Supozebla Tejo-Aktuale N-ro 186

Wayback Machine: https://web.archive.org/web/20070721043154/http://abonu.com/archive/info.tejo/200704/09054223.html

Dato de eliro: 2007-04-09

Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 186 (9 aprilo 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. VERKU POR KONTAKTO PRI PARANORMALAĴOJ
2. "LETEROJ KONTRAŬ FORGESO" DE AMNESTIO INTERNACIA EN ESPERANTO
3. TEJO-ESTRARO KUNSIDIS EN ROTERDAMO
4. HELPU KUNLABORE FINTRADUKI LA PROGRAMARON OPENOFFICE.ORG
5. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE
___________________________________________________________________________

1. VERKU POR KONTAKTO PRI PARANORMALAĴOJ

La 3-a numero de Kontakto (2007:3) precipe temos pri
PARANORMALAĴOJ/MISTEROJ DE LA MONDO. Ĉiu lando havas siajn proprajn
rakontojn, onidirojn kaj kredojn pri la misteroj de la naturo kaj la vivo.
Do kial ne informi aliulojn tra la tuta mondo pri tiuj misteroj, kiuj
aparte interesas al vi? Se vi skribemas, rimarku, ke la limdato por
Kontakto 2007:3 estas la 1-a de majo. Sendu ĉiujn viajn kontribuojn pri
ajna temo al la redakcio de Kontakto ĉe <kontakto@tejo.org>.
___________________________________________________________________________

2. "LETEROJ KONTRAŬ FORGESO" DE AMNESTIO INTERNACIA EN ESPERANTO

Ekde septembro 2006 oni povas legi la "Leterojn kontraŭ
forgeso" de Amnestio Internacia ankaŭ en Esperanto. Jam dum 30 jaroj
Amnestio Internacia funkciigas reton de urĝaj kampajnoj por antaŭgardi
endanĝerigitojn kontraŭ homrajtaj mistraktoj. La publiko tamen ĝenerale
nur konscias pri la kampajnoj kiam ili temas pri personoj ankoraŭ ofte
raportitaj de la amaskomunikiloj. Pro tio, de la urĝaj kampajnoj oni
distingigas la "Leterojn kontraŭ forgeso". La kampanjoj precipe
devas esti kiel eble plej rapidaj, dum la leteroj sukcesas per grandega
nombro. La ŝancoj de sukceso estas bonaj: ĉirkaŭ duono de la neviolentaj
politikaj kaptitoj, kiujn oni priraportas, poste regajnas siajn liberecojn.
La esperantaj "Leteroj kontraŭ forgeso" troviĝas ĉe
<http://www.areion.de/arkivoleteroj.html>.
___________________________________________________________________________

3. TEJO-ESTRARO KUNSIDIS EN ROTERDAMO

Fine de marto okazis la printempa kunsido de la TEJO-estraro en la Centra
Oficejo de UEA. Inter la ĉefaj temoj estis diskutoj pri jura sendependiĝo
de TEJO, pretigo de paperoj por komerca ĉambro, diskutoj pri loko por IJK
2008, akcepto de novaj Komitatanoj A por UEA kaj nova redaktoro de
TEJO-aktuale, kaj pretigo de novaj informileroj.
___________________________________________________________________________

4. HELPU KUNLABORE FINTRADUKI LA PROGRAMARON OPENOFFICE.ORG

Estas planite okazigi specialan semajnfinan kunvenon en Kembriĝo, Anglio
ĉi-somere por helpi fintraduki la esperantan version de OpenOffice.org.
Temas pri kunlabore verkata oficeja programaro kun nefermitaj fonttekstoj,
kiun oni povas elŝuti senpage per Interreto (vidu
<http://eo.openoffice.org>). Esence oni bezonos kaj tradukantojn kaj
komputikemulojn; la plejparto de la laboro konsistos el tradukado de
.po-formataj dosieroj de la angla en Esperanton helpe de diversaj
fakvortaroj, sed ankaŭ necesos homoj, kiuj povas pretigi testversiojn de
la programoj (ĉu per Vindozo, ĉu per Linukso). Aparte bonvenas spertuloj
pri la programoj QA Tools k.s. Se vi volas kunlabori, bonvole iru al la
vikipaĝo <http://twiki.reaperman.org/Main/OOoEoRenkontiĝo> kaj
indiku la datojn, kiuj estus plej konvenaj por vi mem, aŭ kontaktu Tim
Morley retpoŝte ĉe <t_morley@argonet.co.uk>.
___________________________________________________________________________

5. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE

TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj,
seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe
pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon,
kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al
<aktuale-red@tejo.org> kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta
semajno.
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon