TEJO-aktuale: numero 173, 2005-10-18

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                      N-ro 173 (18 oktobro 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜOJ POR IJK 2007 BONVENAJ
2. NOVJARA AGO-SEMAJNO EN POLLANDO: ALIĜPERIODO FINIĜOS
3. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO: ALIĜPERIODO FINIĜOS
4. LINGVA PRISMO -- DISKUTU PRI LINGVAJ FAMILIOJ
5. AKEL -- KOMUNIKADO INTER LERNEJOJ PER ESPERANTO
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜOJ POR IJK 2007 BONVENAJ

TEJO alvokas vin kandidatiĝi por organizi la Internacian Junularan
Kongreson (IJK) en la jaro 2007. La necesajn dokumentojn por kandidatiĝo
vi trovos ĉe
http://www.tejo.org/ijk/ijkkand.jsp
-- konkrete temas pri la kongresa invitilo kaj la buĝeta skizo.
Aldone vi trovos informilon pri kiel kandidatiĝi por la IJK.
La limdato por kandidatiĝi estas (ĵaŭ) 2005-12-15.
IJK estas la plej grava aranĝo de TEJO, kiu ĉiujare okazas
en alia lando kaj kutime (sed ne nepre) estas organizata fare de
Landa Sekcio de TEJO. Ĝi estas internacia festivalo, kiun kutime
partoprenas inter 300 kaj 500 partoprenantoj.
Kaze de ajnaj demandoj ne hezitu kontakti la TEJO-Estraranon
pri IJK per la retpoŝtadreso estraro.ijk (oink) tejo.org
(metu la ĉe-signon "@" anstataŭ (oink))

_____________________________________________________________________________

2. NOVJARA AGO-SEMAJNO EN POLLANDO: ALIĜPERIODO FINIĜOS

Se vi ankoraŭ ne decidis, kie senstreĉe, amuze kaj sencohave pasigi
la ĉirkaŭnovjaran periodon, la inta organiza teamo de la 61-a IJK
invitas vin partopreni la Ago-Semajnon de Varsovia Vento kaj PEJ, kiu
okazos (mar/lun) 2005-12-27/2006-01-02 en Zakopane (PL). (Eblas
alveni jam la 26-an de decembro.) La unua aliĝperiodo finiĝas
fine de tiu ĉi monato. Legu la detalajn informojn ĉe
http://www.aso.pej.pl/
___________________________________________________________________________

3. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO: ALIĜPERIODO FINIĜOS

Se vi ankoraŭ ne decidis, kie senstreĉe, amuze kaj sencohave pasigi
la ĉirkaŭnovjaran periodon, Germana Esperanto-Junularo invitas vin
partopreni la 49-an Internacian Seminarion, kiu okazos en Xanten (DE)
(mar/mar) 2005-12-27/2006-01-03. Ĝia temo estas Religioj, kulturoj
kaj vivfilozofioj en la 21a jarcento. La unua aliĝperiodo finiĝas
fine de tiu ĉi monato. Legu la detalajn informojn ĉe
http://www.esperanto.de/is/eo/2005/
_____________________________________________________________________________

4. LINGVA PRISMO -- DISKUTU PRI LINGVAJ FAMILIOJ

En oktobro 2005 la temo de la monato ĉe Lingva Prismo estas
lingvaj familioj kaj parenceco de lingvoj. Ĉu la simileco
inter lingvoj, ekzemple komunaj vortoj aŭ similaj gramatikaj
strukturoj, plifaciligas ilian lernadon? Ĉu multlingva
komprenpovo povas esti pordego al multlingvismo?
Vi povas plu kontribui ankaŭ al la antaŭaj temoj,
ekzemple al la pasintmonata: Ekde kiu aĝo oni eklernu
fremdajn lingvojn? Ekdiskutu ĉe
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo
kaj se vi ne jam bone konas, rigardu ankaŭ la ĉefpaĝon
http://www.lingvo.info/
_____________________________________________________________________________

5. AKEL -- KOMUNIKADO INTER LERNEJOJ PER ESPERANTO

Eŭropa Esperanto-Unio atentigis nin (kaj petis disvastigi la
informon) pri la projekto AKEL -- Alternativa Komunikado inter
Eŭropaj Lernejoj. Ĝis nun ekzistas du AKEL-grupoj, kiuj
konsistas el almenaŭ po tri lernejaj klasoj el tri malsamaj
landoj. Ĉiu lernejklaso en ĉiu AKEL-grupo lernas Esperanton
dum la daŭro de la projekto, kaj eklernas aliajn fremdajn
lingvojn, kiam vizitas siajn partnerojn. La projekto funkcias
per subteno de la programo SOCRATES laŭ la versio "Socrates/Comenius-1
inter lernejoj", kiu postulas, ke ĉiu partoprenanta klaso unuope
kandidatiĝu por la subteno per Landa Agentejo de SOCRATES en sia lando.
Se vi havas eblecon labori kun lerneja klaso, bonvolu konsideri
tiu ĉi eblecon pri reala utiligo de Esperanto tie, kie ĝi
povas esti plej fruktodona!
Legu la detalojn kaj aliĝu/kontaktiĝu ĉe
http://lingvo.org/akel/
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
 Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email;=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email;=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/                                mailto:demandu@abonu.com