Multaj homoj-neesperantistoj aktivas en plej diversaj neregistaraj organizoj. Gravas, ke oni en tiu ĉi mondo vidu esperantistojn kiel aktivajn civitanojn, kiuj havas ion por diri kaj fari pri la plej aktualaj temoj de la hodiaŭa mondo! Komisiito pri KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO), Elisabetta CIRIO, invitas ĉiujn landajn sekciojn kaj lokajn klubojn aligi almenaŭ unu reprezentanton al la retpoŝta diskutlisto de KER:
tejo-ker@yahoogroups.com . Tie ofte aperas detaloj pri trejnkursoj de Konsilio de Eŭropo aŭ de aliaj organizoj, kie TEJO-reprezentantoj povus partopreni. Por aliĝi al la listo, oni (ekzemple) sendu ajn-enhavan mesaĝon
tejo-ker-subscribe@yahoogroups.com kaj poste respondu al la ricevita konfirm-petanta mesaĝo. Kiam vi aliĝas al la listo, bv. sin mallonge prezenti al la listanoj. Estos bone se TEJO estus reprezentita ĉe pluraj junularaj festivaloj/konferencoj en multaj landoj.