__________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 184 (30 septembro 2006)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<
http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG
2. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜO!
3. FESTU NOVJARE EN GERMANIO
4. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN
___________________________________________________________________________
1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG
Vizitu la retpaĝaron de TEJO! ... aŭ, re-vizitu! Nuntempe
vi ĉiam trovos tie ion novan! Ekaperadas gravaj anoncoj
pri la agado de TEJO kaj interesaj taglibreroj de niaj membroj!
Inter la "blogumantaj" membroj de TEJO nun apartenas eĉ ĝia
prezidanto. Ankaŭ vi povas partopreni en la nova forumo
de TEJO aŭ eĉ ekhavi sian propran blogon (retan taglibron)!
Vi rajtas afiŝi sen esti membro de TEJO, sed por havi propran
blogon vi devas esti membro de TEJO. Unue kreu konton ĉe tejo.org;
se vi estas membro, vi povas skribi al oficejo(ĉe)tejo.org
kaj oni donos al vi rajton krei blogon!
http://www.tejo.org/
_____________________________________________________________________________
2. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜO!
Ni vivas en la epoko de tutmondiĝo -- kiam la tempo kaj spaco ŝrumpas
kaj kiam tio, kio okazas ie en la mondo, tuŝas ankau nin. Kion portas
al ni tutmondiĝo -- ĉu dominadon de unu kulturo kaj neniigon de malpli
grandaj kulturoj? Aŭ tamen "ŝancon, kaj ne minacon" -- diversecon, dividon
de scioj kaj multkulturecon? Ĉio dependas... Kaj pri ĉio ĉi ni parolos
en la kvina numero de Kontakto, kiu temos pri Tutmondiĝo. Sed por ke
tiu numero estu bona, ni tre bezonas
viajn kontribuojn!
Kontribuu! La limdato estas la 15-a de oktobro 2006.
Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj,
kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn!
___________________________________________________________________________
3. FESTU NOVJARE EN GERMANIO
La 50-a Internacia Seminario, tradicia aranĝo de Germana Esperanto-Junularo,
okazos en Wewelsburg (Vevelsburgo), malnova kastelo proksime de Paderborn,
ekde merkredo 2006-12-27 ĝis merkredo 2007-01-03. Atendas vin bunta taga,
vespera kaj nokta, tema, distra kaj movada programo. Do se vi jam decidis
festi novjaron en Vevelsburgo, ne hezitu aliĝi, ĉar la limdato
por la unua aliĝperiodo (validas la alveno de la antaŭpago) estas
2006-10-31. La detalojn pri la aranĝo vi trovos ĉe ties retpaĝaro
http://www.esperanto.de/is/eo/2006/
_____________________________________________________________________________
4. SEMINARIO PRI LINGVOJ EN INTERRETO ATENDAS AKTIVULOJN
E@I-seminario pri la temo "Lingvoj en Interreto"
okazos (sab/dim) 2006-11-04/12 en Brno (Ĉeĥio).
Oni antaŭvidas partoprenon de 19 junuloj el 7 landoj -- po 3 el
Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio, kaj po 2 el Nederlando,
Germanio. La trejnseminario pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifaj
trajtoj en la interreta medio estos organizata fare de ĈEJ en kunlaboro
kun
E@I. Tuj post la seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn
kadre de la tritaga konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Legu pri la seminario ĉe
http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006
Atentu, ke la limdato por aliĝi estas (mer) 2006-10-04.
_____________________________________________________________________________
La ideo: <
http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <
http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <
http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <
aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.
-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu:
//abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email;=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http:
//abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email;=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon:
//abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http:
//abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org
http://abonu.com/ mailto:
demandu@abonu.com