KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜO!
Ni vivas en la epoko de tutmondiĝo -- kiam la tempo kaj spaco ŝrumpas kaj kiam tio, kio okazas ie en la mondo, tuŝas ankau nin. Kion portas al ni tutmondiĝo -- ĉu dominadon de unu kulturo kaj neniigon de malpli grandaj kulturoj? Aŭ tamen "ŝancon, kaj ne minacon" -- iversecon, dividon de scioj kaj multkulturecon? Ĉio dependas... Kaj pri ĉio ĉi ni parolos en la kvina numero de Kontakto, kiu temos pri Tutmondiĝo. Sed por ke tiu numero estu bona, ni tre bezonas *viajn kontribuojn*! Kontribuu! La limdato estas la 15-a de oktobro 2006.
Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj, kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn!
FESTU NOVJARE EN GERMANIO
La 50-a Internacia Seminario, tradicia aranĝo de Germana Esperanto-Junularo, okazos en Wewelsburg (Vevelsburgo), malnova kastelo proksime de Paderborn, ekde merkredo 2006-12-27 ĝis merkredo 2007-01-03. Atendas vin bunta taga, vespera kaj nokta, tema, distra kaj movada programo. Do se vi jam decidis festi novjaron en Vevelsburgo, ne hezitu aliĝi, ĉar la limdato por la unua aliĝperiodo (validas la alveno de la antaŭpago) estas 2006-10-31. La detalojn pri la aranĝo vi trovos ĉe ties retpaĝaro
http://www.esperanto.de/is/eo/2006/
SEMINARIO PRI LINGVOJ EN INTERRETO ATENDAS AKTIVULOJN
E@I-seminario pri la temo "Lingvoj en Interreto" okazos (sab/dim) 2006-11-04/12 en Brno (Ĉeĥio). Oni antaŭvidas partoprenon de 19 junuloj el 7 landoj -- po 3 el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio, kaj po 2 el Nederlando, Germanio. La trejnseminario pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifikaj trajtoj en la interreta medio estos organizata fare de ĈEJ en kunlaboro kun E@I. Tuj post la seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn kadre de la tritaga konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Legu pri la seminario ĉe
http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006
Atentu, ke la limdato por aliĝi estas (mer) 2006-10-04.