TEJO-aktuale: numero 119, 2003-07-28
____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 119 (28 julio 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO 2. OKCIDENTA SOMERA ESPERANTA JUNULARA TENDARO EN RUSIO 3. ALIA SOMERA TENDARO EN RUSIO 4. NOVA K-DISKO "ESPERANTUJO MIA..." 5. POLAJ ESPERANTISTOJ MONDVOJAĜAS ____________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO EN HUNGARIO Gyor (Hungario), 4a - 10a de aŭgusto 2003: 16a Internacia Junulara Semajno (IJS). Temo: "La mondo - estas granda teatro!". Informoj: <hej@eszperanto.hu>, <http://www.esperanto.hu/hej>;. ____________________________________________________________________________ 2. OKCIDENTA SOMERA ESPERANTA JUNULARA TENDARO EN RUSIO Kostroma (Rusio), 4a - 12a de aŭgusto 2003: OkSEJT-43 en la bela naturo de la Kostroma regiono. Informoj: <http://www.tejo.org/rejm/>;. Lastaj novaĵoj: <http://www.abonu.com/catalog/info.rejm>;. ____________________________________________________________________________ 3. ALIA SOMERA TENDARO EN RUSIO Volgograd (Rusio), 8a - 14a de aŭgusto 2003: Volgograda klubo "Stelaro" invitas ĉiujn partopreni en Somera Esperanta Zono de Ago-plena Magio (Sezam-2). Informoj: <stelaro@volg.ru> aŭ <edya@yandex.ru>, <http://www.stelaro.by.ru/sezam/index_esp.html>;. ____________________________________________________________________________ 4. NOVA K-DISKO "ESPERANTUJO MIA..." Aperis nova kododisko el Tihvin (Rusio). "Esperantujo mia..." de Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn) prezentas dekduon da diverstempaj kaj diverstemaj kantoj. Por mendi skribu al: <ples@tihvin.spb.ru> aŭ <belov@tihvin.spb.ru>. ____________________________________________________________________________ 5. POLAJ ESPERANTISTOJ MONDVOJAĜAS La polaj esperantistoj Marzena kaj Wojtek komencis 2-3-jaran mondvojaĝon. Vizitu ilian paĝon <http://www.niavojaĝo.prv.pl>; (esperante, g_x en la adreso) aŭ <http://www.naszawyprawa.com>; (pole). Ĝuste nun la polaj mondvojaĝantoj estas en Rusio kaj planas partopreni la tendaron OkSEJT. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org> La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Aleksandra Fedotova kaj Giuseppe Castelli.