TEJO-aktuale: numero 208, 2008-12

Rekotizu por 2009!

Jam venis la tempo (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj, inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu! Vi povas tion rekte fari en la http://www.uea.org/alighoj/index.html. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel membron en la estontaj renkontiĝoj!

44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)

Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco". Legu pli: http://tejo.org/eo/node/833

2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)

La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952. Legu pli : http://tejo.org/eo/node/834

5a Ibera Renkontiĝo en Oporto, Portugalio (de la 6a ĝis la 8a de marto 2009)

Ekpretiĝas la kvina Ibera Renkontiĝo en Oporto. Ĝi okazos en la nordo de Portugalio inter la 6a kaj la 8a de marto de 2009. Legu pli : http://tejo.org/eo/node/839

5a Ĉina Turisma Festivalo (Zhongshan, Guangdong, Ĉinio, de la 20a ĝis la 24a de decembro 2008)

De la 20a ĝis la 24a de decembro okazos en Zhongshan, Guangdong (Ĉinio) la 5a Turisma Festivalo. Partoprenos kaj individuaj esperantistoj kaj esperantaj organizoj enlandaj kaj eksterlandaj. La programo sekvas: Legu pli: http://tejo.org/eo/node/829

Nova PS-administranto: Joop Kiefte

Nia kara kompilinto Derk Ederveen ne plu okupiĝos pri Pasporta Servo. Li profitis de la enretiĝo de la servo por transdoni la taskon al nova respondeculo Joop Kiefte. Intertempe pretiĝas la nova sistemo, pri kiu okupiĝos Joan Català el Katalunio.
TEJO volas kore danki al Derk lian diligentan laboron, dum kiu la furora Pasporta Servo spertis fortan kreskon kaj plibonigon, kaj ankaŭ bonvenigi Joop kiel novan kompilanton. Sukcesan laboron! Legu ankaŭ la sinprezenton de Joop: http://www.tejo.org/eo/node/837

11a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo de Esperanto” (nova limdato: 31a de decembro 2008)

Post dek sukcesaj konkursoj (1998–2007) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la dek-unua Internacia Fotokonkurso. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/779

Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundio (10-a ĝis 16-a de julio de 2009 en Rumonge)

La plivivligata Nacia Asocio de Esperanto en Burundi invitas vin subteni la lokajn esperantistojn per partopreno en la Dua Nacia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Rumonge. Multaj neniam antaŭe partoprenis internacian renkontiĝon, do via partopreno certe signifos multon por ili. Estas jam eŭropanoj kaj amerikanoj, kiuj konfirmis partoprenon! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/831

Internacia Himalaja Renkontiĝo, en Anapurna, Nepalo (26a de februaro ĝis 3a de marto 2009)

La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la okan dekdutagan Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/830

Venontaj renkontiĝoj

Vintra Folklora Festivalo Malanka - 14an de januaro 2009 en Ukrainio http://tejo.org/eo/node/799;
7a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Frankfurto/Majno, 27a de decembro ĝis 3a de januaro http://tejo.org/eo/node/793;
94a Universala Kongreso de Esperanto, 25a Julio ĝis 1a de Aŭgusto 2009, Białystok, Pollando http://tejo.org/eo/node/787;
Printempa Seminario Internacia (PSI) / PLI, 10. aprilo – 17. aprilo 2009, St. Andreasberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/727;
KEF 9 en 2009, la 7a ĝis la 12a de julio 2009, Helsingør, Danio http://tejo.org/eo/node/774;
E-EU-Kongreso kaj Germana Esperanto Kongreso (GEK), 28a de majo ĝis 3a de junio 2009 en Herzberg, Germanio http://tejo.org/eo/node/798;
Someraj Kursoj en Aŭstralio, 11a ĝis 25a de januaro 2009

http://tejo.org/eo/node/814;
E-o "Radionokto" - Januaro 2009 http://tejo.org/eo/node/818; Aŭgusto 2009 - Itala Kongreso en Cassino http://tejo.org/eo/node/819;

http://tejo.org/eo/node/829;
52a Internacia Seminario de la Germana Esperanto-Junularo (IS), 27.12.2008-03.01.2009 Biedenkopf http://tejo.org/eo/node/832;
AS 2008: 27.12.2008-04.01.2009 en Liptovský Mikuláš, Slovakio http://tejo.org/eo/node/826;
La Komuna Seminario okazos en Jokohamo (Japanio), la 27-29a de decembro en 2008 http://tejo.org/eo/node/784;