___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 187 (17 aprilo 2007)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<
http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. KANDIDATIĜU POR EŬROPA MARKO
2. PRIMITIVA RENKONTIĜO EN DEN DOLDER
3. DENOVE HELA EN HEL!
4. KORESPONDU KUN ALIAJ E-ISTOJ TRA LA MONDO
___________________________________________________________________________
1. KANDIDATIĜU POR EŬROPA MARKO
La projekto "Eŭropa Lingva Marko" ĉiujare premias la plej
iniciatemajn projektojn pri lingvolernado en membroŝtatoj de EU, Islando,
Norvegio, Turkio kaj Liĥtenŝtejno. Ĝin kunordigas Eŭropa Komisiono,
kunlabore kun la partoprenantaj landoj. La projekto celas subteni kaj
vigligi novajn iniciatojn pri lingvolernado kaj -instruado, kaj ankaŭ
informi al aliaj instruistoj kaj lernantoj pri novaj iniciatoj, ideoj kaj
teknikoj rilate lingvolernadon. Rajtas kandidatiĝi edukoprojektoj pri ajna
lingvo (do ankaŭ pri Esperanto). Se via E-organizo troviĝas en Eŭropo
kaj se vi prilaboras novan projekton pri lernado de Esperanto, kontrolu,
ĉu vi rajtas proponi vian projekton por la Marko. Vi povas trovi
ĝeneralajn informojn en la TTT-ejo de Eŭropa Komisiono ĉe
<
http://ec.europa.eu/education/policies/lang/awareness/label_en.html>.
Kontaktinformoj por ĉiuj partoprenantaj landoj haveblas ĉe
<
http://ec.europa.eu/education/policies/lang/awareness/contact_en.html>.
___________________________________________________________________________
2. PRIMITIVA RENKONTIĜO EN DEN DOLDER
Ĉu vi ŝatas renkonti viajn amikojn en mojosa etoso? Ĉu vi volas ekkoni
novajn amikojn dum gemuta nederlandumado? Tio eblos dum la Primitiva
Renkontiĝo en Den Dolder. Ni invitas vin ludi, babili, muziki kaj ekskursi
en nia primitivejo, de la 16-a ĝis la 20-a de majo 2007. Bunta programo
kaj internacia partoprenontaro atendas vin! Pliaj informoj ĉe
<
http://esperanto-jongeren.nl/pr2007/>.
___________________________________________________________________________
3. DENOVE HELA EN HEL!
HELA, aŭ Humura Esperantista Libera Aranĝo, okazas ĉiujare en la
malgranda pola urbo Hel, sur la sabla duoninsulo Hel norde de Gdansko. Se
plaĉas al vi ripozi sur la plaĝo, ĝui freŝan rostfiŝon kun biero ĉe
la marbordo, biciklumi en la kamparon kaj ekkoni aliulojn, verŝajne
plaĉos al vi HELA! Ankaŭ okazos la kutima HELA-a filmofestivaleto, dum
kiu disdoniĝos la mondfamaj Oraj Leporoj! Informiĝu pri la aranĝo ĉe
<
http://www.hela.pej.pl/>.
___________________________________________________________________________
4. KORESPONDU KUN ALIAJ E-ISTOJ TRA LA MONDO
Se vi volas ekhavi kontaktojn kun homoj en aliaj landoj pere de Esperanto,
kontaktu aŭ la Korespondan Servon Mondskalan (KSM) aŭ la Esperanto
Koresponda Servo (EKS), kiuj ambaŭ prizorgas listojn de korespondemuloj.
La TTT-ejo de EKS estas ĉe
<
http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm>, dum tiu de KSM troviĝas
ĉe <
http://www.multimania.com/kosomo/>. Vi ankaŭ povas paperpoŝte
peti adresojn de KSM; informoj pri tio troviĝas ĉe la supra adreso.
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <
http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <
http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <
http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <
aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.