___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 185 (30 marto 2007)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<
http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO
2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ ĈE UNIVERSALA KONGRESO
3. NJE SERĈAS SAKRAĴOJN!
4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS
5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO
6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO
___________________________________________________________________________
1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO
Jam pli ol 110 homoj estas aliĝintaj al la ĉi-jara IJK, kiu okazos
en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de 2007-07-27 ĝis 2007-08-03. Kiel
kongresejo servos la Hanoja Fremdlingva Universitato, kaj la temo de la
kongreso estos "Paco, kunlaboro kaj disvolviĝo". Tiuj, kiuj frue aliĝas
al IJK, ankoraŭ ĝuas pli favoran kotizon - la limdato por la dua
aliĝperiodo estas la 30-a de aprilo (validas la dato, kiam la Loka
Kongresa Komitato ricevas vian antaŭpagon kaj aliĝilon). Do ne prokrastu
aliĝi! Pliaj informoj pri IJK legeblas ĉe <
http://www.tejo.org/ijk>.
___________________________________________________________________________
2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ ĈE UNIVERSALA KONGRESO
Por junuloj, kiuj intencas ĉeesti la 92-an Universalan Kongreson de
Esperanto (okazontan en la urbo Jokohamo, Japanio, inter 2007-08-04 kaj
2007-08-11), ekzistas specialaj rabatoj! Ĉiuj, kiuj naskiĝis inter
1977-01-01 kaj 1986-12-31 (inkluzive) rajtas pagi favorajn aliĝokotizojn
- tamen rimarku, ke la findato por la dua aliĝperiodo alproksimiĝas, do
se vi interesiĝas, aliĝu nun por ĝui la nuntempan rabaton. Junuloj
naskiĝintaj depost 1986-12-31 povas aliĝi sen pagi ajnan aliĝokotizon!
Por tiuj, kiuj jam aliĝis, la Dua Bulteno disponeblas ĉe
<
http://uea.org/kongresoj/2007/dua_bulteno.html> kun ĉiaj informoj pri la
programo, ekskursoj, loĝebloj, informoj pri Japanio kaj Jokohamo, ktp.
Jam alighis preskaŭ 1500 personoj el 54 landoj. Vi povas trovi kromajn
informojn pri UK-2007 ĉe <
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2007.html>.
___________________________________________________________________________
3. NJE SERĈAS SAKRAĴOJN!
Ĉu esperantistoj estas tro ĝentilaj por diri sakraĵojn inter si?
Norvega Junularo Esperantista (NJE) pensas, ke ne - ili lanĉas
konkurson por trovi la plej originalajn, plej surprizajn kaj plej
vulgarajn sakraĵojn elpenseblajn en la internacia lingvo! Ĉiuj rajtas
partopreni en la konkurso, kaj estas nur unu kondiĉo: la vortoj ne
ataku unuopulojn. La plej lertaj sakristoj ricevos kompakt-diskojn de
Vinilkosmo kiel premiojn. Se vi eksakremas, sendu viajn kontribuaĵojn
antaŭ la fino de aprilo. Pliajn informojn vi serĉu ĉe
<
http://www.esperanto.no/nje/ind/ind2006-06.php>.
___________________________________________________________________________
4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS
Jam aĉeteblas la 2007-a eldono de Pasporta Servo, la libro per kiu vi
povas gastiĝi senpage tra la tuta mondo ĉe la hejmoj de aliaj e-istoj.
En la ĉi-jara libro troviĝas kontaktinformoj por 1294 adresoj en 89
landoj. Krome, la retejo de Pasporta Servo estas lastatempe migrinta en
la novan TTT-ejon de TEJO; ĝi tamen ankoraŭ troviĝas ĉe la sama
adreso, nome <
http://www.tejo.org/ps>.
___________________________________________________________________________
5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO
TEJO ĝoje anoncas, ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove akceptas
kandidatiĝojn de aktivemaj TEJO-membroj, kiuj deziras subvencian helpon
je siaj vojaĝkostoj, loĝado kaj kotizo por la 2007-a IJK en Hanojo.
La estraro de TEJO pritraktos la kandidatojn kaj disdonos maksimume
kvin premiojn financontajn ĝis 80% de ĉiuj kostoj. La kondiĉojn vi
povas legi ĉe <
http://www.tejo.org/eo/partoprenu_2007>; rimarku, ke
kandidatiĝaj leteroj alvenu al la Centra Oficejo antaŭ la 1-a de majo
(2007-05-01). La fonduson nur financas malavaraj donacoj de aliuloj; se
vi volas kontribui, vi ĉiam povas sendi vian donacon al la konto
"tejtej", indikante "Donaco por fonduso 'Partoprenu IJK-n'".
___________________________________________________________________________
6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO
Ĵus aperis nova dua versio de la 40-paĝa plenkolora libreto "Vikipedio,
praktika manlibro", kune farita de
E@I kaj TEJO kaj eldonita de la
eldonejo ESPERO. Ĉi tiu bonkvalita broŝuro prezentas skizon de la
historio kaj celoj de la libera interreta enciklopedio-projekto Vikipedio
(<
http://eo.wikipedia.org>), kaj klarigas kial oni verku artikolojn por ĝi
kaj kiel fariĝi bonega vikipediisto. Ankoraŭ eblas antaŭmendi
ekzemplerojn de la broŝuro kontraŭ rabatitaj prezoj - ĉe mendoj ekde 10
ekzempleroj ĝi kostas po 1,20 eŭrojn por peco, kaj ĉe mendoj ekde 100
la broŝuro kostas po 1 eŭron por peco. La antaŭmenda periodo tamen
nur daŭros ĝis 2007-04-12, do mendu nun! Troviĝas kromaj informoj
ĉe <
http://www.tejo.org/eo/node/424>.
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <
http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <
http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <
http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <
aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.