Aliĝu al la IJK en Liberec'! 18.7.2009 – 25.7.2009, Ĉeĥio
La 65-a
Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos inter la 18-a kaj la 25-a de
julio 2009 en urbo Liberec' en Ĉeĥio. "Liberec'" rolos ankaŭ
kiel kongresa temo - libereco en ĉiuj ties formoj. La
aranĝon organizas kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Urbo
Liberec situas 100 km norde de Prago, apud la ĉeĥa-germana-pola
trilandlimo. Jam eblas rete aliĝi al IJK 2009 en
Liberec'! Unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 31-a de
januaro, do rapidu! Uzu la kutiman retadreson: http://www.tejo.org/ijk/
JES! IS kaj AS finfine kune! 27.12.2009 – 3.1.2010, Zakopane, Pollando
Ago-Semajno
kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto
ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de
Junulara E-Semajno estis publikigita filme ( http://filmo.jes.pej.pl
) duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando).
JES-paĝaro ( http://jes.pej.pl )
estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo
troviĝas en Vikipedio ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_E-Semajno
) La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj
eventoj kiuj ĝis nun konkurencis. Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos
Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ
pasintaj eventoj: Julia Hell (prezidantino de GEJ), Łukasz Żebrowski
(prezidanto de PEJ), Rolf Fantom (estrarano de GEJ por renkontiĝoj), Irek
Bobrzak (ĉefo de Varsovia Vento). Pliaj informoj:
http://tejo.org/eo/node/845
Formularo por registriĝi en PS 2.0
Kiel en ĉiuj sociaj retejoj, unue la homoj
devas esti registritaj en la paĝaro kaj aldoni iliajn datumojn (nomon,
familian nomon, aĝon, preferencojn, bildojn, ktp.). Ĉi-semajnfine Joop kaj mi studas tion en Benicàssim kaj
tie estas la unua propono de tia formularo por registro en la projekto
Pasporta Servo 2.0. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/847
Rekotizu por 2009!
Jam venis la tempo (re)membriĝi en
TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj
ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj
TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj,
inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu! Vi povas tion rekte fari en la
http://www.uea.org/alighoj/index.html. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel
membron en la estontaj renkontiĝoj!
KONTRIBUU AL TEJO-TUTMONDE
Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan
agadon por Esperanto, kaj ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis
interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi
volas anonci pri iu okazonta junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi
kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la
oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi
akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun
prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al
tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org.
VIA KONTRIBUO POVUS ESTI ĈI TIE
Ĉu vi
malkontentas ke ofte ripetiĝas anoncoj en TA? Kiu kulpas? ... VI, la
LEGANTOJ! TA povas esti nur tiel bona kiel viaj kontribuoj. Sendu raportojn
pri agado en via regiono, okazontaj eventoj, k.s. Necesas nur konciza
unu-alinea teksteto. La redakcio atendas viajn kontribuojn!
KONTRIBUU AL KONTAKTO
Kutime ĉiu numero de Kontakto havas sian
temon, aŭ emfazon, sed en ĉiu numero publikiĝas ankaŭ alitemaj
materialoj. La temoj de Kontakto 2009 estas: 2009:1. Superstiĉoj, mitoj
kaj popolaj kredoj. Limdato 15a decembro.
Planu vian Esperantan Someron!
Post KEF kaj antaŭ IJK okazos
antaŭkongreso en Vieno, trajna karavano el Francio kaj bicikla
el Szczecin (Pollando). Poste okazos karavano al la UK en Bjalistoko, kiun
sekvos MIRO en Kroatio kaj FESTO en Germanio proksime al la landlimo de
Francio.
BEMI karavano al IJK 2009 en Liberec, unua informilo
Tradicie BEMI
organizas karavanon al IJK. Dum pasinta IJK la BEMI kunsido rapide
konkludis ke la plej taŭga itinero al loko de IJK 2009, Liberec, estis
itinero startante en Norda-Pollando sekvante la riverojn Odro kaj Neisso.
La Pola urbo Szczecin estas bone atingebla el diversaj regionoj de Eŭropo.
Laŭ la Germana flanko de riveroj Odro kaj Neisso
situas inditan
biciklan itineron 'Oder-Neisse-Radweg'. La tuta itinero inter
Sczecin kaj Liberec sekvante la riverojn estas 450km-oj longa.La plano
estas starti nian karavanon en Szczecin unu semajno antaŭ IJK, dimanĉe la
12an aŭ lunde la 13an de julio. Pliaj informoj: Ivo Miesen <ivo_m ĉe
dds.nl> kaj en la BEMI-yahoogroup: Aliĝo al Yahoogroups listo eblas per
sendado de malplena mesaĝo al BEMI-subscribe ĉe
Yahoogroups.com.
Venontaj renkontiĝoj
50-a IFES/1-a
VIFES rodica_todor ĉe yahoo.com;
Internacia Himalaja Renkontiĝo, en Anapurna,
Nepalo (26a de februaro ĝis 3a de marto 2009)
http://tejo.org/eo/node/830;

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis
la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)
http://tejo.org/eo/node/842;

5a Ibera Renkontiĝo en Oporto,
Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)
http://tejo.org/eo/node/839;

Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a
Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz,
Germanio) http://tejo.org/eo/node/821;
94a
Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009,
Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;

Printempa Seminario Internacia (PSI) /
PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg,
Germanio http://tejo.org/eo/node/727;

Kolokvo
TEJO-aktuale
estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi
aperas sufiĉe ofte kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la
junulara E-movado kaj ligojn al interesaj retpaĝoj. Se vi havas iun
interesan novaĵon kaj volas, ke ĝi aperu en TA, sendu ĝin al
tejo-aktuale ĉe tejo.org. Ekzistas multe da
paperaj revuoj, el kiuj oni povas ĉerpi diversajn informojn. Sed ofte
okazas tiel, ke novaĵoj aperas lastminute kaj necesas ke aliaj homoj estu
rapide informitaj pri ili. Paperaj eldonoj en tiaj kazoj ne helpas, ĉar
ili tro malrapidas. Pro tio TEJO decidis krei ankoraŭ unu servon, pere de
kiu ĉiuj novaĵoj povu rapide atingi siajn celojn.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale:
http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale
ĉe tejo.org

Eldonas:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO),
http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: 1a kaj 3a dimanĉo en la
monato

Retpoŝta abono:
http://www.uea.org/retlistoj