TEJO-aktuale: numero 108, 2003-04-14
____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 108 (14 Aprilo 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org>; ____________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: LASTAJ NOVAĴOJ 2. UEA.ORG RENOVIGITA 3. INTERNACIA PLASTIKA KONKURSO ____________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: LASTAJ NOVAĴOJ Lesjofors (Svedio), de la 19a ŝis la 26a de Julio: Internacia Junulara Kongreso (IJK) <http://www.tejo.org/ijk>;. La vespera programo inkluzivos koncertojn de Ĵomart kaj Nataŝa kaj de la rok-bando Dolĉamar. Por ne havi malrabaton, nepre aliĝu antaŭ la 1a de majo! Radio Varsovio intervjuis la IJK-kunordiganton David-Emil Wickstroem: la intervjuo aŭskulteblas ĉe <http://start.at/retradio>;. ____________________________________________________________________________ 2. UEA.ORG RENOVIGITA La retpaĝaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas modernigitan aspekton kaj aktualigitan enhavon. Ĝuu ĝin ĉe <http://www.uea.org>;! ____________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA PLASTIKA KONKURSO La Internacia Asocio de Kristanaj Gejunuloj (YMCA), okaze de sia 80-jariĝo en Pollando, organizas internacian plastikan konkurson por infanoj kaj gejunuloj. Por informoj en esperanto skribu al <Dorota_szcz@interia.pl>. ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;. La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;. Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Oleg Izjumenko, Jevgenij Gau s, Giuseppe Castelli. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Ĉe abonu.com pri TEJO-AKTUALE zorgas Sl. Ivanov.