TEJO-aktuale: numero 117, 2003-07-14
____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 117 (14 julio 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ 3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO ____________________________________________________________________________ 1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE Pro teknikaj problemoj ĉe la servilo esperanto.org, dum kelkaj semajnoj ni bedaŭrinde ne povis sendi TEJO-aktuale. Espereble tiu ĉi numero atingos ĉiujn abonantojn, kaj post la baldaŭa Internacia Junulara kongreso ĉio definitive solviĝos kaj ni rekomencos dissendi ĉiulunde. Ni pardonpetas al la legantoj! ____________________________________________________________________________ 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) <http://www.tejo.org/ijk>; okazonta en Svedio, kunsidos la Komitato de TEJO. Ĉiuj interesiĝantoj bonvenas! Por informiĝi antaŭ la kunsidoj indas legi la dokumentaron ĉe <http://www.tejo.org/ijk/komitatkunsido.php>;. Interalie la Komitato elektos la estraron por la periodo 2003-2005; la kandidatoj prezentiĝas ĉe <http://www.tejo.org/ijk/kandidatoj.php>;. ____________________________________________________________________________ 3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO Eŭropa Junulara Centro, Budapest (Hungario), 19a - 30a de Oktobro 2003: la Eŭropa Junulara Fondaĵo organizas trejnkurson pri Eŭropa Civitaneco por junularaj aktivuloj <http://www.training-youth.net/meetings.htm#european>;. Limdato: la 10a de aŭgusto. La kandidatoj nepre sendu la aliĝformularon al la TEJO-volontulo <oficejo@tejo.org>. ____________________________________________________________________________ 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO La internacia laborgrupo Esperanto@Interreto lanĉis la novan retejon "Lingva Prismo" <http://www.lingvo.info>;. Ĝi celas montri la buntecon kaj diversecojn de la lingvoj de la mondo. Se vi volus traduki la paĝaron al via lingvo vi povas tion fari per <http://lingvo.info/tradukado>;. Tradukemuloj kaj helpemuloj bonvenas ĉe la retlisto <lingva_prismo@yahoogroups.com>. Komentoj kaj ideoj sendeblas ankaŭ al <prismo@lingvo.info>. ____________________________________________________________________________ _ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale. Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.