TEJO-aktuale: numero 113, 2003-05-26
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 113 (26 majo 2003) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: INTERNACIA LINGVOKURSO 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: ANTAŬKONGRESO EN GERMANIO 3. TEJO-VIKIO: NUNA STATO DE LA JUNULARA E-MOVADO EN ĈINIO 4. KAMPANJO "EŬROPO 2004" 5. LINGVA FESTIVALO EN RUSIO 6. NOVA KLUBO EN IRANO 7. NOVA RETLISTO POR LESBANINOJ ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: INTERNACIA LINGVOKURSO Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta en Lesjofors (Svedio) de la 19a ĝis la 26a de julio, okazos E-kurso (laŭbezone plurnivela). Prezento en pluraj lingvoj troveblas ĉe: <http://www.tejo.org/ijk/ilk_info.php>;. ___________________________________________________________________________ 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: ANTAŬKONGRESO EN GERMANIO Junulara renkontiĝo en la domo de la Hamburga Esperanto-Societo okazos la 17an kaj la 18an de julio, do tuj antaŭ la IJK. Post la renkontiĝo, ĉiuj povos kunveturi al IJK. Aliĝu ĉe <http://www.esperanto.de/hamburg>;. ___________________________________________________________________________ 3. TEJO-VIKIO: NUNA STATO DE LA JUNULARA E-MOVADO EN ĈINIO Zhu Xin rakontas pri siaj spertoj en la junulara E-movado en Ĉinio dank' al la nova vikio de TEJO. Oni ankaŭ povas legi informojn pri la junulara E-movado de Germanio, Kanado, Norvegio, Rusio, Svislando, Ukrainio kaj Usono. Kio okazas en via lando? Esprimu vin aŭ legu kion aliaj skribas ĉe <http://www.tejo.org/vikio/Landaj_Sekcioj>;! ___________________________________________________________________________ 4. KAMPANJO "EŬROPO 2004" Dum 2004 Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj; ĉi-okaze planatas eŭrop-skala kampanjo por lingva demokratio. Informoj ĉe <http://esperanto.bretonio.free.fr/eŭropo.htm>;. ___________________________________________________________________________ 5. LINGVA FESTIVALO EN RUSIO Okazis en Volgogrado (Rusio) la 2a Lingva Festivalo. Estis prezentataj 17 lingvoj. Pliaj detaloj ĉe: <http://www.stelaro.by.ru/vejc/esp/eventoj_lfrezultoj2.html>;. ___________________________________________________________________________ 6. NOVA KLUBO EN IRANO Afganaj gejunuloj inaŭguris E-klubon en Maŝad (Irano). Fotoj videblas ĉe: <http://photos.yahoo.com/bc/esperanto_ir>; ___________________________________________________________________________ 7. NOVA RETLISTO POR LESBANINOJ Kreiĝis <http://groups.yahoo.com/group/gejinoj/>; por lesbaj, ambaŭseksemaj kaj transseksaj virinoj, kiuj parolas en Esperanto. La grupo estas "virina spaco": Nur homoj, kiuj identiĝas kiel inaj, rajtas membri. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith kaj Giuseppe Castelli. Resendis per Abonu.com Slavik Ivanov.