retejo http://livemocha.uservoice.com (por tio, klaku sur "Sign Up", em la dekstra supra parto de la paĝo). Post tio, konfirmu vian registriĝon en via retadreso mem, ĉar vi ricevos konfirman retleteron tuj. Serĉu do la proponon "Add a course in Esperanto" kaj voĉdonu "3". Prete! Vi jam balotis!
Dankegon, Felipe QUEIROZ (Brazilo),
Sekretario de BEJO, Komitatano A de TEJO

33a IJF - Internacia Junulara Festivalo 8 aprilo ĝis 14 aprilo 2009, Giulianova, Italio

Mia plej ŝatata paska tradicio estas Internacia Junulara Festivalo. Ĉijare ĝi okazos en Giulianova, ĉe la Adriatika maro, de la 8a ĝis la 14a de aprilo, teme "Eŭropa Identeco". Ĉiujn informojn vi trovas ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ .
IEJ ankaŭ starigis IJFonduson. Estas tri lokoj pro esperantistoj el malriĉaj landoj kiuj povos partopreni IJF-n SENPAGE kiel memzorgantoj. Pliaj informoj pri la fonduso ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ijfonduso.html .
Ĝis baldaŭ!
Michael Boris

Planu vian Esperantan Someron!

Post KEF kaj antaŭ IJK okazos antaŭkongreso en Vieno, trajna karavano el Francio kaj bicikla el Szczecin (Pollando). Poste okazos karavano al la UK en Bjalistoko, kiun sekvos MIRO en Kroatio kaj FESTO en Germanio proksime al la landlimo de Francio.

Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio. Legu pli: http://tejo.org/eo/TT-redaktisto

Komentoj por la ok dezajnoj proponitaj

Mi bezonas komentojn por la ok dezajnoj proponitaj (aŭ por aliaj similaj ideoj) ĉar vere nun estas la momento por elekti la finan vizaĝon por la projekto, ĉu bone? Bv eniri kaj komenti libere: Ok dezajnoj por la reta versio de Pasporta Servo http://tejo.org/ca/node/851

Ĉu vi ŝatus kontribui al libreto pri Eo?

Saluton tejo-anoj!
mi kunmetas libreton pri Eo. unue en Eo sed poste ĝi espereble ekzistos en naciaj/etnaj lingvoj ĉar la celgrupo estas homoj kiuj nenion au malmulton scias pri Eo.
en la loko kie estas priskribo de Pasporta Servo estus tre bone havi mallongan citaĵon de iu kiu multe PS-umis. povas temi pri kial vi ŝatas uzi PS-on aŭ pri io amuza kion vi spertis uzante PS-on.
ankaŭ estus tre bone ricevi rakonteton de pluraj tejo-anoj por la parto "Personaj rakontetoj pri Eo". ekz pri via unua ijk aŭ pri tejo-seminario kiun vi ŝatis aŭ kial vi penas ke Eo bonas por internaciaj junularaj aranĝoj aŭ io tute alia.
jen la nuna stato de la libreto: http://ikso.net/tmp/libreto_v4.doc se vi tralegos kaj havos komentojn, mi tre ĝojus se vi sendus ilin al mi!
amike, Hokan - tre fiera pri la aĉeto de tejo.org de barata knabo nomata Tejo :-)

ILEI konferenco okazos la 17-25an de julio 2009 en Krakovo, Pollando

ILEI konferenco estas proponata kiel unu el eblaj antaukongresoj. Ĉefa loka organzizanto - Malgoŝia Komarnicka margareta.ilei.pollando@gmail.com .

Pliaj informoj en http://www.ilei.info/agado/Krakovo.php

Venontaj renkontiĝoj

Internacia Himalaja Renkontiĝo, en Anapurna, Nepalo (26a de februaro ĝis 3a de marto 2009) http://tejo.org/eo/node/830;
Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/727;
2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio) http://tejo.org/eo/node/842;
Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/;
Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;
94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;