TEJO-aktuale: numero 209, 2009-01

50-a IFES/1-a VIFES

Karaj geamikoj,

Post longa atendado, ni ne sukcesis trovi asocion preta organizi la 50-an IFESon/la 1-an VIFESon. Ni ne scias ĉu bona ideo aŭ ne.... la rumanoj estas denove pretaj "savi" ĉi tiun jubilean aranĝon. Ni aldonas la informojn koncerne tiun semajnon, kaj ni esperas, ke vi reagos multnombre al nia invito. Certe vi ne bedaŭros la partoprenon!

Amike, estime, Rodica TODOR

Pliaj informoj : rodica_todor ĉe yahoo.com

Internacia Himalaja Renkontiĝo, en Anapurna, Nepalo (26a de februaro ĝis 3a de marto 2009)

La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la okan dekdutagan Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Legu pli : http://tejo.org/eo/node/830

2-a Mezorienta Kunveno, de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo, 2009 (İznik, Turkio)

Junuloj bonvenos en la estonta Mezorienta Kunveno, kiu okazos de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en Iznik, Turkio. Legu pli : http://tejo.org/eo/node/842

Rekotizu por 2009!

Jam venis la tempo (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj, inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu! Vi povas tion rekte fari en la http://www.uea.org/alighoj/index.html. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel membron en la estontaj renkontiĝoj!

Reta aliĝilo por IJK 2009 en Liberec pretas

La reta aliĝilo por IJK en Liberec pretas kaj la unua aliĝkategorio finos la 31an de Januaro. Pliaj informoj : http://www.tejo.org/ijk

Venontaj renkontiĝoj

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo) http://tejo.org/eo/node/833;
2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina) http://tejo.org/eo/node/834;
5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009) http://tejo.org/eo/node/839;
Germana Esperanto-Kongreso kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso, Pentekosto 2009 (Herzberg am Harz, Germanio)

http://tejo.org/eo/node/821;
Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino 2009.08.27-09.03 http://tejo.org/eo/node/819;
Someraj Kursoj en Aŭstralio, 11a ĝis 25a de januaro 2009 http://tejo.org/eo/node/814;
Vintra Folklora Festivalo Malanka - 14an de januaro 2009 en Ukrainio http://tejo.org/eo/node/799;
94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;
KEF 9 en 2009, la 7a ĝis la 12a de julio 2009, Helsingør, Danio http://tejo.org/eo/node/774;
Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge) http://tejo.org/eo/node/831;
Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/727;

Kolokvo

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org