TEJO-aktuale: numero 109, 2003-04-21
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 109 (21 Aprilo 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. 100 JAROJ POST LA UNUA UK 2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN EN ĈEBOKSARO (ĈUVAŜIO) 3. ANKORAŬ UNU LINGVA FESTIVALO EN ĈUVAŜIO 4. GREZIJONO PUBLIKIGAS ĈI-JARAN PROGRAMON 5. PASPORTA SERVO EKBEZONIS TRADUKANTOJN ____________________________________________________________________________ 1. RESPERTI LA UNUAN UNIVERSALAN KONGRESON La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizos en 2005 (25-30 de marto) elstaran internacian amikecan renkontiĝon en Bulonjo-ĉe-Maro, por memorfesti la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de 1905. Krom la Nordfrancia E-Federacio partoprenas en la organizo de tiu evento SAT-Amikaro (kiu tiam okazigos sian 60an kongreson), Unuiĝo Franca de Esperanto (UFE - kiu tiam okazigos sian nacian interasocian kongreson) kaj E-organizoj de Belgio kaj Britio. Ĉiuj dezirantoj paŝi "laŭ la spuroj de Zamenhof", estas invititaj partopreni la eventon. Ĉiu povas sin informi vizitante la TTT-ejon de la renkontiĝo: <http://boulogne2005.online.fr>; ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTISTOJ MONTRAS SIAJN LIBROJN AL LEGEMULOJ EN ĈUVAŜIO Dum la tuta aprilo en respublika biblioteko de Ĉuvaŝio (regiono en centra Rusio) funkciis ekspozicio de Esperanto-literaturo. Estis prezentitaj libroj de biblioteko de la loka junulara asocio -- JEAĈR, kiu konsistas el pli ol 150 libroj. Estis eksponitaj ankaŭ multaj E-periodaĵoj. En Rusio lokaj esperantistoj ofte sukcesas kunlabori kun urbaj bibliotekoj: interesan sperton oni havas, ekzemple, en urbo Kostroma. __________________________________________________________________________ 3. INFANA LINGVA FESTIVALO "KARAVAN" EN ĈUVAŜIO La 19an de aprilo en urbo Novoĉeboksarsk (Ĉuvaŝio) pasis et-formata Lingva Festivalo "Karavan". La festivalo estis organizita en urba mezlernejo 9 por tieaj gelernantoj. Estis prezentitaj 5 llingvoj: Esperanto, la urdua, la kartvela, la nepala kaj la pola, ĉio finiĝis per lingvaj konkursoj. Entute partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj, laŭ la opinio de organizantoj al homoj plaĉis. Ĉi-jara "Karavan" ne estas la unua en mezlernejo 9. Okazigo de lingvaj festivaloj estas tre grava parto de aktivado por Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR). Demandojn kaj spert-petojn sendu al: <vihrov@inbox77.ru> (forigu ciferojn el la adreso). ___________________________________________________________________________ 4. GREZIJONO APERIGIS PROGRAMON POR ĈI-JARO La fama franca kulturdomo Kastelo Grezijono disvastigis sian programon por ĉi-jaro. En la programo estas multaj interesaj staĝoj pri arto, kunlaboro en grupo ktp. Vidu la programon mem ĉe <http://grezijono.kastelo.free.fr>; aŭ sendu demandojn al <grezijono7755.kastelo@free.fr> (forigu ciferojn el la adreso). _____________________________________________________________________________ 5. PASPORTA SERVO BEZONAS PAROLI ANKAŬ EN VIA LINGVO Derk Ederveen, la kompilanto de Pasporta Servo (<www.tejo.org/ps>) petas traduki malgrandan prezenton de la servo en laŭ eble plej multajn naciajn lingvojn. Temas pri 285-vorta inform-paĝo ĉe <http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_eo.htm>;. Se ne jam estas versio en via lingvo, la paĝon necesas traduki laŭeble precize kaj sendi la rezulton en ajna formato al Derk: <pasporta.servo78987@tejo.org> (forigu kontraŭspamajn ciferojn el la adreso kaj ne forgesu pri klara temlinio de via mesaĝo). ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gaŭs, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Slavik Ivanov. TEJO-AKTUALE aperas ankaŭ ĉe http://abonu.com/catalog/info.tejo