TEJO-aktuale: numero 211, 2009-02

Internacia Himalaja Renkontiĝo, en Anapurna, Nepalo (26a de februaro ĝis 3a de marto 2009)

La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la okan dekdutagan Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/830

Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio

PSI estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 25-a PSI ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj diversaĝaj.

Pliajn informojn per:
Germana Esperanto-Asocio, Jörg Gersonde, psi ĉe esperanto.de
aŭ en la oficiala retpaĝo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/727

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)

Junuloj bonvenos en la estonta Mezorienta Kunveno, kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en Iznik, Turkio. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/842

VIA KONTRIBUO POVUS ESTI ĈI TIE

Ĉu vi malkontentas ke ofte ripetiĝas anoncoj en TA? Kiu kulpas? ... VI, la LEGANTOJ! TA povas esti nur tiel bona kiel viaj kontribuoj. Sendu raportojn pri agado en via regiono, okazontaj eventoj, k.s. Necesas nur konciza unu-alinea teksteto. La redakcio atendas viajn kontribuojn!

5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)

Ekpretiĝas la kvina Ibera Renkontiĝo en Oporto. Ĝi okazos en la nordo de Portugalio inter la 6a kaj la 8a de marto de 2009. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/839

33a IJF - Internacia Junulara Festivalo 8 aprilo ĝis 14 aprilo 2009, Giulianova, Italio

Mia plej ŝatata paska tradicio estas Internacia Junulara Festivalo. Ĉijare ĝi okazos en Giulianova, ĉe la Adriatika maro, de la 8a ĝis la 14a de aprilo, teme "Eŭropa Identeco". Ĉiujn informojn vi trovas ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ .
IEJ ankaŭ starigis IJFonduson. Estas tri lokoj pro esperantistoj el malriĉaj landoj kiuj povos partopreni IJF-n SENPAGE kiel memzorgantoj. Pliaj informoj pri la fonduso ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2009/ijfonduso.html .
Ĝis baldaŭ!
Michael Boris

Planu vian Esperantan Someron!

Post KEF kaj antaŭ IJK okazos antaŭkongreso en Vieno, trajna karavano el Francio kaj bicikla el Szczecin (Pollando). Poste okazos karavano al la UK en Bjalistoko, kiun sekvos MIRO en Kroatio kaj FESTO en Germanio proksime al la landlimo de Francio.

Venontaj renkontiĝoj

Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio http://www.tejo.org/ijk/; <br> Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio) http://tejo.org/eo/node/821; <br> 94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;