Supozebla Tejo-Aktuale N-ro 200

Wayback Machine: https://web.archive.org/web/20081007101011/http://www.abonu.com/archive/info.tejo/200808/15183803.html

Dato de eliro: 2008-08-15

Informa Kanalo Abonu.Com

1. TEJO-Komitato kunvenis en la IJK
Multnombre kaj laboreme... Dum la 64a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Szombathely (Hungario) la komitato de TEJO kunvenis al sia jarĉefkunveno. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/768

2. 481 Esperanto-grupoj en la mondo - troveblaj per EsperantoLand.org/grupoj
Ĉu vi volas viziti Esperanto-grupon en Barnaul en Siberio, ĉu eble en Tirupati en Barato aŭ en Mwanza en Tanzanio? Aŭ ĉu, iom malpli ekzotike (por eŭropano...), vi volas renkonti Esperanto-parolantojn en kluboj de Portugalio, de Hungario aŭ de Danio? Eble rigardu sur la paĝoj de http://esperantoland.org/grupoj, ĉu ili troviĝas inter la aktuale 481 Esperanto-grupoj el la tuta mondo, kiuj jam enmetis siajn datumojn kaj antauĝojas pri via vizito. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/769

3. TEJO aktuale: 200-numeriĝa konkurso
La nuna numero de TEJO aktuale estas la 200a! Por festi tion, TEJO lotumos du el la novaj TEJO-T-ĉemizoj: unu inter la jamaj abonantoj, la alian inter tiuj kiuj ekabonos. Por abonigi viajn amikojn donu al ili la instrukciojn videblajn piede de ĉiu numero, aŭ vizitigu al ili la paĝon http://www.abonu.com/catalog/info.tejo . La lotumado okazos iam post la dissendo de la 200a numero.

4. Fotoj kaj filmetoj pri UK 2008 en Roterdamo
Saluton, fotoj pri la UK 2008 en Roterdamo troviĝas nun en http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:UK_2008 Mi elektis aranĝi kronologian ordon, sed kompreneble eblas ankaŭ aldone kategorioj laŭ temoj. Tio estas fakte grave, por poste plifaciligi la retrovon - kaj sekve la uzon por Vikipedio. Jam kelkaj bildoj estas en diversaj, diverslingvaj vikipedioj (ekz. "Esperanto-muziko"). Estas tre konvene se aliaj fotintoj same alŝutas. La bildoj en la Komunejo estas sub CCBYSA, do oni rajtas pluuzi laŭplaĉe,
kondiĉe ke oni indikas la fotinton kaj la Komunejan titolon. Kelkaj pliaj filmetoj pri UK vidu: http://www.youtube.com/user/sko19sko. Bedaŭrinde la sonkvalito ne ĉiam estas tre bona, pardonu.
Sincere, Ziko van Dijk

5. FEJO-tendaro en Yyteri, Pori, Finnlando
Kaptu la eblecon ĝui lastajn somerajn tagojn en raviga naturo kun amuza etoso! Dum semajnfino 22.-24.8. okazos FEJO-tendaro en Yyteri, Pori. Dum la semajnfino okazos i.a. amuziĝo sur la dunoj, naĝado kaj rostado. Eblas tranokti komforte en kune luata dometo aŭ proksime al naturo en tendo. Vi povos alveni jam vendrede vespere aŭ nur sabate, esploru pri taŭgaj konektoj ĉe www.vr.fi aŭ www.matkahuolto.fi. Konatiĝu kun la loko ĉe www.pori.fi/yyteri.
Bonvolu anonci pri via partopreno al paula.niinikorpi ĉe gmail.com laŭeble baldaŭ. Same rakontu, ĉu vi tranoktos en dometo aŭ en tendo.
Bonvenon kaj ĝis la! Paula Niinikorpi

6. Partoprenu en konkurso "Olimpikoj kaj Mi"!
La enhavo:
1. La ĉeftemo de la aktivado estas "Olimpikoj kaj Mi". Estas bonvenaj ĉiuj originalaj artikoloj kaj fotoj, kiuj koncernas olimpikojn, sporton, Pekinon kaj Ĉinion.
2. La tempo: Very Happy
La periodo de 23:59h en la 25-a de julio ĝis 23:59h en la 26-a de septembro 2008 estas por afiŝi artikolo(j)n kaj (aŭ) foto(j)n por la konkurso.
La periodo de 00:00h en la 1-a de septembro ĝis 23:59h en la 26-a de oktobro estas por baloti por la afiŝitaj artikoloj kaj fotoj. La rezulto de la baloto publikiĝos la 30-an de oktobro. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/771

7. APERIS NIAJ REVUOJ "BONA VOLO", n-ro 63, kaj "Tutmondigo de la Frata Amo"
Legio de Bona Volo (LBV) estas brazila organizo de la tria sektoro, kiu plenumas sociedukan laboron favore al la tuteca elvolviĝo de la Homa Estulo kaj sia Eterna Spirito. Ĝia agado disvolviĝas en pluraj landoj kaj estas rekonata internacie de Unuiĝintaj Nacioj (UN).
La Institucio, kiu ekde sia fondaĵo (en 1950) efektivas la disvastigadon de la internacia idiomo, potenca ilo por la interfratiĝo de la popoloj, aperigis la jenajn publikigaĵojn: revuoj BONA VOLO, n-ro 63, kaj Tutmondigo de la Frata Amo. La revuoj legeblas en www.bonavolo.com.

8. Informoj pri IJK 2008 en Szombathely, Hungario
Fotoj kaj artikoloj de kaj pri la ĵus pasinta IJK haveblas en la publika vikio de TEJO. Tie eblas trovi ligojn al aliaj kolektejoj kaj vi nepre povas aldoni viaj ligojn. Vidu ĉe http://www.tejo.org/vikio/IJK_2008

9. JEBUO iĝis 45a landa sekcio de TEJO
Dum la pasinta IJK la komitato de TEJO bonvenigis la Junulara Esperantista Burundia Organizo ( JEBUO ) kiel 45a landa sekcio de TEJO.

10. Venontaj renkontiĝoj
FEJO-tendaro en Yyteri, Pori, Finnlando, 22.-24.8.2008 http://www.tejo.org/eo/node/770;
PEJ-kunveno en Lodzo, Polando, la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 2008 http://www.tejo.org/eo/node/761;
"Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008", 22a ĝis 24a de aŭgusto 2008, Daecheon, Sudkoreio http://www.tejo.org/eo/node/752;
Invito al EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, 2008-08-23/30, Karlstejn, Ĉeĥio http://www.tejo.org/eo/node/744;
Memore al la 200-a kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro, 30-an(sabato) de Aŭgusto.2008, Seulo, Koreo http://www.tejo.org/eo/node/688;
KARAVANO DE LA MONTAROJ "OROBIE" kaj ESPERANTO!!!, 23-a de aŭgusto ĝis la 10-a septembro 2008, Italio http://www.tejo.org/eo/node/676;
PLOUEZEC ESPERANTO invitas al 12aj Internaciaj Esperanto-Renkontiĝoj en Pluezek, Bretonio, Francio, 16a ĝis la 23a de Aŭgusto http://www.tejo.org/eo/node/615;

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon